Kresteckij (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
distrikto de Krestci
ruse: Крестецкий район
distrikto de la Novgoroda provinco
La vilaĝo Vini en la distrikto de Krestci
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Krestci (setlejo)
Areo 2 790,63 km² (279 063 ha)
Loĝantaro 11 180 (2020)
Denseco 4,01 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81659x-xx-xx
OKATO 49 214 000 000
La distrikto de Krestci sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Krestci sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Krestci sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Krestetsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

La distrikto de KrestciKresteckij distrikto (ruse Крестецкий район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Krestci.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 11 180 homoj.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto de Krestci situas meze en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 2790,63 km².[3] Arbaroj kovras 85 procentojn (239408 ha) de la distrikta areo. Nord-okcidente la distrikto de Krestci najbaras kun la Novgoroda distrikto, okcidente – kun la lago Ilmenj, sud-okcidente – kun la distrikto de Parfino, sude – kun la distrikto de Demjansk, sud-oriente – kun la distrikto de Valdaj, oriente – kun la distrikto de Okulovka, norde – kun la distrikto de Malaja Viŝera.[1]

La plej granda rivero de la distrikto estas Msta, kiu norde limas la distrikton.

La klimato de la distrikto estas modera, la jara averaĝa temperaturo estas +3,8 °C. La averaĝa dum jaro kvanto da precipitaĵo estas 750 mm.[4]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La blazono de la distrikto de Krestci estis oficiale aprobita la 21-an de septembro 2012 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 7959. La blazono estas verda ŝildo kun andrea kruco el punto blanka sur hel-blua fono, super la kruco estas ora hufumo, sub la kruco estas ora sonorilo.[5] La flago estis aprobita en la sama tago kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 7960. Ĝi havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono. La larĝo de la krucaj branĉoj estas 1/5 da la alto de la tuta flago.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Район / Характеристика (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Kresteckij. Alirita 2021-02-27.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. «География Новгородской области» Серова В. Н. и др. Лениздат 1988 г.
  5. Крестецкий муниципальный район (ruse). www.heraldicum.ru. Alirita 2021-02-27.
  6. Район / Символика (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Kresteckij. Alirita 2021-02-27.