Saltu al enhavo

Kristana Cionismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristana cionismo estas la kredo de iuj kristanoj, precipe disvastigitan en evangelia kristanismo, ke kristanoj devas subteni la Ŝtaton Israelo pro teologiaj kialoj, kaj ke la reveno de la juda popolo al la Sankta Lando kaj la reviviĝo de la juda ŝtato estas plenumiĝo de bibliaj profetaĵoj.

Kristanaj cionistoj kredas, ke Dio promesis al Abraham, ke Li benos tiujn, kiuj benas la Judojn, kaj malbenos tiujn, kiuj malbenas ilin (Gen. 12:3, Gen. 27:29, Nomb. 24:9). Tiel, la amo de Dio por iu ajn venas per Lia amo por la Judoj.

La teologio de kristana cionismo baziĝas sur la libroj de Danielo kaj Ezekielo, same kiel sur la aranĝisma interpreto de la Apokalipso. Ĝiaj fundamentoj estis formulitaj en la 19-a jarcento fare de pastro Cyrus Scofield (1843–1921). Kristana cionismo originis en Britio meze de la 19-a jarcento, kaj fariĝis signifa movado en Usono fine de la 20-a jarcento.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]