Kristana Scienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristana Scienco estas kristana movado kaj sistemo de spirita sanigado. Ĝin fondis Mary Baker EDDY (1821-1910), kiu fondis ankaŭ la eklezion Eklezio de Kristo, Sciencisto (Church of Christ, Scientist).

La origina kaj ĉefa de Kristana Scienco kaj la "Eklezio de Kristo, Sciencisto" estas en Bostono, sed estas multaj preĝejoj en la tuta mondo.

Eddy verkis la libron "Scienco kaj Sano, kun Ŝlosilo a la Skriboj" (Science and Health with Key to the Scriptures) (1875), en kiu ŝi unue klarigis la principojn de Kristana Scienco. Vendiĝis pli ol naŭ milionoj da ekzempleroj en 16 diversaj lingvoj. Ŝi ankaŭ fondis la mondfaman gazeton The Christian Science Monitor (La Kristan-Scienca Monitoro).

Kristanaj Sciencistoj kredas, ke Dio estas bona, kaj ke la homo, kreita en la bildo kaj figuro de Dio, ankaŭ estas esence bona. Pro tio, Dio, kiu estas amo, vero, kaj lumo, ne kreis malsanon kaj malbonon, nek iluzion. Persono, kiu scias, ke la malsano kaj la malbono apartenas al la nereala universo de la materio, kaj ne al la scienca universo perfekta, eterna kaj reala de la spirito, povas esti sanigita. Tiel Kristo, per la povo de Dio, resanigis la malsanulojn dum sia tera vivo.


Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ