Krestci (setlejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krestci
ruse: Крестцы
urbotipa loĝloko
La strato de Moskvo, Krestci
Blazono
labora loĝloko de Rusio
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Distrikto Krestci
Koordinatoj 58° 15′ 17″ N 32° 30′ 41″ O / 58.25472 °N, 32.51139 °O / 58.25472; 32.51139 (mapo)
Loĝantaro 7 351 (2020)
Unua skriba mencio 1393
Horzono UTC+03
Poŝtkodo 175461
Tel. prefikso +7 81659
OKATO 49214551000
Krestci (setlejo) (Novgoroda provinco)
Krestci (setlejo) (Novgoroda provinco)
DEC
Situo enkadre de Novgoroda Provinco
Krestci (setlejo) (Eŭropa Ruslando)
Krestci (setlejo) (Eŭropa Ruslando)
DEC
Situo en kadre de la eŭropa parto de Ruslando
Vikimedia Komunejo: Krestsy
Map
vdr

Krestci estas urbotipa loĝloko en la Novgoroda provinco, Rusio; la administra centro de la distrikto Kresteckij.

Krestci troviĝas meze en la provinco, je 86 km oriente de la Novgorodo. La setlejo situas sur la bordo de la rivereto Ĥolova. Krestci situas ĉe la aŭtovojo M10 inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. En la setlejo en 2020 loĝis 7 351 homoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

[2]

Krestci en 1661

Krestci estis unuafoje menciitaj en kronikoj ĉe la jaro 1393. La nomo verŝajne aperis pro vojkruciĝo de la vojoj inter Novgorodo kaj Moskvo, kaj inter Pskovo kaj Vologda (krest ruse signifas kruco). La vojkruciĝo situas sur la blazono de Krestci.

En 18-a jarcento la setlejo nomiĝis Kresteckij jam, ĝis kiam en 1776 ĝi fariĝis administra centro de la ujezdo Kresteckij kaj ricevis la urban statuson. En 1196 la ujezdon oni abolis, en 1802 — refondis. En 1851 oni konstruis la fervojon inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo kaj ĝi iris preter Krestci, tial la urbo perdis sian valoron.

En la soveta tempo, en 1922 oni denove abolis la ujezdon Kresteckij, kaj en 1926 Krestci perdis la urban statuson. En 1927 estis fondita la distrikto Kresteckij, kaj ties administra centro iĝis la vilaĝo Krestci. En 1938 Krestci ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.

En la dua duono de la 19-a jarcento — komenco de la 20-a jarcento estis famaj la blankaj brodaĵoj de Krestci, "brodado per blanko sur blanko", ion inter brodaĵoj kaj puntoj, tiel nomata "kresteckaja stroĉka". La muzeo de tiuj brodaĵoj ekzistas en Krestci.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-18.
  2. Район / История (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Kresteckij. Alirita 2021-02-27.