Krimea ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krimea ponto

La konstruado de la ponto (la 15-an de septembro 2016)

La konstruado de la ponto (la 15-an de septembro 2016)
vojponto • fervoja ponto • truss arch bridge • cross-sea bridge
Situo
Lando  Rusio
Loko inter Kerĉo (Krimeo) kaj Tamanja duoninsulo
Koordinatoj 45° 17′ 10″ N, 36° 33′ 17″ O (mapo)45.28636.5548Koordinatoj: 45° 17′ 10″ N, 36° 33′ 17″ O (mapo)
Transiras Kerĉa markolo
Ecoj
Longo 18 100 m
Alto 80 m
Materialo Ŝtalo kaj ferbetono
Konstruado
Datoj de konstruo 2015–2019
Inaŭguro 15-a de majo 2018 (aŭtovojo)
23-a de decembro 2019 (fervojo)
Mapo
Krimea ponto (Krimeo)
Krimea ponto (Krimeo)
DEC
Map
Krimea ponto
vdr

La Krimea ponto (ruse Крымский мост) estas ponto konstruita de la Rusa Federacio, por transiri la Kerĉan markolon inter la Kerĉa duoninsulo de Krimeo kaj la Tamana duoninsulo de la Krasnodara regiono. Ĝin inaŭguris Vladimir Putin, la 15an de majo 2018.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la malfermo de la ponto, la ligo estis per pramo inter la havenoj Kavkaz kaj Krim.

En januaro 2015 la kompanio de Arkadij Rotenberg SGM Grupo subskribis la kontrakton por la konstruo de la ponto. En majo 2015 la konstruado de la ponto komenciĝis; la malfermo estis planita je la 18-a de decembro 2018. Ĝi estis inaŭgurita de Vladimir Putin la 15-an de majo 2018.

La ponto estis malfermita por aŭtoj la 16-an de majo 2018. La 21-an de decembro 2019 la prezidanto de Rusio Vladimir Putin solene malfermis la fervojan parton de la ponto kaj veturis en la unua trajno lau ĝi[1].

La 8-an de oktobro 2022, je la 6:02 a.m. laŭ loka tempo, granda eksplodo okazis sur la vojo kondukanta de Rusio al Krimeo. Kiel rezulto, pluraj fervojaj cisternaj vagonoj transirantaj la ponton ekbrulis, dum unu spano de la vojponto estis tute distranĉita, kaj la transirejo fermiĝis. Enketado de rusiaj aŭtoritatoj montris ke bombkamiono estis uzita por difekti la ponton. Ili akuzis pri la atako ukrainajn sekurecservovjn, kiuj rifuzis doni oficialajn komentojn. Pereis almenaŭ 5 homoj — la ŝoforo de la kamiono kaj 4 homoj en aŭto kiu hazarde veturis apude (geedza paro de ĉiĉeronoj el Sankt-Peterburgo kaj iliaj akompanoj). Trafiko estis restarigita jam vespere, komenciĝis rekonstruado[2][3].

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Videoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]