Kriminala kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kriminala kodopunkodo estas kododokumento kiu kompilas ĉion, aŭ grandan parton, de la kriminala juro de partikulara jurisdikcio. Ĝenerale, kriminala kodo enhavas deliktojn rekonatajn en la jurisdikcio, la punojn atribueblajn pro la faro de tiuj deliktoj kaj kelkaj ĝeneralaj disponoj (kiel difinoj kaj malpermesoj de retroaktiva procesado).[1]

La kriminalaj kodoj estas relative komunaj en la jurisdikcioj de civila juro, kiuj tendencas konstrui jursistemojn ĉirkaŭ kodoj kaj principoj kiuj estas relative abstraktaj kaj aplikas ilin al kazo post kazo. Kontraste, ilie ne estas tiom komunaj en la jurisdikcioj de anglasaksa juro.

La kriminalaj kodoj ĝenerale estas apogata per sia enkonduko de kohero en la jursistemoj kaj por fari, ke la kriminala juro estu pli alirebla por normaluloj.[2]​ Kodo povas helpi eviti efekton paralizigan kiam la leĝaro kaj la jurisprudenco ŝajnas nealireblaj aŭ nekompreneblaj por tiuj kiuj ne estas profesiuloj de la jursistemo. Alternative, la kritikistoj argumentis, ke la kodoj estas tro rigidaj kaj ne havigas sufiĉan flekseblon por ke la leĝo estu efektiva.

Listo de deliktoj kaj krimoj troveblaj en kriminalaj kodoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «French Penal Code (ToC)». LegiFrance (en angla traduko). Arkivita el originalo la 4an de Julio 2011.
  2. «Law Commission». Arkivita el la originalo la 24an de Julio 2007.