Kristian Zahrtmann
Kristian Zahrtmann | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de marto 1843 en Rønne, Bornholm regional municipality | |
Morto | 22-an de junio 1917 (74-jaraĝa) en Frederiksberg | |
Mortis per | Apendicito vd | |
Tombo | Vestre Cemetery (en) vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | |
Alma mater | Reĝa Dana Akademio de Arto vd | |
Familio | ||
Patro | Carl Vilhelm Zahrtmann (en) vd | |
Gefratoj | Hans Zahrtmann (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo history painter (en) genre painter (en) vd | |
Aktiva en | Kopenhago vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Leonora Christina in Prison ❦ The Death of Queen Sophie Amalie ❦ Students leave to defend Copenhagen in 1658 ❦ Job and His Friends ❦ Portrait of Vilhemine Erichsen ❦ The Mystical Wedding between the Bishop and the Abbess of Pistoia vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Peder Henrik Kristian ZAHRTMANN (naskiĝinta la 31-an de marto 1843 en Rønne, mortinta la en Frederiksberg) estis dana pentristo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de kuracisto li lernantis ĝis 1862 ĉe Sorø-Akademio (Sjælland). Poste li studentis ĉe la Kopenhaga artoakdemio (1864-1868), kie influis lin Vilhelm Marstrand, Jørgen Roed, Niels Simonsen kaj Frederik Vermehren. Post tio li tuj havis propran atelieron. Stipendio ebligis al li restadon dum pluraj jaroj en Italujo (1876-1878), i.a. en Romo, Sieno, Amalfi kaj Saracinesco[1] Inter 1883 kaj 1911 li pasigis 17 somerojn en Civita d'Antino, ofte kun disĉiploj kaj amikoj, ekz. kun Johannes Wilhjelm. Lia pasio por la sudo videblas sur multaj liaj verkoj (pejzaĝoj, ĝenropentraĵoj). En 1869 publikigita membiografio de Leonora Christina Ulfeldt, dum 22 jaroj malliberigita reĝa filino, interesis Zahrtmann tiel li kreis 18 bildojn kun scenoj el ŝia vivo.[2]
Inter 1885 kaj 1908 Zahrtmann gvidis la preparklasojn ĉe Kunstnernes Frie Studieskoler en Kopenhago, kiun fondis en 1882 Laurits Tuxen kaj P.S. Krøyer kaj pli malfrue nomiĝis por Zahrtmann. Tie junaj talentitoj ĝuis alternativan tejniĝon.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Zahrtmann venkis la tradiciojn de akademia pentrado kaj de la Ora epoko favorante naturalismon kaj realismon. Kreskanta koloruzo antaŭantoncis ekspresionismon. Tamen li neniam malŝatis la tiutempe jam eksmodan historian pentrarton. Multaj liaj verkoj estas en privata posedo, ankaŭ kelkaj pri helenaj mitologiaj figuroj kun gejerotika tendenco.[3]
Zahrtmann estis ankaŭ talenta verkisto, kio senteblis en liaj rememoroj kaj leterinterŝanĝoj kun la amiko F. Hendriksen (En Mindebog, 1919).[4]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Scene fra Christian VII’s Hof (1873); Den Hirschsprungske Samling, Kopenhagen
- Leonora Christina i Fængselet (1875); Den Hirschsprungske Samling, Kopenhagen
- Dronning Sofie Amalies død (1882); du versioj: Statens Museum for Kunst / Den Hirschsprungske Samling, Kopenhago
- Studenter drager ud til Københavns forsvar 1658(1888); Den Hirschsprungske Samling, Kopenhagen
- Det mystiske bryllup mellem biskoppen og abbedissen af Pistoja fejres uden for S. Pietro år 1500 (1894); Bornholms Kunstmuseum, Gudhjem
- Havnen ved Portofino (1900); Fyns Kunstmuseum, Odense
- Dronning Christina i Palazzo Corsini (1908); Statens Museum for Kunst, Kopenhagen
- Adam i Paradis (1914); privata posedanto
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sophus Danneskjold-Samsoe: Kristian Zahrtmann. Naver, Kopenhagen 1942
- Sebastian Galyga: "Von den schwulen Farben Kristian Zahrtmanns" - ĉe: Queer.de, 2.11.2022
- Rakel Haslund-Gjerrild: Adam i paradis, 2021 [5]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jørnæs, Bjarne: "Kristian Zahrtmann" - ĉe: Dansk Biografisk Leksikon
- ↑ Hanne Honnens de Lichtenberg: Kristian Zahrtmann" - ĉe: Den Store Danske Encyklopædi
- ↑ Wilhelm von Rosen: "Zahrtmann, (Peder Henrik) Kristian." Ĉe: Robert Aldrich, Garry Wotherspoon (eld.): Who's Who in Gay and Lesbian History. Routledge, London 2001, p. 501-502
- ↑ Frederik Hendriksen: Kristian Zahrtmann: 1843 31. Marts - 22. Juni 1917: en Mindebog bygget over hans egne Optegnelser og Breve fra og til ham. Kopenhago 1919. - Aliaj leteroj estis publikigitaj ĉe "Tilskueren" 40 (1923/I) p. 216–235
- ↑ "Før syndefaldet" - ĉe: Weekendavisen; aljuĝo de taggazeta literaturpremio por ĉi romano