Krestobeka anio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestobeka anio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Crotophaga
Specio: C. ani
Crotophaga ani
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Krestobeka anio (Crotophaga ani) estas granda birdo de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la vojkurulojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas unu el la tri anioj, membroj de la genro Crotophaga. Ĝi estas reproduktanta specio el suda Florido, la Karibio, Kostariko, Trinidado kaj Tobago, suden tra tropika Sudameriko kaj okcidenta Ekvadoro kaj Brazilo al norda Argentino krom la Bahamoj.

La nesto, konstruita komunume de kelkaj paroj, estas profunda kupolo kovrita de folioj kaj lokita kutime 2–6 m alte en arbo. Nombro de inoj demetas siajn kalkajn bluajn ovojn en la nesto kaj poste ili kunzorgas la kovadon kaj la manĝigadon. Ĉiu ino kapablas demeti ĝis 7 ovojn kaj oni trovis nestojn enhavantajn ĝis 29 ovojn, sed estas rare ke eloviĝus pli ol 10. Kovado daŭras 13-15 tagojn, kun aliaj 10 tagoj por elnestiĝo. Povas okazi ĝis tri ovodemetadoj en unu sezono, kun la junuloj de la fruaj ovodemetadoj helpantaj manĝigi la pli ĵusajn idojn.

La Krestobeka anio estas ĉirkaŭ 33 cm longa kaj peza 95 g. Plenkreskulo estas ĉefe nigra, kun longa vosto, tre kresta nigra beko kaj bruna irizo. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ties flugo estas malforta kaj malcerta, sed ili bone kuras, kaj kutime manĝas surgrunde.

La Krestobeka anio estas tre gregema specio, ĉiam trovata en bruemaj grupoj. La alvokoj inkludas veajn uu-liik. Ĝi manĝas termitojn, grandajn insektojn kaj eĉ lacertojn kaj ranojn. Ili povas ŝajne eventuale forpreni iksodojn aŭ aliajn parazitojn el paŝtiĝantaj animaloj. Ili plej ofte manĝas laŭ grupo de individuoj disigitaj ĉiun 2an aŭ 3an metron por kapti pli facile saltontajn insektojn.

Tiu ĉi anio troviĝas en malferma kaj duonmalferma arbaro kaj terkultivejoj. Tiu komuna kaj facile videbla specio ege profitis malarbarigon. Ili emas grupe sunbani aŭ polvobani. Ili kutime estas en malferma paŝtejo aŭ eĉ ĝardenoj. Lastatempe ekkutimis esti eĉ ĉe aŭtoŝoseoj. Ties forta odoro povas allogi vespertojn kaj karnovorajn bestojn.

La Krestobeka anio estas nomita "El pijul" [elpiHUL] en la venezuela legendaro. Ĝi estas menciita en la populara venezuela kanto "Son Jarocho" [haROĉo]. En Brazilo oni diras, ke ties viando povas kuraci el seksaj malsanoj. En Surinamo oni diras, ke kiu manĝas ties viandon senscie povas kuraciĝi el astmo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]