Kratovo
Kratovo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1360 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 924 (2002) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 5′ N, 22° 11′ O (mapo)42.07833333333322.175Koordinatoj: 42° 5′ N, 22° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 600 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kratovo (makedone Кратово) estas urbo situanta en la Nordorienta regiono, en la oriento de Nord Makedonio, Ĝi estas la administra centro de la Opština Kratovo. Laŭ la censo de 2002 loĝas ĉi tie entute 6 924 homoj.
Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]
La urbo situas ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Kratovska Reka en alteco de ĉirkaŭ 560 - 800 m, sub la deklivoj de la montoj Osogovo. La orienta parto de la urbo etendiĝas en la montojn, kie la alteco atingas ĝis 1400 m. La montaj regionoj estas arbarkovritaj.
La areo de la urba katastro estas ĉirkaŭ 14 km².
Ĉe la okcidenta rando la regiona vojo R1205 trapasas la urbon. Ĝi permesas ligojn okcidente al la urbo Kumanovo (ĉirkaŭ 50 km ), kaj sude al la urbo Probištip (ĉirkaŭ 20 km).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 6 924 loĝantoj.
El la totala nombro, 6.724 Makedonoj (97,11 %), 151 Ciganoj (2,18 %). La ceteraj malmultaj estas turkoj, serboj kaj aliaj.
Religio: 6.696 ortodoksa (96,71 %). La ceteraj estas Islamanoj kaj aliaj.
Referenco[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Кратово en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf