Kriogenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:19, 10 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Kriogenio estas la 9-a epoko de la Proterozoiko kaj la 2-a epoko de la Neoproterozoiko. Ĝi komencis antaŭ 850 kaj finis antaŭ 630 milionoj da jaroj. Ĝi sekvis al la Tonio kaj estis antaŭ la Ediakario. En tiu epoko okazis la Sturta Glaciepoko, kiam la terglobo estis sub glacio ĝis la ekvatoro; oni parolas pri la "neĝbulo tero".