Kriĉostrigo de Koepcke
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Megascops koepckeae (Hekstra, 1982) | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
|
Otus choliba koepckeae Hekstra, 1982 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Kriĉostrigo de Koepcke aŭ Kepka kriĉostrigo (Megascops koepckeae) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. Ĝi estas mezgranda kriĉostrigo loĝanta kiel endemio en du areoj de Peruo.[1]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Kriĉostrigo de Koepcke estis origine priskribita kiel subspecio de Tropika kriĉostrigo (tiam Otus choliba, nun Megascops choliba), kaj ili nun estas konsiderataj frataj specioj. Ĝi estis nomita honore al Maria Koepcke, germana ornitologo kiu laboris amplekse en Peruo. Ĝi havas du subspeciojn, la nomigan M. k. koepckeae kaj M. k. hockingi.[2][3][1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Kriĉostrigo de Koepcke estas ĉirkaŭ 24 cm longa. Ses individuoj de M. k. koepckeae pezis 112 ĝis 127 g kaj tri de M. k. hockingi 121 ĝis 130 g. La nomiga subspecio havas blankecan grizan vizaĝdiskon kun pli malhelaj makuloj kaj nigrecan randon. Ĝi havas mallongajn blankecajn brovojn super flavaj okuloj. La krono estas tre malhelbruna kun palbrunaj makuloj. La supraj partoj estas grizecbrunaj ĝis malhelbrunaj kun nigrecaj aŭ malhelaj strioj kaj malhela strieco. La faldita flugilo montras linion de blankecaj makuloj. La vosto estas malhelbruna kun mallarĝaj okraj strioj kaj malgrandaj makuloj. La subaj partoj estas grizecblankaj kaj havas larĝajn malhelbrunajn striojn kaj neregulajn striojn. La supra brusto havas palbrunan okrajn nuancojn. M. k. hockingi similas al la nomiga sed pli griza, kaj la markoj sur ĝiaj subaj partoj estas malpli videblaj.[2]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Kriĉostrigo de Koepcke troviĝas nur en Peruo. La nomiga subspecio havas disan teritorion inkludante la nordajn Departementojn Lambayeque, Cajamarca, kaj La Libertad; la valon de la rivero Utkubamba; kaj malgrandajn areojn de la Departementoj Ankaŝo kaj Lima. M. k. hockingi troveblas pli sude, neregule el sudo de Junín ĝis Huancavelica, Ajakuĉo, kaj Apurimako.[2]
La du subspecioj de la Kriĉostrigo de Koepcke loĝas en malsamaj pejzaĝoj. La nomiga specio uzas ĉiamverdajn arbarojn inter 1 840 kaj 4 500 m, dum M. k. hockingi loĝas en sekaj arbaroj kaj arbustaraj areoj en intermontaraj valoj. Laŭ alteco ĝi varias inter 1 400 kaj 3 400 m, sed kutime troviĝas sub 2 000 m.[2]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]Kiel plej multaj aliaj kriĉostrigoj, la Kriĉostrigo de Koepcke estas noktema. Ĝia dieto ne estis bone studita sed ŝajnas esti plejparte komponita de insektoj kaj eble inkluzivas malgrandajn vertebrulojn.[2]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta fenologio de la Kriĉostrigo de Koepcke estas ankaŭ esence nedokumentita. En sudcentra Peruo ĝi reproduktiĝas en februaro kaj marto. Oni supozas, ke ĝi kutime nestas en arbaj kavaĵoj kiel aliaj de sia genro, sed la sola raportita nesto estis en kavaĵo en tera bordo.[2]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]La teritoria kanto de la Koepcke-a kriĉostrigo estas priskribita kiel "laŭta, stakata serio de notoj kun malrapida ritmo kaj altiĝanta laŭteco: ko-ko-ko-ko ka ka KA KAH!". La kanto de M. k. hockingi estas simila sed pli longa kaj pli altatona. Agresema kanto estas "serio de pli silentecaj mallongaj huadoj altiĝantaj kaj malaltiĝantaj laŭte". Paroj foje kantas duete.[2]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la Kriĉostrigon de Koepcke kiel Malplej Zorgigan.[4] Kvankam ĝia populacio ne estis determinita, oni kredas, ke ĝi estas stabila. La specio ŝajnas bone adaptiĝi al tre degradita vivejo kondiĉe ke restas kelkaj arboj por nestado kaj ripozado.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Schulenberg, T. S. (2020). Koepcke's Screech-Owl (Megascops koepckeae), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 6an de Aŭgusto, 2021
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 23a de Majo 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 24an de Majo, 2021
- ↑ BirdLife International (2016). “Koepcke's Screech-owl Megascops koepckeae”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. Alirita 6a de Aŭgusto 2021..
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America (ISBN 0-7922-6877-6)
- Handbook of the Birds of the World Vol 5, Josep del Hoyo editor, (ISBN 84-87334-25-3)
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, (ISBN 0-679-45122-6)
- König, C., F. Weick & J.H. Becking (2008) Owls of the World. Christopher Helm, London, (ISBN 978-0-7136-6548-2)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



