Krastjo Mirski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krestju Mirski)
Krastjo Mirski
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1920 (1920-01-20)
en Sofio
Morto 4-an de aŭgusto 1978 (1978-08-04) (58-jaraĝa)
en Sofio
Lingvoj bulgara
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Krastjo MIRSKI literumita ankaŭ Krestju Mirski kaj Krastjo Petrov Mirski kaj en bulgara Кръстьо Петров Мѝрски, (29a de Januaro 1920 en Sofia; 4a de Aprilo 1978 samloke) estis bulgara reĝisoro.

Mirski studis en Parizo, Vieno kaj Kolonjo kaj poste laboris kelkajn jarojn kiel reĝisoro en la bulgara Nacia Teatro en Sofia kaj aliloke en sia lando. Inter liaj produktaĵoj menciindas verkoj de Georgi Karaslavov, Don Karlos (Friedrich Schiller), Nora (Henrik Ibsen), La arbaro (Aleksandr N. Ostrovskij), Bassa Ŝelesnova (Maksim Gorkij) inter aliaj.

Makiavelo verkis komedion "La Mandragoro", tradukita de Kiril Draĵev kaj surscenigita en 1971 de BET (Bulgara Esperanto-Teatro), laŭ reĝisorado de Krestju Mirski.