Kretaj hieroglifoj
Aspekto
Kretaj hieroglifoj | ||
---|---|---|
Tipo |
silabaro | |
![]() | ||
nemalĉifrita skribsistemo | ||
Dum | -2000 - -1600 | |
Sekvanto | Linia skribo A | |
Kretaj hieroglifoj estas hieroglifa skribsistemo uzita en la mediteranea insulo Kreto dum la epoko de la minoa civilizo en la frua Bronzepoko. Ili uziĝis proksimume de -2000 ĝis -1600, do dum la 19-a ĝis 16-a jarcentoj antaŭ nia erao. Sekve ili antaŭdatas la alternativan skribsistemon Linia skribo A je proksimume jarcento, sed la du skribsistemoj daŭre estis uzitaj paralele dum la plej granda parto de sia historio. Aktuale en 2025, la kretaj hieroglifoj estas baze neĉifritaj - nur pri iuj malmultaj signoj ekzistas nekonfirmitaj hipotezoj kiujn ili povus signifi.