Krimea montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krimea montaro
Vidaĵo de sur la ekstera montoĉeno de la Krimea montaro al la interna kaj la ĉefa ĉenoj (tiu lasta videblas ĉe la horizonto).
montara sistemo
Plej alta supro monto Romankoŝo (1 545 m)
Situo Krimeo (Ukrainio)
Longo 160 km f1
Larĝo 50 km f2
Geografia situo 44° 37′ N, 34° 15′ O (mapo)44.60971834.24181Koordinatoj: 44° 37′ N, 34° 15′ O (mapo) f4
Krimea montaro (Krimeo)
Krimea montaro (Krimeo)
DEC
Krimea montaro
Krimea montaro
Situo de Krimea montaro
Map
Krimea montaro
Aĝo Kretaceo
vdr

Krimea montaro (ukraine Кримські гори, ruse Крымские горы, krime-tatare Qırım dağları) situas en la suda parto de Krimeo kaj sterniĝas per tri montoĉenoj de kabo Ajo apud Balaklavo okcidente ĝis Teodozio oriente. La longo de la montaro estas ĉirkaŭ 160 km, la larĝo – ĉirkaŭ 50 km. La Ekstera montoĉeno (la plej norda) prezentas montetojn, kiuj altas ĝis 350 m., la Interna montoĉeno altas ĝis 750 m., kaj la Ĉefa montoĉeno (la plej suda, streĉita paralele al la maro) altas ĝis 1545 metroj (la monto Romankoŝo). Konsiderinda parto de la Krimea Montaro apartenas al la Krimea naturrezervejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Krimea montaro formas 3 paralelajn montoĉenojn, kiuj estas orientitaj de nord-oriento al sud-okcidento kaj estas interdividitaj de du laŭlongaj valoj. Ĉiuj 3 montoĉenoj havas la saman formon de la deklivoj: la nordaj deklivoj estas nekrutaj, iom-post-iomaj, dum la sudaj – krutaj kaj abruptaj. Konsiderante la aĝon de la monto-petroj, kiel komencon de la unua (norda) montoĉeno oni opinias la kabon Fiolento ĉe Sebastopolo; la norda (Ekstera) montoĉeno etendiĝas ĝis la loĝloko Zujo, ĝiaj altoj varias inter 150 kaj 350 metroj super la marnivelo. La Interna montoĉeno same komenciĝas ĉe Sebastopolo, finiĝas ĉe la urbo Starokrimo kaj altas de 490 ĝis 750 metroj. La tria montoĉeno (la Ĉefa) okcidente komenciĝas ĉe Balaklavo kaj finiĝas per la vulkana masivo Karadago ĉe Teodozio. La plata supro de la Ĉefa montoĉeno prezentas altebenaĵon, kiun la lokanoj kutimas nomi jajla ("mont-paŝtejo", ruse яйла, krime-tatare yayla).

La altebenaĵoj de la Ĉefa montoĉeno estas etenditaj de sud-okcidento al nord-oriento en la sekva vico: Bajdara altebenaĵo (alta ĝis 739 m.), Ajpetra altebenaĵo (ĝis 1346 m.), Jalta altebenaĵo (ĝis ĉirkaŭ 1420 m.), Nikita altebenaĵo (ĝis 1470 m.), Gurzufa altebenaĵo (ĝis 1540 m.) kaj Babugana altebenaĵo (kun la plej alta monto Romankoŝo – 1545 m.). Ĉiuj tiuj altebenaĵoj estas ligitaj unu al la aliaj kaj formas tutecan supron de la okcidenta parto de la Ĉefa montoĉeno. Diference de ili, la altebenaĵoj, kiuj situas pli oriente, prezentas apartajn supraĵojn, disdividitajn per profundaj intermontejoj. La Kebita intermontejo disdividas la altebenaĵon Babugano kaj situantan pli oriente monton Ĉatirdago (altas 1527 m.). Trans la sekva Angara intermontejo (tra kiu iras la Angara montpasejo), troviĝas la monto Demerĝio (1356 m.) kaj Dolgorukova masivo (ĝis ĉirkaŭ 1000 m.). Pli fore, same trans intermontejo, situas la plej vasta altebenaĵo Karabio. En la plej orienta parto de la Krimea montaro anstataŭ altebenaĵoj troviĝas malgrandaj montokrestoj kun apartaj suproj kaj montopintoj.

La Ĉefa montoĉeno estas la plej antikva parto de Krimeo kaj kovras la areon de 1565 kv. km. Ĉiuj altebenaĵoj kovras la areon de 34,6 mil hektaroj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La formiĝo de Krimea montaro okazis fine de kretaceo kaj en eoceno. Meze de neogeno okazis formiĝo de la plataj altebenaĵoj. Antaŭ neogeno la montaro etendiĝis 20-30 km. pli sude, ol la nuntempa bordolinio de la Nigra Maro; en neogeno ili alprenis la nunan asimetrian formon. La krimeaj faltoj estas formitaj de sedimentoj de diversa aĝo. La bazon formas la sedimentoj, kiuj formiĝis antaŭ 180-200 milionoj da jaroj; ili konsistas el alternantaj, tre faltiĝintaj tavoloj de skistoj kaj kvarcitaj sablopetroj. La sekva tavolo apartenas al la mez-ĵurasiaj sedimentoj (argil-sablaj tavoloj, konglomeraĵoj kaj magmaj petroj). La tria etaĝo de la centra parto de la montaro estas formita de supraĵurasiaj kalkopetroj, sablopetroj kaj konglomeraĵoj. Fojfoje aperas ĉi tie malsuprakretaceaj sedimentoj — argiloj, sablo- kaj kalko-petroj, formiĝintaj pli ol 100 milionojn da jaroj antaŭe. Sub la suda krutaĵo oftas la deglitoj kaj defaloj de ĵurasiaj kalkopetroj. Fojfoje troveblas negrandaj masoj da magmaj petroj (ekz., la monto Ajudago). Estas prezentitaj ankaŭ vulkanaj masivoj (la monto Karadago).

Geologie la Krimea montaro estas parto de la Alpa falta regiono de Suda Eŭropo, diference de la ebena parto de Krimea duoninsulo, kiu havas platforman strukturon kaj estas parto de la Skita plato. La altebenaĵoj respondas al la aksa zono de la krimea antiklinoriumo. La suda alo de la antiklinoriumo rezulte de la antaŭnelongaj malleviĝoj troviĝas sub la nivelo de la Nigra Maro. La moviĝoj laŭlonge de la rompiĝoj plu okazas, tial la suda parto de Krimeo estas sisme danĝera regiono.

Riveroj kaj riveretoj de la Krimea montaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa akvodislimo de tuta Krimeo troviĝas en Krimea montaro. La plimulto de la riveroj komenciĝas sur la Ĉefa montoĉeno, sur alto de 600-1100 m.; sur la altebenaĵoj riveroj kaj akvofontoj mankas. La ĝenerala deflu-kvanto de la krimeaj riveroj estas 773,5 milionoj da kubaj metroj; la denseco de la rivera reto egalas al 0,2 km/km2. Depende de la reliefo la riveroj povas esti dividitaj je 3 grupoj: riveroj de la Suda bordo de Krimeo, riveroj de nord-orientaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno kaj riveroj de la nord-okcidentaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno.

La malplej longaj riveroj troviĝas en la Suda bordo de Krimeo. La plej longaj riveroj ĉi tie longas ĝis 10 km. La akvofluoj komenciĝas sur la sudaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno kaj alfluas la Nigran Maron, por ili estas karakteriza la dekliveco de 172-234 m/km. La averaĝa alteco de iliaj akvoprenejoj – 900 m. La areoj de la akvoprenejoj ne estas grandaj – 1,6-161 km2. La riveraj valoj en la supra parto estas mallarĝaj, malsupre ili estas pli larĝaj kaj havas trapezan formon. La riveroj plej akvoriĉas printempe, somere preskaŭ sekiĝas. En tiu grupo estas 36 plej gravaj riveroj kaj riveretoj kun suma longeco de 293,6 km.

La ĉefaj riveroj de la Suda bordo de Krimeo:

Sur la nord-okcidentaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno komenciĝas la plej multakvaj riveroj de Krimeo, ĉiuj ili alfluas la Nigran Maron. Proksimume ĝis sia mezo ĉiuj ĉi riveroj estas tipe montaj. La ĉefaj riveroj de tiu grupo:

Sur la nord-orientaj deklivoj de la Ĉefa montoĉeno komenciĝas la riveroj, kiu fluas ĉefe norden kaj alfluas la golfon Sivaŝo de la Azova maro. Ĉi tie estas 18 ĉefaj riveroj kun suma longeco 393,9 km. Nur la plej supra parto de tiuj riveroj havas montaran reliefon. La ĉefaj riveroj de tiu grupo:

  • Salgiro – la plej longa rivero de Krimeo (238 km).
  • Angaro
  • Kizilkobinko
  • Bijuk-Karaso
  • Indolo

La Granda kanjono de Krimeo[redakti | redakti fonton]

La natura vidindaĵo, konata kiel Granda kanjono de Krimeo troviĝas norde de la Aj-Petra altebenaĵo, je 5 km sud-oriente de la vilaĝo Sokolinoje. La profundeco de la intermontejo: 300-320 m., la minimuma larĝeco: 3-5 m. La Granda Kanjono estis detale priskribita en 1925 fare de profesoro I.I. Puzanov.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de la Krimea montaro estas modere malvarma kaj humida. La vintraj akvometeoj kutime superas la somerajn. La vintro kutime daŭras ekde mezo de oktobro ĝis fino de marto. En la supraj partoj de la montoj vintre formiĝas stabila neĝ-tavolo kun profundeco de pli ol 1 metro. Vintre la minimumaj temperaturoj estas ĉirkaŭ -20°С. Somero kutime estas varmega kaj seka. Dum tuta jaro oftas nebuloj.

Ĉiu deklivo de la montaro havas siajn proprajn klimatajn karakterizojn, ĉar diversaj deklivoj estas diverse efikataj de la sun-brilo kaj de dominantaj ventoj.

Flaŭro de la Krimea montaro[redakti | redakti fonton]

Danke al komplika reliefo kaj diversaj klimataj kondiĉoj, en la Krimea montaro estas prezentita granda diverseco de flaŭro sur relative malgranda areo. Rilate al flaŭro oni povas dividi la Krimean montaron je 3 partoj: flaŭro de sudaj deklivoj, flaŭro de altebenaĵoj kaj flaŭro de nordaj deklivoj.

Sur la sudaj deklivoj depende de alteco la flaŭro ege ŝanĝiĝas, formante la karakterizajn zonojn:

  1. Sud-borda flaŭro – kiu okupas la plej malsupran parton de la sudaj deklivoj. Ĉi tie dominas arbustoj. Multas sovaĝaj ĉiamverdaj plantoj: rusko, arbuto, hedero. Krom sovaĝaj multas ankaŭ kulturitaj ĉiamverdaj plantoj: cipresoj, laŭroj, oliv-arboj. Aldone, por tiu zono plej karakterizaj estas la jenaj plantoj:
    1. Arbustoj kaj duonarbustoj: junipero, eglanterio, rubuso.
    2. Herboj: kaporo, eŭforbio, ekbalio.
    3. Dekoraciaj specioj, kultivataj de homo: akacioj, magnolio, korkokverko, platano, ailanto, migdalarbo, kaŝtanarbo, granatujo, juglando ka.
  2. La sekva zono situas sur alteco de pli ol 200 m. Ĉi tie dominas arbeca kreskaĵaro, kiu formas miksitajn foli-arbarojn, en kiuj plej multnombras karpenoj kaj kverkoj; fojfoje aperas krimea pino.
  3. La tria zono konsistas el preskaŭ nur fagaj aŭ pinaj arbaroj.

Koncerne la nordajn deklivojn oni same parolas pri 3 zonoj:

  1. La malsupra zono, konsistanta el kverkoj, karpenoj, avelarboj, tremoloj, ramnoj ka.
  2. La zono de fagaj kaj karpenaj arbaroj. Inter ili troveblas ankaŭ aceroj, pinoj, kornusoj, sorbusoj ka.; tre maloftas betuloj.
  3. La supra zono de juniperaj arbaretoj. Krom junipero ĉi tie troveblas ankaŭ taksusoj.

La altebenaĵoj ĉefe ne havas arbarojn. Maloftaj arbaretoj estas plejparte pinaj. Krimeaj altebenaĵoj estas loko de granda diverseco de herboj (kelkaj centoj da specioj). Kvardek kvin specioj estas endemiuloj, troveblaj nur sur la altebenaĵoj.

Faŭno de la Krimea Montaro[redakti | redakti fonton]

Pro la fakto, ke la krimea stepo transiras al la montaro iom-post-iome, inter ili ne eblas fari striktan limon.

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

En Krimea (antaŭ)montaro vivas leporoj, hamstroj, zizeloj kaj dipodoj, erinacoj, neĝmusteloj, meloj, sciuroj, putoroj. Inter rabobestoj mencieblas lupoj (preskaŭ plene ekstermitaj) kaj vulpoj. La plej granda mamulo de Krimeo – montara cervo – same estas preskaŭ plene ekstermita; pli multnombras kapreoloj.

Birdoj[redakti | redakti fonton]

En antaŭmontaro vivas diversaj specioj de alaŭdoj, emberizoj, koracioj. Sur pli alta nivelo vivas lanioj, kaprimulgoj, sturnoj, kardeloj, najtingaloj. Sur la plej alta nivelo vivas paruoj, pegoj, fenikuroj, rubekoloj, filoskopoj kaj garoloj.

Sur la altebenaĵoj birdoj malmultas, pli oftaj estas rabobirdoj, ekz. vulturoj kaj neofronoj.

Sur la sudaj deklivoj vivas paruoj, regoloj, loksioj, montaraj emberizoj, certioj, kolomboj, apusoj.

Amfibioj kaj reptilioj[redakti | redakti fonton]

En montaro kaj antaŭmontaro multas lacertoj, ranoj, bufoj, tritoj, angvisoj, kolubroj.

Kavernoj[redakti | redakti fonton]

La Krimea Montaro ege riĉas je diversaj kavernoj; jen kelkaj la plej gravaj kaj famaj:

Listo de la rimarkindaj pintoj kaj partoj de la Krimea montaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]