Kristian Welhaven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kristian WELHAVEN (n. la 11-an de oktobro 1883 - m. la 27-an de julio 1975) estis norvega policoficiro. Li estis la policestro de Oslo dum 27 jaroj, de 1927 ĝis 1954.

Li precipe aktive kunlaboris al la kreado de bone organizita norvega sekreta servo antaŭ la Dua Mondmilito. Dum la milito, li estis arestita de la Germanoj kaj enkarcerigita en Norvegio, sekve en Germanio.