Krekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krekso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Crex Crex
Specio: Krekso Crex crex
Linnaeus 1758
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Crex crex - MHNT

La krekso (Crex crex) estas eta birdo de la familio de raledoj kaj ordo de gruoformaj birdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri pri eta specio (24–30 cm, enverguro de 46 ĝis 53 cm kaj pezo de 135 ĝis 200 g).

Plenkreskuloj estas ĉefe helbrunaj aŭ okroflavaj. Supraj partoj havas videblegan brunan punktadon, ĉar ĉiu plumo estas nigra aŭ malhelega kun bruna bordo, escepte ĉeflanke kie ili montras ruĝbrunegan supraflugilon. Krome ili havas grizbluajn kapon kaj kolon -inoj ne-, sed ĉevizaĝe ili montras ruĝbrunan okulstrion kaj alian pli malhelan ĉekape. Subbruste kaj ventre ili havas blankajn fajnajn striojn. Ili havas mallongan malhelflavan bekon. Dumfluge aperas avelkoloraj aŭ ruĝbrunaj flugiloj kaj longaj hokitaj -ne dum migrado- malhelflavaj kruroj.

Junuloj estas similaj, sed grizbluo estas anstataŭata de okro. Idoj estas nigraj kiel ĉiuj aliaj raledoj, sed tio estas maloftaĵo inter herbejaj birdoj.

Tiu specio diferenciĝas disde porzanoj, ĉar ili estas iom pli grandaj kaj ĉefe pli okrecaj.

Medio[redakti | redakti fonton]

Ties breda medio ne estas marŝoj kiel tiu de plej granda parto de Raledoj, sed herbejoj kaj terkulturejoj. Ili bredas tra Eŭropo -escepte Hispanio, Italio, Grekio kaj norda Skandinavio- kaj okcidenta Azio -ĝis Mongolio-. Tiu palearktisa specio migras vintre al subsahara Afriko ĉefe el Tanzanio ĝis Sudafriko. Ili estas en malkrutaj deklivoj de tritikokampoj, ĉefe ĉar moderna terkulturado endanĝerigas nestojn kaj birdojn pro maŝinado aŭ rikoltado antaŭ bredofino. Ili preferas iom malsekan parton de herbejoj, sed ne akvan medion aŭ malsekegajn partojn, kiel aliaj raledoj.

Entuta loĝantaro povas esti inter 3000 kaj 4.500 bredoparoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kreksoj estas tre sekretemaj birdoj dum bredosezono kiam ili estas pli aŭdataj ol vidataj. Malfacile ili ekflugas kaj forkuras inter herbaro. Ili aspektas havi malgrandegan kolon, ĉar mallevas kapon kutime, sed kiam danĝero povas veni aŭ ili volas kontakti familianon, streĉegas kolon super herboj kaj tiam aspektas pli grandaj aŭ altaj birdoj. Ili ne estas sociemaj kaj preferas krepuskan vivon. Temas pri specio pro tio rekonebla plie pli la nokta kantado de la masklo kiu konsistas el ripetata “rerp” aŭ "crex crex", kiel frotitaj bastonetoj. De tiu kanto devenas la scienca kaj latina nomoj. Tiuj birdoj manĝas ĉefe insektojn sed ankaŭ semojn.

Ili vivas ĝis 6 jaroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ino konstruas neston surplanke -post kantada kaj donaca ceremonio de la masklo- interherbare mezmaje dum ĉeesto de la masklo, kiu ne kunlaboras; poste ŝi demetas el 8 ĝis 14 helgrizverdajn brunmakuletitajn ovojn. La ino kovas dum 14 aŭ 18 tagoj. La idoj rapide elnestiĝas kaj manĝoplukas ĉirkaŭe post malmultaj tagoj kaj ekflugas post unu monato de ina zorgo. Reproduktado daŭras du monatojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]