Kriptosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kriptosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Bernieredoj Bernieriidae
Genro: Cryptosylvicola
Specio: 'C. randrianasoloi'
Cryptosylvicola randrianasoloi
(Goodman, Langrand kaj Whitney, 1996)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kriptosilvio (Cryptosylvicola randrianasoloi) estas afrotropisa specio de la grupo de Bernieredoj kiu estis iam lokata en la familio de Silviedoj. Ĝi troviĝas nur kiel endemio en Madagaskaro.

Temas pri specio kun supraj grizbrunaj partoj kaj blankecaj subaj partoj, pli blankaj ĉe gorĝo.

Tiu specio ŝajne preferas ĉiamverdajn, humidajn pluvarbarojn inter 900-2,100 m, sed ĝi troviĝas en unuarangaj arbaroj, montararbaroj, ĉe arbarbordoj, bambuejoj kaj en tuŝitaj habitatoj inklude degraditaj arbaroj, ekzotaj plantejoj ĉe indiĝenaj arbaroj kaj arbarfragmentoj (Goodman et al. 1996, Morris kaj Hawkins 1998). Ili loĝas en kanopeo kaj subkanopeo de arboj kaj arbustoj je 2-25 m sed ĝi troviĝas plej ofte inter 3-15 m, kaptante insektojn el foliaro kaj branĉaro (Goodman et al. 1996). Ilu aliĝas al miksitaj kunmaĝantarojn (Goodman et al. 1996). Ili reproduktiĝas el oktobro al decembro; la ino demetas 3 ovojn. Ili akceptas homan ĝenadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]