Kresta titiro
Plenkreska masklo en Argentino
Plenkreska ino en Brazilo | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Pachyramphus validus (Lichtenstein, MHC, 1823) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Listo Lanius validus (pranomo)
Psaris validus Platypsaris validus Tityra rufa Tityra atricapilla Pachyrhynchus cinerascens Psaris cristatus Lanius atricilla Pachyrhynchus megacephalus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La kresta titiro[1] (Pachyramphus validus) estas birdospecio el la familio de titiredoj. Ĝi enhavas 2 subspeciojn troviĝantajn en Sudameriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Tityridae - titiredoj
- Pachyramphus Gray, GR, 1840
- Pachyramphus validus (Lichtenstein, MHC, 1823) - kresta titiro
- Pachyramphus validus audax (Cabanis, JL, 1873)
- Pachyramphus validus validus (Lichtenstein, MHC, 1823)
- Pachyramphus validus (Lichtenstein, MHC, 1823) - kresta titiro
- Pachyramphus Gray, GR, 1840
- Tityridae - titiredoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca genra nomo Pachyramphus estas kunmetaĵo el la antikvaj grekaj παχύς (pakus = "dika") kaj ῥάμφος (ramfos = "beko"), ĉar tiu genro distingiĝas pro mallonga kaj larĝa beko[3].
La specia epiteto validus estas latina vorto signifanta "fortika, vigla"[3].
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La kresta titiro estas 17 ĝis 18.5 cm longa. La specio estas sekse dimorfa. Kvankam ĝia krono estas iom vila, ĝi ne havas evidentan levitan kreston. Plenkreskaj maskloj de la nomiga subspecio havas plejparte malhelgrizecan ĝis preskaŭ nigrajn kronon, suprajn partojn, flugilojn kaj voston kun parte kaŝita blanka makulo sur la dorso kaj iom da blanko sur la skapulaj. Ili havas fumblankan grizan makulon super la bridoj sur alie grizeca vizaĝo. Ilia gorĝo estas blankece griza kaj iliaj subaj partoj pale fumblanke grizecaj kun cinamkolora nuanco. Plenkreskaj inoj havas malhelgrizecan brunan kronon kaj brile ruĝbrunan nukon. Ili havas flavbrun-grizecan makulon super la bridoj sur alie cinamkolora vizaĝo. Iliaj supraj partoj kaj vosto estas brile ruĝecbrunaj. Iliaj flugiloj estas plejparte malhelaj kun maldikaj ruĝecbrunaj randoj sur la unuarangaj plumoj kaj tute ruĝecbrunaj internaj flugplumoj. Ilia gorĝo estas flavece cinamkolora kaj iliaj subaj partoj obtuze flavbrunaj cinamokoloraj. Maskloj de la subspecio P. v. audax havas malmulte aŭ neniun cinaman nuancon sur siaj subpartoj kaj pli grizecan blankan gorĝon kaj pli malhelajn flugilojn ol la nomiga subspecio. Inoj havas pli fulgan kronon, pli malhelajn flugilojn kun pli malhelaj internaj flugplumoj, kaj pli malhelajn subpartojn ol la nomiga specio. Ambaŭ seksoj de ambaŭ subspecioj havas malhelbrunajn irisojn, nigran supran makzelon, mezgrizan mandiblon, kaj malhelgrizajn krurojn kaj piedojn.[4]
Disvastiĝo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La kresta titiro troviĝas en plej suda Ekvadoro, sudeosta Peruo, Bolivio, norda Argentino, Paragvajo kaj eosta kaj suda Brazilo. Ĝi vivas en la kanopeo de montaj arbaroj, arbaretoj kaj arbarorandoj, kaj en arbarkovritaj deklivoj de malsekaj ravinoj en duonaridaj ĝis duonhumidaj areoj; de ebenaĵoj ĝis 2000m, sed registrita je 3500m en Peruo[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 19-an de mar. 2026.
- 1 2 3 Birds of the World, Crested Becard.
- ↑ Mobley, J. A. (2020). Crested Becard (Pachyramphus validus), version 1.0. En The Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 13an de Novembro, 2025
| ||||||||||||||||||



