Saltu al enhavo

Kribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kribo
Persona informo
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kribo (oficiale Christian Baudé, Januaro 1939, aprilo 2021) estis franca esperantisto.

Kribo naskighis en 1939 en departemento Ĝirondo (suda Francio). Li tre frue esperantiĝis, sekvante la kursojn de Roland Levreaud. Roland estis lia instruisto en mezlernejo de La Teste. Li sciis veki en Kribo scivolemon, nesateblan soifon pri ĉiakampaj scioj, pli aparte en tiu fako nomita en Francio homaj kaj sociaj sciencoj (notinde en sociologio, historio kaj geografio). Li ankaŭ malkovrigis al li, tre frue, kinon, ĵazon kaj Esperanton. Pri Roland Levreaud li ĉiam parolis kun dankemo kaj admiro.

Kribo militservis dum la Alĝeria milito, en disciplina fortikaĵo ĉe la koro de Saharo. Tie li daùrigis sian klerigon, animata de daùra soifo pri legado, tiel povante eskapi el milita medio, kiu ne vere taŭgis al li. Li tiam ĝisfunde asimilis la lingvon Esperanto. Ekde 1957, estante 18-jaraĝa, li aniĝis al la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kio ebligis al li interŝanĝi ideojn kun homoj tutmondskale. Li samtempe fariĝis grava aktivulo de la SAT-junulfako.

Kribo geedziĝis kun Solange Baudé en Beauville kun kiu li havis du infanojn. Lia profesia vivo pasis kiel fervojisto preskaŭ entute ĉe ununura stacidomo, Laroque-Timbaut. Baza laboristo dekomence, li poste fariĝis staciestro la ceteron de sia kariero. Li rifuzis ajnajn promocion, kiu trudus al li malproksimiĝi de tiu loko. La vivo en la eta stacidomo, poste en la proksima muelejo kie li ekloĝis, estis paca, izolita, fore de ĉio. Tia kvieteco en la nutra laboro lasis al li altvaloran libertempon, kiun li dediĉis al sia pasio por la lingvo Esperanto. Baldaù en la regiono, la eta stacidomo fariĝis pli fama pri sia Esperanta aktiveco ol la fervoja trafiko.

Kribo skribis multe, korespondadis, esperantigis, verkis artikolojn. En la jaroj 1970 li prenis sur sin la redakcion de La Juna Penso, organo de la junulfako de SAT. Li poste fondis broŝurservon de la Asocio kaj finfine la revuon Laŭte. Dum kvindek jaroj, li animigis, tajpis, enpaĝigis, presigis, faldis, gluis, kaj sendis centojn da bultenoj kiel La Juna Penso aù la revuo Laŭte. Li samtempe publikigis pli ol cent kvindek broŝurojn. Tia aktiveco notinde intensiĝis en la jaroj 1990, kiam Kribo emeritiĝis.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]