Kremenĉuka rezervujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kremenĉuga rezervujo)
Kremenĉuka rezervujo
baraĵlago
Situo Poltava provinco, Ĉerkasa provinco, Kirovograda provinco en Ukrainio
Speco de la lago Akvoelektra rezervujo
Datenoj
Koordinatoj 49° 13′ 21″ N, 32° 39′ 9″ O (mapo)49.222532.6525Koordinatoj: 49° 13′ 21″ N, 32° 39′ 9″ O (mapo)
Kremenĉuka rezervujo (Ukrainio)
Kremenĉuka rezervujo (Ukrainio)
DEC
Kremenĉuka rezervujo
Kremenĉuka rezervujo
Map
Kremenĉuka rezervujo
Surfaca areo 2.250 km²dep1f5
Akva volumeno 13,5 km³dep1f8
vdr
Mapo de Kremenĉuka rezervujo

Kremenĉuka rezervujo (ukraine Кременчуцьке водосховище) estas la plej granda akva rezervujo situanta sur rivero Dnepro. Nomita pro urbo Kremenĉuk, ĝi kovras areon de 2.250 kvadrataj kilometroj en teritorioj de Poltava provinco, Ĉerkasa provinco, Kirovograda provinco en centra Ukrainio. La rezervujo estis kreita en 1959, kiam la akva elektrocentralo estis konstruita.

La rezervujo estas je 149 km longa, 28 km larĝa, kaj havas averaĝan profundon de 6 metroj. La tuteca akva volumeno estas 13,5 km³. Ĝi estas ĉefe uzata por irigacio, rego de inundoj, fiŝkaptado kaj transportado en la areo. La ĉefaj havenoj sur bordoj la rezervujo estas Ĉerkaso kaj Svitlovodsk. Rivero Sula enfluas la rezervujon formante delton kun multaj insuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]