Kristana demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kristana demokratio estas politika termino, kiu havas diversajn enhavajn nuancojn. En malvasta senco la vorto nuntempe priskribas politikan filozofion, kiuj havas siajn radikojn en la katolika kaj protestanta socia etiko. Bazo estas koncepto, kiu atribuas al la homo (kiel dia kreaĵo) dignon, diversecon, samvalorecon kaj la rajton je neperfekteco kaj deduktas el tiio valorojn kiel libero, solidaro kaj justo.

Apartan signifon la kristana demokratio post la Dua Mondmilito atingis tra politikaj partioj, kiuj fondiĝis precipe en Eŭropo kaj Latinameriko kaj en pluraj ŝtatoj almenaŭ dum iom da jaroj regis la politikon. Internacie la kristandemokratiaj partioj kunligiĝis en la Centrodemokratia Internacio, en la Eŭropa Unio en la Eŭropa Popola Partio (EPP).

Origina signifo[redakti | redakti fonton]

Origine la vorto "kristana demokratio" ekestis en Francio (france démocratie chrétienne). Komence sole temis pri eklezia reformprogramo. La movado por kristana demokratio alstrebis internan novigon de la romie katolika eklezio kaj inter alie tre pledis por demokratiigo de la organizaj strukturoj.

Tiun variaĵon de la kristana demokratio la papo Leono la 13-a en la verko Graves de communi re (de gravaj komunaj aferoj) de la jaro 1901 eksplicite reduktis al socia zorgo pri socie malavantaĝitoj (malriĉuloj, malsanuloj, handikapitoj...), klare por malpliigi la "danĝeron" je pridemando de la ekleziaj organizaj strukturoj.

Politika filozofio[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento la baza koncepto transformiĝis ĝis politika filozofio. Kadre de la burĝa revolucio kaj la sociaj ŝanĝiĝoj dum la industriigo de Eŭropo ekestis socia kontraŭmodelo de politika katolikisto kaj protestantistmo kontraŭ naciismo, liberalismo kaj socialismo.

La fonda dokumento de la politika kristana demokratio ĝererale konsideriĝas la verko Rerum novarum (De novaj aferoj) de la sama papo Leono la 13-a el la jaro 1891, en kiu la Vatikano, reage al la industriigo, unuafoje temigas la situacion de la nova socia tavolo de laboristoj. La ideoj tie esprimitaj tamen ne estis novaj, ĉar la papo forte orientiĝis laŭ la verkoj de Wilhelm Emmanuel von Ketteler, germana episkopo kaj filozofo, kaj laŭ ties dum la jaro 1864 publikigita libro "La laborista demando kaj la kristanismo" (germane „Die Arbeiterfrage und das Christentum“), kies enhava simileco al la papa verko Rerum Novarum ankoraŭ nuntempe okulfrapas.

Kun la verko Quadragesimo anno (Dum la kvardeka jaro) el la jaro 1931, publikigita de papo Pio la 11-a la romie katolika eklezio konkretigis sian pozicion de la libero de la individuo, vidalvide de la minaco de totalismaj ideologioj. Tiu verko subskrekas la principon "privateco antaŭ ŝtateco", do la pligraveco de la rajtoj, sed ankaŭ respondecoj, de la individuo kompare al ŝtate direktita interveno, kaj la principo "malgrando antaŭ grando" ("malfortuloj antaŭ fortuloj") kaze de ŝtataj intervenoj. Laŭ tio dedukteblas, ke la ŝtato estu laŭeble malcentre organizita. Tamen la pli granda unuo, la ŝtato aŭ tuta socio, tutklare havas devon je helpo teni justecon kaj socie helpi, se la pli eta socia subunio ne kapablas plenumi sian taskon.

En Germanio pri tiu politika koncepto de kristana demokratio gvide luktis kaj verkis la jezuita monaĥo Oswald von Nell-Breuning, kaj simile influaj en tiu epoko estis la verkoj de la filozofo Jacques Maritain.

Ankaŭ la principo de solidaro substrekiĝis. La ekonomio servu al la individuaj homoj - do necestas bridi la kapitalismon per la konceptaro de "socia merkata ekonomio".

La politika kristana demokratio fine de la 19-a kaj dum la 20-a jarcento manifestiĝis en diversaj organizaĵoj. Post la ekesto de kristane demokratiaj politikaj partioj la movado ankaŭ naskis sindikatojn, socie helpajn asociojn kaj aliajn organizaĵojn.

Kristandemokratiaj partioj[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 20-a jarcento la termino "kristana demokratio" ofte uziĝis sinonime al ĝia plej socie videbla formo, la politikaj partioj. La unuaj partioj, kiuj nomis sin kristane demokratiaj (aŭ unuvorte kristandemokratiaj), ĉirkaŭ la jaro 1830 ekestis en Belgio, Irlando kaj Francio. Ili havis liberalisman kaj demokratian direktiĝon. Post la Unua Mondmilito en Italio ekestis la unuaj kristandemokratiaj partioj laŭ hodiaŭa kompreno. La ĝisnun kulmina epoko de kristandemokratiaj partioj estis la unuaj jardekoj post la Dua Mondmilito en la kerna zono de la Eŭropa Komunumo, do en Belgio, Francio, okcidenta Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando. Post kiam la unuaj kristandemokratiaj partioj baze konsistis el kritikaj anoj de la romie katolika eklezio, unue en okcidenta Germanio kaj Nederlando politike sampartie ekkunlaboris katolikoj kaj protestantoj (luteranoj).

En iuj landoj de Eŭropo la kristandemokratiaj partioj tamen fine de la 20-a jarcento tre perdis je signifo. Ekzemple la antaŭe tre fortaj partioj Mouvement Républicain Populaire de Francio kaj Democrazia Cristiana de Italio intertempe malfondiĝis. En Skandinavio kristandemokratiaj partioj neniam atingis similan fortecon kiom en la supre menciitaj ŝtatoj de okcidenta centra Eŭropo. Tamen la ekzisto de tiaj partioj ankaŭ en la preskaŭ pure protestantaj ŝtatoj de norda Eŭropo montras, ke la kristane demokratia politiko internacie ne plu estas kritika branco de la katolikismo kaj ankaŭ entuziasmigas civitanojn de aliaj religiaj kredoj.

Multe pli gravaj ol la nordeŭropaj partioj tamen estas la kristandemokratiaj partioj, kiuj ekde la mezo de la 20-a jarcento ekestis en Latinameriko. Aparte la partioj Partido Demócrata Cristiano en Ĉilio kaj Comité de Organización Política Electoral Independiente en Venezuelo iĝis fortaj politikaj movadoj en siaj landoj. Simile estas en la landoj de Centra Ameriko, ekzemple Kosta-Riko, Nikaragvo kaj Salvadoro. Post kiam dum 1989 en la orienta duono de Eŭropo fiaskis la komunismaj ŝtataj sistemoj, ankaŭ tie ekestis kristandemokratiaj partioj. Ilia influo estas tre malkompareble fortaj. En la landoj de la eksa Sovetunio krom en la tri ŝtatoj de Baltio la plurjardekaj tradicioj de ateismo por tiuj partioj havas negativan rolon. Tre forta la politike kristandemokratia movado kontraŭe estas en la tradicie forte katolika Pollando.