Kristana ekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristana ekologio kutime estas, laŭ intelektula kristanaro, forte subtenata en la fontoj de la kristana kulturo, sed foje ignorita aŭ opiniata senfundamentata. Eĉ okazas ke oni akuzas la judan-kristanan tradicion radiko de la ekologia masakro- La revuo The Economist, ekzemple, en aparta aldonaĵo de la septembro de 2013, dediĉita al la biodiverseco, reasertis siamaniere la akuzon: “La Biblio garantiis al la homo la “” superregadon…. sur ĉiu kreaĵo kiu rampas sur la tero””. Se la homo tretas unu, tiel estu” (= Amen).

Kiuj estas la akuzoj kiuj pezas sur la tradicio juda kristana? Antaŭ ĉio la:

  • antropocentrismo, deduktita el la fama frazo: “Estu fekundaj kaj multiĝu, plenplenigu la teron kaj ĝin subjugigu, regu sur la fiŝoj de la maro kaj sur la birdoj de la ĉilo kaj sur ĉiu vivanta estaĵo kiu rampas sur la tero” (Gen 1, 28). Tiel Lymm White Jr. konstruas sian akuzon al kristanismo en artikolo publikigita en 1967 sur la revuo Science. Laŭ Lynn White, “laŭ la kristanaro (…) estas nenio kio estis kreita por ne servi la homajn celojn”, do “ni daŭrigos konstati malboniĝon de la ekologia krizo ĝis kiam oni ne rifuzos la kristanan aksiomon laŭ kiu la naturo havas neniun motivon ekzisti se ne tiu utili al la homo”. Kaj sekvas la pli radikala akuzo:
  • Monoteismo. La ekspluatanta uzo de la naturo devenus el la forlaso de la panteismaj tradiciaj religioj, kiuj, vidante la “sanktecon” ĉie, havus naturan respekton por ĉiu realo materia, por adheri al kredo je Dio unika kaj transcenda. “La monoteismaj religioj forprenis ĉiun bremson al la homa avideco kaj renversis la tradician ekvilibron inter homo kaj naturo. La hodiaŭa ekologia krizo estas ŝuldebla al la ascendo de monotei-smo. La rimedo konsistas en la reveno al panteismo kaj al la orientaj religioj”. (Alfred J. Toynbee en “International Journal of Environmental Studues, 1972).

Ĉi-rilate utilas indiki artikolon, publikigitan sur Fauna and Flora International en decembro 2013, verkita kune de G. Mikusinski kaj M. Blicharska (de la universitato de Grimso, en (Svedio) kaj de H. P. Possingham (de la universitato de Kueensland, Aŭstralio) kiu studas la geografian surmeton inter superregaj religiaj tradicioj kaj areoj de alstara tprotekto de la biodiverseco. La studo koncernas la precipajn religiojn kaj la precipajn tipojn de protektaj areoj, identigitaj de la internaciaj organizoj, publikaj kaj neregistaraj. Iuj areoj inkluzivas la grandajn ekosistemojn forstajn (Fao-Convention on Biological Diversity); la gravajn birdajn areojn (Birdlife International); la varmajn punktojn de la biodiverseco (Myers kaj Nacional Geographic Society); la landojn kun media granda diverseco; la sovaĝajn areojn de elstara biodiverseco (Conservation International); la tieldiritajn “kritikaj ekoregionoj” (klasifikitaj de United Nations University); la 200 globajn ekoregionojn (Wwf).

La rezulto de la esploro estas tre klara: la ekologiaj protektaj areoj kaj la areoj karak-terizataj de forta ĉeesto de kristanoj signife sin surmetiĝas. Aparte la indikatoro elektita en tiu analizo – kaj nome la ekspansio, mezurita perhektare, de la protektaj areoj dividitaj per la nombro de personoj apartenantaj al unu specifa religia konfesio (alivorte, la nombro de hektaroj de protekta porkapa areo) – montras fortan ekologian senteblon de la kristanoj, kiuj prezentas porkapan hektaran nombron superan al tiu de aliaj religioj. (Avvenire de 30 januaro 2014, p. 3).

Fontoj de la Kristana ekologio[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiuj kristanoj konfesas, sendepende de la maniero laŭ kiu Li kreis, ke Dio kreis la mondon. La Apostola Kredo, unu el la plej antikvaj kristanaj kredkonfesioj, komenciĝas per tiuj vortoj: “Mi kredas je Dio, kreinto de la ĉie-lokaj de la tero”, kaj tio estas ripetata en la Nicea-Konstantinopola kredo kun la aldono “(Kreinto) de ĉiuj aĵoj videblaj kaj ne-videblaj”. Se Dio kreis la mondon, la mondo ne povas ne esti bela kaj aminda kaj protektinda!
  • La kreita mondo, loĝata de la pekema homaro, estas konstante loĝata de la enkarniĝinta Difilo kiu daŭrigas ĉeesti en la Eŭkaristio. Se tia estas la mondo, ĉio kio faras la mondon akiras sencon kaj rivelas dignecon kiu ne povas ne influi sur la kristanaj kredantoj.
  • La libro Genezo uzas verbo-parojn por difini la mandaton konfiditan de Dio al la viro kaj vi-rino: “fruktu kaj multiĝu”, “plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj en la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero (1, 26-31)”, kaj fine “Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. ” (Gen 2,15). Tiu mandato validas ankaŭ dum nia peka stato: nur pli malfacilas ĝin praktiki.

Kreskas la ekologia konscio en la historiaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La historia eklezioj direktiĝis al la vojo de la internaciaj konferencoj en 1983, en Vankuvero, okaze de la asembleo de la Monda Konsilio de Eklezioj, kiu de-diĉis siajn laborojn al la temoj de la “Justeco, Paco kaj Gardo de la Kreitaro”. En 1989 okaze de la Konferenco de la eŭropaj eklezioj, pri la sama temo, kuniĝis pli ol 650 katolikaj, ortodoksaj kaj protestantaj delegitoj. Ok jarojn pli malflue, en Graz, disvolviĝis dua eŭropa de asembleo de “Justeco, Paco kaj Gardo de la Krei-taro”. En 1998 konstituiĝis eŭropa kristana ekologia reto (EKER).

Ekde la 1980-aj jaroj ankaŭ la evangelianaj liberaj eklezioj ekinteresiĝis pri la problemoj de la protekto de la medio.

Inter kristanoj ĉiam pli elstaras la konscio pri la ekologiaj problemoj kaj en iuj kazoj tiu konscio estis akompanata de pardonpeto pro la eraroj, negletaĵoj de la pasin-to… La eklezioj lanĉis invitojn al la konvertiĝo kaj adopto de vivstiloj respektantaj la medion. La teologia esploro pliriĉiĝis per diversaj substrekado kaj interesigo de unu eklezio al la alia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]