Kremacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kremacio en Bali.
Elektra moderna krematorio.
krematorio en la Koncentrejo Dachau.

La kremacio de homaj kadavroj estis kutima jam de la plej frua epoko. La kremacio estas farata en specialaj fornoj nomitaj krematorio, aŭ kremaciejo, fare de specialaj laboristoj nome kremaciistoj.

Laŭ Francisko Azorín krematorio estas Funebra konstruaĵo, enhavanta fornon por bruligi homajn kadavrojn k. foje kolumbarion por konservi iliajn cindrojn.[1] Li indikas etimologion el la latina crematorium, el cremare (bruligi).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La historiistoj registras ĉe la Fera epoko krematoriojn, kiel kampojn de urnoj de Alpiarsa, atribuitaj al keltoj kaj la nekropolon de Alcácer do Sal. Kremacio estiĝis regulo en la pratempaj Grekio kaj Romio, kaj ĝis nun estas kutima en kelkaj regionoj kiel Barato.

La unuatempaj kristanoj, prenante kiel modelon la tombon de Jesuo, kaj kiel respektego "al la korpo, kiu entenis la senmortan animon", tuj malaprobis la propravolan detruon de kadavroj.

La Kristana Eklezio, jam en la komencaj jaroj de kristanismo, nepre malpermesis la kremacion, kaj la pastraro ĝis nun ĝin malkonsilas, certe pro kohera sinteno kun la dogmo pri la releviĝo de la korpoj, difinita en la 4-a Koncilio de Laterano, kaj konfirmita de la 11-a Koncilio de Toledo en la jaro 675.

Tamen, abato Scipion Piattoli komencis en 1774 la movadon por kremacio, kiu vastiĝis tra Svisio, Germanio, Anglio, Francio, k.a., kaj daŭre ĝis nuntempe varbas multegon da adeptoj.

La kremacia ago daŭras nur 30 ĝis 60 minutoj, kaj la kadavro fariĝas restaĵo de cindro ĉirkaŭ 900 ĝis 1.200 gramoj. Anstataŭ multekostaj maŭzoleoj, estas malmutkostaj urnetoj.

Tamen estas kritikoj ĉar en multaj landoj la korpo estas kremaciita ene de la ĉerko, foje el sinteza materialo, kio okazigas malekologiajn rezultojn. Alia kritiko rilatas al ofta kutimo de familianoj disigi la cindrojn en naturaj lokoj en intima ceremonio: denove la problemo venas el la cindroj de la sintezaj ĉerkoj kaj ne de tiuj de la homa korpo.

Jura aspekto[redakti | redakti fonton]

En plejparto de la landoj, estas laŭleĝe rajtigite al ĉiu homo la libera elekto je tombigo aŭ kremacio. En Francio leĝo de 1886 garantias tiun rajton, sed post la detruo de la kadavro la kremacio malpermesas ian postmortan konstaton, kiu iĝus bezona, kaj pro tio kelkaj landoj havas specialajn leĝojn pri tio, ĉefe por limigoj en certaj kazoj.

Spiritisma vidpunkto[redakti | redakti fonton]

La spiritoj konsultitaj de Léon Denis ŝajne respondis, ke ĝenerale la kremacio igas la elkarniĝon pli rapida, pli abrupta, kaj pli forta, eĉ dolora por la animo ligita al Tero per siaj kutimoj, ŝatoj kaj pasioj. Oni scias ke kelkaj spiritoj portempe restas ligitaj al la materia korpo post la transiĝo de la morto, kiel kutime okazas al la sinmortigintoj. La rompo de la fluida ligilo ne ĉiam okazas dum mallonga tempolimo. En tiuj kondiĉoj, la ĵuselkarniĝinto estas kvazaŭ vivmortinto kies sensperceptado, por lia malfeliĉo, daŭre ĉeestas kaj agadas. La kremacio kaŭzos al li angoran psikan traŭmon.

Francisco Cândido Xavier, citinte Emmanuel, deklaris ke la kremacio estas laŭleĝa por ĉiuj, kiuj ĝin deziras, kondiĉe ke pasu periodo de minimume 72 horoj de atendado por la uzado de krematoria forno, kio povos okazis per la enmeto de la homa restaĵo en malvarmejo. Sed ĉiam restas danĝero de, forpasintaj la 72 horoj, ne kompletiĝis la malligiĝo de la spirito. Do laŭ kelkaj aŭtoroj, kiel Paul Bordier, la kremacio estas efektive tro malmatura inter homoj kaj la antaŭzorgo, en la afero, neniam estas troa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 119.
  2. Azorín, samloke.