Kristalakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hidratigita kupra sulfato estas blua.
Senakva kupra sulfato estas blanka.

En kristalografio, kristalakvoakvo de kristaliĝoakvo de hidratigo estas akvo, kiu troviĝas ene de kristaloj.

Akvo ofte estas necesa por la formado de kristaloj. Substancoj kiuj enhavas kristalakvon estas nomataj hidratoj.

Akvo de kristaliĝo povas ĝenerale esti forigata varmigante la substancon, sed tiam la kristalaj trajtoj ofte perdiĝas. Ekzemple kiam oni forigas la kristalakvon el kupra sulfato ĝia blua koloro iĝas blanka kaj povas okazi, ke parto de la salo solviĝas en la forigita kristalakvo.