Kristana Asocio de Junaj Viroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristana Asocio de Junaj Viroj (KAJV), aŭ Kristana Asocio de Junaj Homoj (KAJH), estas ekumena junulara movado kun 122 landaj ligoj kaj 45 milionoj da membroj en la tuta mondo. La movado nomiĝas en angla lingvo Young Men's Christian Association (YMCA), dum en Esperanto estas uzataj ankaŭ la nomoj "Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj" aŭ "Kristana Unuiĝo de Junaj Viroj".

La unua asocio de KAJV fondiĝis de britaj protestantoj la 6-an de junio 1844 en Londono laŭ iniciativo de George Williams. Ĝi celis doni al junaj viroj en la grandurbo orientiĝon en la kredo kaj vivo. Ene de malmultaj jaroj estiĝis tutmonda movado; la diversaj landaj ligoj fondis mondan aliancon en 1855 en Parizo.

Laŭ la sama modelo fondiĝis en kelkaj landoj ankaŭ "Kristanaj Asocioj de Junaj Virinoj", dum en aliaj landoj (ekz. Germanio) la asocio simple komencis akcepti ankaŭ virinojn kaj ekuzis la nomon "Kristana Asocio de Junaj Homoj". Malgraŭ ĝia origino el protestantismo, nuntempe kristanoj de ĉiuj konfesioj - kaj eĉ nekristanoj - estas bonvenaj en la asocio.

La devizo de la Monda Alianco de KAJV estas "por ke ĉiuj estu unu" laŭ la Biblio (Joh 17, 21).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

grekeMonda Alianco de KAJV