Kresta tadorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta tadorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tadorno Tadorna
Tadorna cristata
Kuroda, 1917
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kresta tadorno (Tadorna cristata), el la ordo de anseroformaj birdoj kaj familio de anasedoj, troveblas aŭ trveblis en la Nordoriento de Ĉinio, sudorienta Rusio, Koreio kaj Japanio. Ĝi estas aparta specio de tadornoj. Ĝi estas draste endanĝerita kaj multaj supozas, ke estas jam formortinta.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Diagramo bildigante masklan kaj inan plumarojn

La femala kaj maskla birdoj diferencas unu de la alia per koloro. La maskla birdo havas okulfrapan nukan kreston kaj elstaran voston, kio evidente distingas la birdon disde alispecaj naturaj anasoj kaj ĉefe el aliaj samgenranoj. La kresta tadorno estas pli granda ol aliaj anasoj. Ĝi estas 63 al 71 cm longa kaj tiele ĝi estas iome pli granda ol la Platbeka anaso.[1], kun flugiloj 32 cm longaj[2] kaj vosto ĉ. 11,7 cm longa. Ĝi estas bela anaso kun seksa duformismo.

La maskla birdo havas malhelverde brilantajn nigrajn striojn sur la verto, kiuj etendiĝas al la nuko kaj formas pendantan plumkreston; simile la antaŭa brusto, nuko, unuarangaj kaj vosto brilas nigreverde, dum la vizaĝo, mentono kaj gorĝareo estas brunecnigraj;[1][2] la malsupra parto de la dorso estas griza; sur la flugiloj estas blankaj makulegoj; la ventro, subvosto kaj flankoj malhelbrunas kun helbrunaj transversaj makuloj; la beko kaj kruroj estas ruĝaj. La supraj flugilkovriloj estas blankaj kiel ĉe aliaj samgenranoj, kio videblas eĉ ripoze kiel malgranda makulo. La speguleto estas malhelverda, kiel ĉe aliaj samgenranoj.

La ina birdo ne havas tiom evidentan nudan kreston kaj nigrecverdan brilon sur la brusto sed ja ian kreston;[2] ĝia bruna korpo estas plena de transversaj blankecaj strioj[1][2] kun blankaj okulrando kaj ringo ĉirkaŭ bekobazo, same kiel ĉe la ino de la Aŭstralia tadorno. Estas nigra krono ĝis subokule, blankecaj vizaĝo, mentono, gorĝareo, kolo kaj supraj flugilkovriloj, dum ŝia korpo estas malhelbruna kun blanka strieco.

La beko kaj kruroj de la masklo estas rozkolorecaj, sed tiuj de la ino estas pli palaj ol tiuj de maskloj.[3] La beko de la masklo havas malgrandan, karunklon baze.[4] La plumaro de la nematurulo estas nekonata.[1]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Historia areo de la Kresta tadorno; nuna teritorio nekonata

La Kresta tadorno estas rara specio. En 1877, 1913 kaj 1916, oni kaptis en Sovetunio kaj Koreio tri tiuspecajn tadornojn. En la posta duonjarcento neniu vidis plu tiuspecan birdon, tial oni iam opiniis ke ĝi jam malaperis. Sed en 1964 oni trovis tri krestajn tadornojn en Vladivostoko, kio signifas, ke la birdoj ankoraŭ ekzistis en la mondo. Por protekti tiun pereantan specion la Forstuma Ministrejo de Ĉinio donis anoncon, ke oni liveru informojn pri la Kresta tadorno. Tiu, kiu la unua trovos la birdon, estos premiita (tio okazis en la 1980-aj jaroj). Ĝis kiam oni oficiale agnosku, ke oni trovis novajn ekzemplerojn de la specio, ĝi estas ankoraŭ en listo de Formortintaj specioj.

Oni konas malmulte pri tiu birdo pro la limigita nombro de observaĵoj de tiu specio. Ĝi ŝajne reproduktiĝas en Koreio kaj orienta Rusio kaj estas probable relikta specio kiu havis pli ampleksan distribuadon en prahistoriaj epokoj. Kelkaj opinias, ke tiu specio estas formortinta, kvankam oni informas pri eventualaj vidaĵoj, inklude nombrajn ĵusajn vidaĵojn el internaj humidejoj de Ĉinio. Pro la konstantaj informoj peri la survivado de tiu specio, ĝi estis listita kiel draste endanĝerita. Tamen la Kresta tadorno ne estis definitive vidata ekde 1964.[5]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Kresta tadorno estis dekomence kolektita en aprilo 1877 ĉe Vladivostoko, Rusio.[4] Tamen, ĝi ne estis priskribata ĝis 1890 kiam la angla zoologo Philip Lutley Sclater decidis, ke la specimeno estis ebla hibrido inter la Rusta tadorno (Tadorna ferruginea) kaj la Falĉilanaso (Anas falcata).[4][6] Ĉirkaŭ 1913, oni kolektis paron en Koreio, kaj la masklo estis prezentita al la japana ornitologo Nagamiĉi Kuroda.[7] Kuroda notis, ke la plumaro de la specimenoj ne estis definitive intermeza inter la de Sclater sugestitaj gepatroj de la supozata hibrido.[4] Ali ino estis kolektita kaj donata al Kuroda en 1916, kaj subtene de tri specimenoj de birdo kiu klare ne estis hibrido kaj de historia vidaĵo de la specio en Japanio, Kuroda priskribis tiun birdon kiel Pseudotadorna cristata en 1917.[4][7][8] La ino de 1916 estis deklarita holotipo kaj konservata kun la masklo en la kolekto de Kuroda.[9] Kiel membro de la familio de Anasedoj, tiu specio estis konsiderata sufiĉe distinga por meriti sian propran genron fare de Kuroda,[7] sed ĝi estas nune lokita en la genron Tadorna, kiu inkludas ses aliajn speciojn de tadornoj el Malnova Mondo.[3] La genronomo Tadorna devenas el vorto de keltoj nome tadorne kio signifas "makuleca akvobirdo", esence simile al la angla "shelduck".[10] La specifa epiteto, cristata, devenas el la latina vorto por kresta.[3] La komuna nomo de la specio devenas el la tufo de malhelverdaj plumoj en la tadorna kapo.[11] Tiu specio estas nomata ankaŭ kiel Korean krestotadorno, Korea tadorno, aŭ Korea mandarenanaso.[3]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Japana Maro, de kies areo venis la vidaĵoj de la Kresta tadorno

La Kresta tadorno estis kolektita ĉe Vladivostoko en Rusio kaj ĉe Pusano kaj Kunsan en Koreio.[1] Oni proponis, ke tiu specio reproduktiĝas en malproksima orienta Rusio, norda Nordkoreio, kaj nordorienta Ĉinio kaj vintras en suda Japanio, sudokcidenta Koreio, kaj laŭlonge de la orienta marbordo de Ĉinio tiom sude kiom ĝis Ŝanghajo.[12] Oni supozas, ke ĝi havas reliktan teritorion, aŭ ke ĝi havis pli etendan en historiaj epokoj.[13]

Oni supozas, ke tiu specio loĝis en ampleksa vario de humidejoj kaj profundakvaj habitatoj je diversaj altecoj.[1] Dum ĉiuj kolektitaj individuoj estis el marbordo, ĉefe ĉe riverfluoj, ĵus estis kelkaj vidaĵoj el internaj humidejoj de nordorienta Ĉinio.[14] Oni spekulis ĉu tiu specio povus reproduktiĝi en montaj areoj malproksime el akvo aŭ ĉe vulkanaj lagoj.[2][5]

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni scias malmulte pri tiu tadorno, oni supozas, ke ĝi estas migranta, kaj veturas el Siberio en la reprodukta sezono al Koreio, suda Rusio, kaj Japanio por vintrumado.[1] La Kresta tadorno ŝajne manĝas akvan vegetaĵaron, agrikulturajn produktojn, algojn, senvertebrulojn, moluskojn, krustulojn, kadavraĵojn, kaj rubaĵojn.[1][14] Oni sugestis, ke tiu tadorno povus esti nokta manĝanto.[12] Ĉar oni ne priskribis ties nestojn, oni povas almenaŭ memorigi ke similaj tadornoj nestumas en truoj kaj kavaĵoj; oni sugestis ankaŭ ke tiu specio eble nestumas en arbokavaĵoj.[12] Oni proponis, ke tiu specio demetas malpli da 10 ovojn kiujn nur la ino kovas.[12] Oni supozas, ke la reprodukta sezono daŭras el majo al julio.[12] La tadorno estis observata en aroj de 2 al 8 birdoj.[14]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Joseph Smit

La Kresta tadorno neniam estis nombra en modernaj epokoj, kvankam oni supozas, ke ĝi estis pli disvastigata historie pro ties esto en japana birdobredado.[4] Tiu specio estas konata nur el malmultaj vidaĵoj kaj kelkaj deklaris ĝin formortinta en 1916 post kiam ino estis mortpafita en Pusano, Sudkoreio.[15] En 1943, vidaĵo de tiu birdo estis registrita ĉe Ĉuŝinhokudo, esperigamte, ke la specio survivas.[1] Grupo de tri birdoj, du inoj kaj unu masklo, estis vidata de du rusaj studentoj en 1964 en la Insularo Rimski-Korsakov ĉe Vladivostoko kun malgranda aro de Arlekenanasoj.[1][4] En 1971 ĝi estis vidata el nordorienta marbordo de Norda Koreio kaj en 1985 oni vidis du en orienta Rusio.[14] Tamen, estas seriozaj duboj pri la certo de la vido de 1971.[5] Ĵusa enketo al ĉinaj ĉasistoj rezultis en nombraj nekonfirmataj vidaĵoj el nordorienta Ĉinio.[14] Ekzemple ĉina forstolaboristo asertis, ke li senscie manĝis du en 1984.[14] Estas ankaŭ nekonfirmitaj vidaĵoj de ĉirkaŭ 20 Krestaj tadornoj en la region de Daŝanbao de Junano, kvankam multaj opinias ke tiu aro estis misidentigita aro de Rustaj tadornoj.[12] Oni supozas, ke se la specio survivas, estas verŝajne malpli da 50 individuoj.[5]

Tiu specio estas minacata al formorto pro habitatoperdo, ĉasado kaj trokolektado.[1] Cele arigi informojn pri tiu specio kaj levi konscion por eviti ke ĉasistoj konsumu tiun specion, oni distribuis 300,000 broŝurojn en Rusio, Japanio, Ĉinio, Sudkoreio kaj Nordkoreio en 1983, sed ĝis nun la ununura rezulto pluestas la vidaĵo de 1971 en Nordkoreio.[5][12] Oni distribuis 15,000 broŝurojn en nordorienta Ĉinio en 1985 kaj 1991. Kvankam tio okazigis 82 vidaĵojn pri la specio, sekvaj enketoj en la areo malsukcesis trovi la tadornon.[14] La Disvolviga Projekto Tumangan minacas detrui la eventualan habitaton en la areo de kelkaj el la historiaj vidaĵoj.[5]

Rilataro al homoj[redakti | redakti fonton]

Tiu anaso estis kolektita en Koreio kaj eksportata al Japanio inter 1716 kaj 1736 por birdobredado, kaj tie ĝi estis konata kiel Korea mandarenanaso.[3][4] Ĝi estis kaptata por birdobredado en Japanio ĝis almenaŭ 1854[3] kaj estis priskribita en Kanbun-Kinpu, japana verko pri birdobredado.[16] Malnovaj ĉinaj tapiŝoj montras ankaŭ anason similan laŭ aspekto al la Kresta tadorno.[1] Kuroda asertis, ke japanaj ĉasistoj estis ankoraŭ ĉasante tiun specion en Koreio en la 1920-aj jaroj.[4] Ekzistas tri specimenoj en muzeoj. La ununura maskla specimeno estas tenita kun ino en la kolekto de Kuroda en la Jamaŝina Birdinstituto, Tokio.[8][14][17] La masklo estis kolektita en la elfluo de la rivero Geŭm en 1913 aŭ 1914, dum la ino estis kolektita ĉe Pusano en Decembro de 1916.[7] La ina specimeno priskribata de Philip Lutley Sclater, kolektita de la Leŭtenanto F. Irmininger ĉe Vladivostoko en Aprilo 1877, estis montrata en 1894 ĉe la Zoological Society of London kaj nune estas tenita en la Nacia Muzeo de Danio en Kopenhago.[16][17] Oni scias, ke iam ekzistis du aldonaj specimenoj de Kresta tadorno, kvankam ambaŭ perdiĝis. La ino kolektita en 1913 kun la ununura masklo estis donata al amiko fare de kolektisto kaj sekve malaperis.[4] Krome ĉirkaŭ 1900 ĉina ĉasisto proponis specimenon al profesoro de la Pekina Universitato, sed, ĉar tiu ne konsciis pri kiom rara estis la birdo, ĝi estis malakceptita.[4] En 1991, la Kresta tadorno aperis en poŝtmarko de Mongolio.[18]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 Beacham and World Wildlife Fund, 1997
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Madge and Burn, 1988, pp. 166–167
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Kear, 2005, pp. 439–441
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 Fuller, 1987, pp. 54-55
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 BirdLife International (2009a) Species factsheet: Tadorna cristata. Alirita 10a Januaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-03. Alirita 2012-02-22.
  6. Johnsgard, 1978, p. 124
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Austin kaj Kuroda, 1953
  8. 8,0 8,1 Ripley, 1957, pp. 104, 132–133
  9. Fuller, 2001, pp. 96–97
  10. Kear, 2005, p. 420
  11. Unicover Corporation Ivan Koslov: Crested Shelduck. ArtworkOriginals.com. Arkivita el la originalo je 2010-02-09. Alirita 10a Januaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-09. Alirita 2022-01-12.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 12,6 BirdLife International, 2001, pp. 399–552 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
  13. Nowak, 1983
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 14,6 14,7 United Nations Environment Programme Crested Shelduck – Tadorna cristata. World Conservation Monitoring Centre Species Information. Arkivita el la originalo je 2008-07-20. Alirita 10a Januaro 2010. Arkivigite je 2008-05-10 per Archive-It Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-10. Alirita 2012-02-22.
  15. . Extinction: Korean Crested Shelduck. Bird Extinction Map (20a Marto 2000). Arkivita el la originalo je 2005-03-14. Alirita 24a Decembro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-03-14. Alirita 2012-02-22.
  16. 16,0 16,1 Mukherjee, 1971, p. 71
  17. 17,0 17,1 -カンムリツクシガモ. Yamashina Institute for Ornithology (2002). Alirita 20a de Aprilo 2011.
  18. Scharning, Kjell Crested Shelduck. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 25a Decembro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2012-02-23.

Literaturo citata[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Oliver L.; Kuroda, Nagahisa (1953). “Birds of Japan: Their Status and Distribution”, Bulletin of the Museum of Comparative Zoology at Harvard College 109 (4). 
  • Beacham, Walton, Korean Crested Shelduck, The Official World Wildlife Fund Guide to Extinct Species of Modern Times, volumeno 1, paĝoj 88–90, Beacham Publishing, 1997, isbn=0933833407, World Wildlife Fund.
  • BirdLife International. (2001) Threatened Birds of Asia: The BirdLife International Red Data Book. Cambridge, England: BirdLife International. ISBN 0-946888-44-2.
  • Fuller, Errol. (1987) Extinct Birds. Nov-Jorko: Rainbird Publishing Group. ISBN 0-8160-1833-2.
  • Fuller, Errol. (2001) Extinct Birds, ‑a eldono, Comstock. ISBN 080143954X.
  • Johnsgard, Paul A.. (1978) Ducks, Geese, and Swans of the World. Lincoln, Nebraska: University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-0953-3.
  • Kear, Janet (ed.). (2005) Ducks, Geese and Swans: General chapters, species accounts. Volume 1 (Anhima to Salvadorina). Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0-19-861008-4.
  • Nowak, E. (1983). “The crested shelduck, Tadorna cristata (Kuroda, 1917) - A species threatened with extinction (summary of information and a proposal for its conservation)”, Bonner zoologische Beitrage 34 (1–3), p. 235–271. 
  • Madge, Steve. (1988) Waterfowl: an Identification Guide to the Ducks, Geese, and Swans of the World. London: Christopher Helm. ISBN 0-395-46727-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]