Saltu al enhavo

Krepitoralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krepitoralo
Krepitoralo, Rallus crepitans
Krepitoralo, Rallus crepitans
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Ralo Rallus
Linnaeus, 1758
Specio: Krepitoralo Rallus crepitans
Gmelin, 1789
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Oranĝe, reproduktejoj; Purpure; la tutan jaron.
Oranĝe, reproduktejoj; Purpure; la tutan jaron.
Oranĝe, reproduktejoj; Purpure; la tutan jaron.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Krepitoralo (laŭ la latina scienca nomo Rallus crepitans) estas birdospecio de la familio Raledoj kaj genro Ralo (Rallus). La taksonomio por tiu specio estas konfuza kaj daŭre estas determinita. Ĝi estas granda bruna ralo kiu loĝas en malsekaj regionoj laŭ la atlantikaj marbordoj de Orienta Usono, orienta Meksiko kaj kelkaj karibiaj insuloj. Tiu specio estis antaŭe konsiderita kiel samspecifa kun la Longbeka ralo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Krepitoralo estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj ralojn en la genron Rallus kaj stampis la dunoman nomon Rallus crepitans.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur tiuj de Thomas Pennant kaj John Latham.[2][3] La tipa loko estas Long Island, Novjorkio.[4] La genron Rallus starigis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de sia Systema Naturae.[5] La specia epiteto crepitans es Latina vorto kun la signifo "elrompa vento" aŭ "resona".[6]

La krepitoralo estis iam traktita kiel subspecio de la Longbeka ralo (Rallus longirostris).[4] La decido trakti la krepitoralon kiel aparta specio estis bazita sur la rezultoj de studo pri molekula filogenetiko kiu estis publikigita en 2013.[7][8][9]

Oni agnoskis ok subspeciojn de la krepitoralo, nome la jenaj:[9]

Krepitoralo en Lakeland, Florido.

La krepitoralo estas kokogranda birdo kiu rare flugas. Ĝi estas grizecbruna kun helbruna brusto. Maskloj kaj inoj havas similan plumaron. La beko kiu kurbiĝas iomete suben estas oranĝflava ĉe la bazo ĉe maskloj kaj pli senkolora ĉe inoj. Plenkreska birdo havas totalan longon de 32–41 cm kaj pezas 199–400 g.[10]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La krepitoralo troviĝas laŭlonge de Atlantikaj marbordoj de Orienta Usono, la Golfo de Meksiko, orienta Meksikco, kelkaj Karibiaj insuloj, kaj suden tra orienta Centrameriko, same kiel je kelkaj internaj lokoj. Populacioj estas stabilaj je la orienta marbordo de Usono, kvankam la nombroj de tiu birdo malpliiĝis pro habitatoperdo. La krepitoraloj estas salmarĉaj specialistoj, kaj estas tre moviĝemaj tra sia teritorio, montrante inoj mildan filopatrion kaj maskloj mankon de filopatrio.[11]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Pennant, Thomas. (1785) Arctic Zoology 2. London, United Kingdom: Printed by Henry Hughs.
  3. Latham, John. (1785) A General Synopsis of Birds 3, Part 1. London: Printed for Leigh and Sotheby.
  4. 4,0 4,1 (1934) Check-List of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  5. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  6. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. (2013) “Mitochondrial and next-generation sequence data used to infer phylogenetic relationships and species limits in the Clapper/King Rail complex”, The Condor 115 (2), p. 316–329. doi:10.1525/cond.2013.110138. 
  8. (2014) “Fifty-fifth supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds”, The Auk 131 (4), p. CSi–CSxv. doi:10.1642/AUK-14-124.1. 
  9. 9,0 9,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 11a de Oktobro 2022 .
  10. Clapper Rail (Rallus crepitans), version 1.0. Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology (2020). Alirita 11a de Oktobro 2022 .
  11. (2019) “Gene flow connects coastal populations of a habitat specialist, the Clapper Rail Rallus crepitans”, Ibis 161 (1), p. 66–78. doi:10.1111/ibi.12599.