Saltu al enhavo

Kresta jakanao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta jakanao
Montrante la brilruĝan kreston
Montrante la brilruĝan kreston
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Jakanaedoj Jacanidae
Genro: Irediparra
Mathews, 1911
Specio: Kresta jakanao I. gallinacea
Irediparra gallinacea
Temminck, 1828
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kresta jakanao (Irediparra gallinacea, laŭ kio ankaŭ Koka jakanao, sed eble alude al galinoloj) estas specio de birdo, nome jakanao de la familio de jakanaedoj. Sed tiu specio ne estas membro de la genro Jacana, kiu estas la plej elstara genro de la familio, sed estas la nura specio de la genro Irediparra. Ĝi troviĝas en sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi povas esti rekonata pro siaj longaj kruroj kaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur akvaplantaro, same kiel faras aliaj jakanaoj.

Tiu specio estas nekonfuzebla. Ĝi havas nigrajn kronon kaj malantaŭan nukon kun karnoplena ruĝa brido kovranta la frunton kaj antaŭkronon, kontraste al blankaj vizaĝo kaj gorĝo. La kresto estas pli rozkolora ĉe reproduktaj plenkreskuloj, pli oranĝa kiam ne reproduktiĝas.[1] Estas larĝa nigra bendo sur malsupra brusto kun blanka ventro. La subflugiloj kaj flugilplumoj, kiuj montriĝas plej elstare dumfluge, estas nigraj. Dorso kaj supraflugilo ĉefe grizbrunaj kun nigraj primaraj kovriloj, pugo kaj vosto. La longaj kruroj kun ekstreme longaj piedfingroj pendas dumfluge. La masklo estas iomete pli malgranda ol la ino kaj estas 20-22 cm longa kaj pezas 68-84 g. La ino estas 24–27 cm longaj kaj pezas 120–150 g.[2] La enverguro varias de 39 ĝis 46 cm.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Tiu birdospecio vivas en sudokcidenta Borneo, sudaj Filipinoj, Sulaveso, Molukoj, Malgrandaj Sundoj, norda kaj sudorienta Nov-Gvineo, Nov-Britio (Lago Lalili), kaj norda kaj orienta Aŭstralio. Ilia habitato estas grandaj nesalakvaj malsekejoj, marĉoj kaj lakgoj kun abunda flosanta plantaro, kiel de akvo-lilioj aŭ wkvo-hiacintoj, formanta matraseton sur la akvosurfaco kiu ebligas piediradon. Kvankam la specio estas rara kaj tre surloka, ĝi ne estas tutmonde minacata.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Dutson, Guy.. (2011) Birds of Melanesia : Bismarcks, Solomons, Vanuatu and New Caledonia.. A & C Black. ISBN 978-1-4081-5246-1. OCLC 770231941.
  2. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), (ISBN 978-0-8493-4258-5).
  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Irediparra gallinacea. Elŝutita el [1] la 10an de Februaro 2007
  • Marchant, S.; Higgins, P.J.; & Davies, J.N. (eld). (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. (ISBN 0-19-553069-1)
  • National Photographic Index of Australian Wildlife. (1987). The Shorebirds of Australia. Angus & Robertson: Sydney. (ISBN 0-207-15348-5)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]