Krimea naturrezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Krimea natura rezervejo


La plej altaj teritorioj de la rezervejo, vidataj de sur la monto Demirkapuo.
Bazaj informoj
Situo: Krimeo, Flag of Ukraine.svg Ukrainio
Plej proksima urbo: Aluŝto, Jalto
Geografia situo 44° 40′ 0″ N, 34° 21′ 0″ O44.66666666666734.35Koordinatoj: 44° 40′ 0″ N, 34° 21′ 0″ O
Situo de la Krimea natura rezervejo
Areo: 441,75 km²
Fondita: 1991
Estrado
Respondeca instanco: Ŝtata afer-administrejo de Ukrainio
Retejo: http://zapovednik.crimea.ua/
v  d  r
Information icon.svg

Krimea naturrezervejo (ruse Крымский природный заповедник, ukraine Кримський природний заповідник, krime-tatare Qırım tabiat qoruğı, Къырым табиат къоругъы) estas ŝtata natura rezervejo en Krimeo, Ukrainio. La areo de la rezervejo kovras 441,75 km², kio faras ĝin la plej granda rezervejo de Krimeo. La administracio de la rezervejo situas en Aluŝto (strato Partizanskaja 42).

La ĉefa teritorio de la rezervejo konsistas el kvin arbardistriktoj; krome al ĝi apartenas distance situanta ornitologia filio "Cignaj insuloj" (en Razdolna distrikto). Aldone la rezervejo administras ankaŭ la Karkinitan ornitologian rezervejon de akvo-marĉaj terenoj 24646 hektarojn grandan[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Krimea rezervejo estas unu el la plej malnovaj en Ukrainio. Kiel prakomencon oni konsideras la kreon de speciale gardataj teritorioj por la cara ĉasado en 1913. Sur la loko de tiuj teritorioj en 1923 estis kreita rezervejo kun la areo de 16 mil hektaroj, poste pligrandigita ĝis 23 mil hektaroj.

Dum la Dua mondmilito la rezervejo grave suferis pro incendioj kaj senkontrola ĉasado, sed jam en 1944 ĝi komencas renaskiĝi; ĝia teritorio estis pligrandigita ĝis 30,3 mil hektaroj.

En 1957 la rezervejo estis transformita en ĉasejon, kiun uzis altrangaj sovetiaj administrantoj (N. Ĥruŝĉov, L. Breĵnev kaj aliaj); ĉi tie gastis, ripozis kaj ĉasis ankaŭ la reprezentantoj de aliaj socialismaj landoj[2].

La statuson de rezervejo la teritorio rericevis en 1991 per la decido de Konsilio de ministroj de USSR. La filio "Cignaj insuloj" estis kreita en 1949.

Geografio de la rezervejo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo al la Ĉuĉela montpasejo de sur la monto Kemalegereko. Fore maldekstre videblas Ekliziburuno, pli proksime kaj iom pli dekstre troviĝas la monto Granda Ĉuĉelo, pli dekstre — Malgranda Ĉuĉelo, pli dekstre — la Ĉuĉela pasejo (super ĝi verŝiĝas nuboj). Plej dekstre videblas Babugana altebenaĵo.

La suma areo de la rezervejo egalas al 44175 hektaroj[1]; el ili 34564 hektaroj apartenas al la mont-arbara parto (la centra parto de la Krimea montaro), dum la restaj 9612 hektaroj konsistigas la filion "Cignaj insuloj" (ĝi troviĝas en la okcidenta parto de Krimeo kaj kovras parton de la Karkinita golfo de la Nigra maro).

La mont-arbara parto kovras la suprojn kaj la nordajn deklivojn de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro, la internan valon kaj la sudajn deklivojn de la interna montoĉeno. Ĉi tie troviĝas la plej altaj masivoj de Krimeo (Babugano, Gurzufa altebenaĵo) kun la pintoj Romankoŝo (1545 m.) kaj Demirkapuo (1540 m.). La pli multaj masivoj estas etenditaj de sudokcidento al nordoriento kaj havas kuestan strukturon. La centra parto de la rezervejo riĉas je fontoj; ĉi tie komenciĝas multaj riveroj (Almo, Kaĉo kaj aliaj).

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimataj kondiĉoj ege dependas de la alteco kaj direkto de la montokrestoj. De malsuproj al la suproj la averaĝaj temperaturoj malkreskas, dum la jara kvanto de precipitaĵoj, male, kreskas. La pli granda parto de precipitaĵoj falas dum malvarmaj sezonoj. La averaĝaj temperaturoj en la malsupraj partoj januare estas ĉ. +2°С, julie — +22°С. En la supraj partoj la minusa temperaturo povas esti observata eĉ 4 monatojn; ankaŭ somero ne estas tre varma. Sur la altebenaĵoj la jara kvanto de precipitaĵoj superas 1000 milimetrojn, dum en la malsupraj partoj ĝi estas malpli ol 470 mm.

La naturo de la rezervejo[redakti | redakti fonton]

La naturo de la rezervejo: nigra vulturo, cignoj, ruĝa cervo, Silene jailensis. Poŝtmarka folio, Ukrainio, 2008

En la rezervejo kreskas ĉirkaŭ 1180 specioj de plantoj, inter kiuj 26 specioj apartenas al la Eŭropa ruĝa listo, 9 specioj estas gardataj per la Berna konvencio, 78 specioj apartenas al la Ukrainia ruĝa libro; 90 specioj estas endemiuloj[1].

La distribuo de plantoj dependas de la altoj. Sur la teritorioj ĝis 450 metrojn altaj dominas foliaj (sur la nordaj deklivoj; kverkoj, karpenoj) kaj pinaj (sur la sudaj deklivoj) arbaroj. Pli alte sur la nordaj deklivoj troviĝas arbaroj, formitaj de petra kverko, eŭropa karpeno, fraksenoj, fagoj. Sur la sudaj deklivoj en la supraj partoj dominas miksitaj fag-pinaj arbaroj. Ofte troveblas ankaŭ aceroj, sorbusoj, evonimoj, kornusoj.

Ekde 1100-1200 metroj super la marnivelo la arbara flaŭro iom post iom malaperas kaj ĝin anstataŭas herbeja kaj stepa plantaro (krokusoj, adonidoj, iridoj, violoj, veronikoj, potentiloj, akileoj, hiperikoj, origanoj, pulsatiloj, festukoj, trifolioj, alkemiloj, stipoj, pooj, elitrigioj, daktilisoj kaj aliaj).

En la rezervejo loĝas pli ol 200 specioj de vertebruloj (ĉ. duono de ĉiuj, troveblaj en Krimeo). El ili pli multas birdoj (ĉ. 160 specioj; ankaŭ plej raraj nigra vulturo kaj ansergrifo nestas sur la teritorio de la rezervejo). Ilin postsekvas mamuloj (37 specioj; inter ili ruĝa cervo, kapreolo, apro, vulpo, muflono) kaj reptilioj (10 specioj). En riveroj kaj lagetoj loĝas 6 specioj de fiŝoj kaj 4 specioj de amfibioj.

30 specioj de animaloj loĝantaj en la rezervejo estas registritaj en la Eŭropa ruĝa listo, 11 specioj de mamuloj kaj 40 specioj de birdoj estas registritaj en la ruĝa libro de Ukrainio[1].

Scienca kaj eduka agado de la rezervejo[redakti | redakti fonton]

Krom la naturprotektan la rezervejo efektivigas ankaŭ sciencan laboron: oni esploras la naturan evoluon de arbaroj, observas rarajn speciojn de plantoj kaj bestoj, analizas la efikojn de homa agado al la naturo.

Krome la rezervejo okupiĝas ankaŭ pri la eduka agado. Apud la rezerveja administracio en Aluŝto estas aranĝita negranda arbozoo. Sur la teritorio de la rezervejo mem ekzistas tri ekoedukaj itineroj (la plej populara inter ili kondukas laŭ la Romanova ŝoseo el Aluŝto en Jalton). La vizitado de la rezervejo oficiale estas permesita nur en la ĉeesto de la rezerveja laboranto, tamen ĝiaj teritorioj (precipe Gurzufa kaj Babugana altebenaĵoj) estas populara objekto por neorganizita turismo.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Krimea natura rezervejo — ĝeneralaj informoj (ukraine). dus.gov.ua. Alirita 2013-09-13.
  2. I. Rusanov, K. Rusanov. Naturo kaj rezervejoj de Krimeo (ruse). "Tempas ripozi en Krimeo!". eld. "Biznes-Inform". Alirita 2013-09-08.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]