Kriptorĥideco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kriptorĥideco estas la halto de unu testiko, dum ĝia migrado inter la ventra regiono, kie ĝi formigas, kaj ĝia natura loko en la skroto. Foje tiu anomalio koncernas ambaŭ testikojn. Ĝi povas esti parto de la simptomaro de testika disgenezo.

Ne konfuzu ku la testika mispozicio (au testika ektopio), en kiu la testiko lokaloĝas en malbonan lokon.

Ĝi trafas kaj homojn kaj virbestojn (hundon, katon, ĉevalon...).

Incidenco[redakti | redakti fonton]

Ĉe la homo, la incidenco de tiu anomalio kreskas pro nekonata kialo. Ĝi trafas nun preskaŭ 5% el la naskintoj en Europo; sed ĉirkaŭ duono el la kazoj resaniĝas spontanee. Je la aĝo de 1 jaro ĝi trafas 1% el la knaboj.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La kriptorĥideco kuntrenas malkreskon de la spermatoformiĝo (formiĝo de spermatozooj) kaj malbonan fekundecon, eĉ nefekundecon, ĉar la spermatoformiĝo estas malhelpata en la korpa temperaturo (la temperaturo en la skroto estas 4 °C pli malalta ol la korpa temperaturo. Ĝi ankaŭ kuntrenas pli granda danĝero de testika kancero.

En kazo de simptomaro de testika disgenezo, la nefekundeco povas esti kaŭzata de perturbo de la produkto de testosterono antaŭ la nasko.

Kuraco[redakti | redakti fonton]

Ĉe la paciento aĝa de malpli ol unu jaro, oni povas uzi hormonoterapion per la gonadotropina koriona hormono. En kazo de malsukceso, oni faras testikofiksado: kirurgia operacio kies celo estas almeti la testikon en la skroton kaj tie fiksi ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]