Krestaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestaglo
Krestaglo ripozante sur arbo manĝanta smeraldoboaon en Bolivio
Krestaglo ripozante sur arbo manĝanta smeraldoboaon en Bolivio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Morphnus
Specio: M. guianensis
Morphnus guianensis
(Daudin, 1800)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La KrestagloKresta harpio (Morphnus guianensis) estas granda neotropika aglo. Ĝi estas la nura membro de la genro Morphnus. Ĝi estas 71–89 cm longa kaj havas enverguron de 138-176 cm. Maskloj estas 1.75–3 kg pezaj, dum inoj estas ĉirkaŭ 10-20% pli grandaj.[1]

Ĝi estas dise distribuata tra siaj etendaj teritorioj el Gvatemalo tra Belizo, Honduro, Nikaragvo, Kostariko, Panamo, Kolombio, Venezuelo, Gujanoj Brazilo (kie ĝi ege suferis pro habitatodetruo[2], kaj troviĝanta nun praktike nur en la Amazonia baseno[3]), kaj orientanda Ekvadoro, Peruo, Paragvajo kaj Bolivio al norda Argentino.

Ĝi ofte koincidas en teritorioj kun la malpli rara Harpiaglo, kiu estas plej verŝajne ties plej proksima parenco kaj estas iome simila laŭ aspekto, kvankam la Krestaglo estas duongranda kaj evitas konkurencon prenante ĝenerale pli malgrandajn predojn. Ĝi estas eble predanto pli de birdoj ol la Harpio, sed ĝi ĉasas ankaŭ malgrandajn mamulojn kiaj ekzempleroj de kapucensimioj[4] kaj saguinoj[5]. Kelkaj studoj atentigis ankaŭ pri la abundo de serpentoj kaj de aliaj reptilioj en sia predobazo, sed la relativa frekvenco de diferencaj predotipoj ŝajne grande varias laŭ individua nivelo[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://books.google.com/books?id=hlIztc05HTQC&pg=PR2&lpg=PR2&dq=Morphnus+guianensis+RAPTORS&source=bl&ots=6xnq6P0IDE&sig=bx5ktto-GoGtnOq-ud_Nnljditc&hl=en&ei=OTiTTfavLcvogQeVhY2hCw&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=8&ved=0CC8Q6AEwBw#v=onepage&q&f=false
  2. Jorge Luiz B. Albuquerque and others, "Águia-cinzenta (Harpyhaliaetus coronatus) e o Gavião-real-falso (Morphnus guianensis) em Santa Catarina e Rio Grande do Sul: prioridades e desafios para sua conservação", Revista Brasileira de Ornitologia (2006), V.14, issue 4, resumo disponebla ĉe [1] Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Cf. Retejo de la Brazila registaro. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2011-07-03.
  4. cf. Wikiaves
  5. Vasques & Heymann, "Crested Eagle (Morphnus guianensis) Predation on Infant Tamarins (Saguinus mystax and Saguinus fuscicollis, Callitrichinae)", Folia Primatologica, V 72, No.5, 2001, disponebla ĉe [2]
  6. Cf. [3] kun fontoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]