Kredo, Floroj, Dinamito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kredo, Floroj, Dinamito
Kredo, Floroj, Dinamito
Aŭtoro Ernst Olsson
Eldonjaro 1961
Urbo Malmö
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 79
Information icon.svg
vdr

Kredo, Floroj, Dinamito estas libreto verkita de Ernst Olsson kaj tradukita Esperanten de Gösta Henriksson. Ĝi aperis en 1961 ĉe Eldona Societo Esperanto en Malmö. Ĝi enhavas la biografiojn de Sankta Birgita, Karolo Lineo kaj Alfred Nobel, tri famaj svedaj pioniroj de kulturo, scienco kaj tekniko.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kiu vidus nur la nudan titolon de ĉi tiu libreto eble mirus, ĉu li renkontis ian romanon anarĥistan. Sed la vero estas pli proza, tamen pli interesa. Sveda fizikisto, D-ro Olsson, verkis antaŭ sia morto la plejparton de granda libro pri famaj svedoj. Pro limigitaj rimedoj, oni eldonas el ĝi nur tri ĉapitrojn, redaktitaj kaj prilaboritaj de Gösta Henriksson, sed la specimenoj estas tiel interesaj ke oni esperu vidi post nelonge la restaĵon.
La tri personoj elektitaj estas multe malsamaj, sed ili havas komune inter si unu trajton, kiu estas volo - volo ofte celanta laŭ vojoj nekutimaj, sed ĉiam forta kaj daŭra. La volo de Birgitta (1303-1373) celas ordigi kaj organizi aferojn. Filino de la nobelaro, tre frue edziniĝinta, kaj multnaskinta, ŝi mastrumis nobelan domon, poste reĝan kortegon, kaj fine ŝi provis mastrumi kaj reĝojn kaj papojn, ĉiujn laŭ ordonoj diaj ricevitaj dum vizioj. Ŝiaj pilgrimoj kaj bonfaroj, kun ŝiaj provoj fondi monaĥinan kongregacion, donis reputacion de piulino, sed ŝiaj viziaj revelacioj estis suspektataj ĝis fine ŝi triumfe defendis ilin antaŭ tribunalo. La volo dia estis montrita al ŝi per vizioj, kaj ŝi ne hezitis ĝin transdoni.
Al Linnaeus (1707-1778) oni prave asignas pli ol duonon de la tuta libro. La celo de lia volo estis teoria sistemigo, unue de la floroj kaj la regno planta, poste de la regnoj besta kaj minerala, kaj fine eĉ de la regno dia. Filo de malriĉa pastro, li ne ŝatis lernejon sed multe studis la florojn. Tra la vivo li iom post iom akiris por si patronojn, sed estis nur post multaj ĉagreniĝoj ke li fine akiris taŭgan postenon. Intertempe li vojaĝis por kolekti florojn en Laponujo, kaj lasis Svedujon por iri al Nederlando kie finfine li trovis eldonon por siaj verkoj kaj rekonon por siaj meritoj. Sed tie li sopiris al Svedujo kie li lasis fianĉinon, kaj li neniam lernis paroli la nederlandan aŭ iun ajn fremdan lingvon, sed uzis ian kriplan latinaĉon. Do li reiris al Svedujo, kaj post multaj klopodoj iĝis profesoro kaj daŭrigis sian sciencan laboron. Lia kapablo faris por si vojon tra malhelpoj.
La volo de Alfred Nobel (1833-1896) celis al eksplodaĵoj, precipe al nitroglicerino, kaj daŭrigis la klopodojn de lia patro trovi taŭgajn metodojn uzi praktike tiun fortegan eksplodaĵon. Lia tuta vivo estis iamaniere apendico al serio de eksperimentoj kaj inventaĵoj, kiuj donis al li grandegan riĉon, kaj mortinte li transdonis ĝin al la homaro sub la ĉiekonata nomo de la nobelpremioj.
Lingve la libro estas tute celtaŭga, uzante rektajn senpretendajn frazojn por montri la personojn priskribitajn pli ol la literaturajn meritojn de la verkistoj. Kvankam la pliparto estas pri sciencistoj, tamen oni traktas pli da travivaĵojn ol la teoriojn, kaj leganto nesciencista nepre ĝojos pro tio. 
— majo 1962, F.M. Dunn, Esperanto, 678 (5), p. 96