Saltu al enhavo

Krestoturako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestoturako
En Nacia Parko Kibale, Ugando
En Nacia Parko Kibale, Ugando

Voĉo registrita en Arbaro Kakamega, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Musophagiformes, Musofagoformaj
Familio: Musophagidae, Musofagedoj
Genro: Corythaeola
Heine, 1860
Specio: Krestoturako, C. cristata
(Vieillot, 1816)
Corythaeola cristata
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Krestoturako (laŭ la scienca nomo Corythaeola cristata) kaj ankaŭ Granda blua turako estas birda specio de la familio de Musofagedoj. Estante 70–76 cm longa, ĝi estas la plej granda specio de turako.[1] Ĝi havas ĉefe grizbluan plumaron kun vertikala blunigra kresto ĉirkaŭ 10 cm alta. La masklo kaj la ino havas similan plumaron. Ĝi estas vaste disvastiĝinta tra la afrika tropika pluvarbaro.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Franca ornitologo Louis Pierre Vieillot priskribis tiun turakon kiel Musophaga cristata en 1816,[2] antaŭ la germana ornitologo Ferdinand Heine metis ĝin en ĝia propran genron en 1860.

La Krestoturako estas la sola membro de la subfamilio Corythaeolinae (Koriteolenoj) ene de la turaka familio. Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la forkurantaj birdoj kaj plantomanĝantoj de la genro Crinifer. La komuna praulo de ambaŭ diverĝis de la praulo de ĉiuj aliaj turakaj specioj.[3]

"Granda blua turako" estis deklarita la oficiala ordinara nomo fare de la Internacia Unio de Ornitologoj (IOC). [4] Ĝi ankaŭ estas nomata blua plantagomanĝanto.[5]

Ĝenerale, la Krestoturako longas 70–76 cm kaj pezas 800–1 231 g. La ​​plenkreska Krestoturako havas ĉefe grizbluajn suprajn partojn kun vertikala blunigra kresto, blanka mentono, flavverda malsupra brusto kaj flava ventro, kiu poste malheliĝas al kaŝtanbruna. La subvostaj kovriloj estas kaŝtanbrunaj, kaj la subvosto estas nigra kaj flaveca. La flava beko havas oranĝruĝan pinton, la okuloj estas brunaj kaj ĉirkaŭitaj de ringo de nigra nuda haŭto. La kruroj kaj piedoj estas nigraj kun flavaj plandoj. Ambaŭ seksoj havas similan plumaron.[5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La specio havas teritorion de Gvineo okcidente, orienten tra la subsaharaj landoj ĝis la Imatonga montaro en Suda Sudano; ĝi ankaŭ troviĝas en Ugando, Tanzanio kaj okcidenta Kenjo, sude ĝis la Demokratia Respubliko Kongo kaj Angolo. Ĝi loĝas en pluvarbaroj kaj galeriaj arbaroj. Ĝi ankaŭ adaptiĝis al areoj senarbarigitaj de homoj kaj povas prosperi en ĉi tiuj areoj.[5]

La Krestoturako estas sociema, kaj la individuoj formas malgrandajn grupojn de ĉirkaŭ ses aŭ sep individuoj.[5]

La Krestoturako manĝas foliojn, florojn, kaj fruktojn de multaj plantospecioj, kiel tiuj de la genroj Musanga, Cissus, Ficus (kiel Ficus capensis) Polyalthia, Heisteria, Dacryodes, Pachypodanthium, Uapaca, Strombosia, Trichilia, Drypetes, Viscum, Beilschmiedia, Coelocaryon, Croton, kaj Pycnanthus. En Kenjo, ĝi estis registrita manĝanta mitzeeri (Bridelia micrantha) en aprilo, lokvaton (Eriobotrya japonica) en julio, gujavo (Psidium guajava) en septembro kaj Cordia africana novembre kaj decembre.[5] Kampa esplorado en Ruando rivelis, ke folioj konsistigis ĉirkaŭ 25% de ilia dieto, estante manĝataj pli ofte kiam fruktoj estas malpli abundaj.[6] La specio ankaŭ ludas rolon en semodisigo, ĉar ĝi ĝenerale elmetas semojn en siaj fekaĵoj je iom da distanco de la patrarboj.[7]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La specio nestas en arboj inter 8 kaj 25 metrojn supergrunde, kaj la nesto estas platformo el bastonetoj. Ambaŭ seksoj kovas la ovaron de du (malofte unu aŭ tri) ovoj dum 29–31 tagoj. La ovoj estas blankaj aŭ verdecblankaj kaj preskaŭ rondaj, mezurante 46–50 mm je 41–43 mm.[5]

Interagado kun homoj

[redakti | redakti fonton]

Tre rigardata kiel manĝaĵo en Okcidenta Afriko, ĝi ofte estas ĉasata kaj manĝata de lokanoj.[5] La BaMbala kaj rilataj triboj ĉirkaŭ la urbo Kikwit en la DRK, nomas la grandan bluan turakon kolonvo. La viando estas populara en pli malgrandaj vilaĝoj, kaj la longaj vostoplumoj estas aprezataj por ornamaĵoj. La Mbuti-popolo de la Ituri-pluvarbaro en la Demokratia Respubliko Kongo konsideris la Krestoturakon (kiun ili nomas kulkoko) asociita kun okapioj, kiujn ili avertus pri danĝero per laŭta kriado.[8][9] Ili kredas ankaŭ, ke manĝi la specion dum gravedeco povas rezultigi malfacilan naskon aŭ naskan misformaĵon. Ĝi ankaŭ estas klana totema besto kaj kiel tia, ne povas esti manĝata de membroj de tiu klano; se ili manĝas ĝin, iliaj dentoj laŭdire elfalas.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Great Blue Turaco. turacos.org. Alirita 10a de Aprilo 2024 .
  2. Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
  3. (April 2020) “Phylogeography, Species Limits, Phylogeny, and Classification of the Turacos (Aves: Musophagidae) Based on Mitochondrial and Nuclear DNA Sequences”, American Museum Novitates (3949), p. 1–61. doi:10.1206/3949.1. 214763342. 
  4. Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (2021). Alirita 15 July 2021 .
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 (2020) The Birds of Africa; Volume III. Bloomsbury Publishing, p. 27–28. ISBN 9781472986535.
  6. (1997) “Foraging Ecology of Three Sympatric Turacos in a Montane Forest in Rwanda”, The Auk 114 (3), p. 396–404. doi:10.2307/4089241. 
  7. (1997) “Effectiveness of three turacos as seed dispersers in a tropical montane forest”, Oecologia 112 (1), p. 94–103. doi:10.1007/s004420050288. Bibkodo:1997Oecol.112...94S. 30149262. 
  8. The status of birds in the natural world of the Ituri forest hunter-gatherers. IRD Éditions (Novembro 2003). Alirita 17a de Aprilo 2023 .
  9. 9,0 9,1 (1998) “The Birds as Indicators of the Invisible World: Ethno-Ornithology of the Mbuti Hunter-Gatherers”, African Study Monographs. Supplementary Issue 25, p. 105–121. doi:10.14989/68390. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]