Kristiano (Saksio-Eisenberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristiano
Persona informo
Christian von Sachsen-Eisenberg
Naskiĝo 6-an de januaro 1653 (1653-01-06)
en Gotha
Morto 28-an de aprilo 1707 (1707-04-28) (54-jaraĝa)
en Eisenberg
Tombo Eisenberg vd
Lingvoj germanalatina vd
Alma mater Universitato de Strasburgo vd
Familio
Dinastio Ernestidoj vd
Patro Ernesto la 1-a de Saksio-Gotao-Altenburgo vd
Patrino Princess Elisabeth Sophie of Saxe-Altenburg vd
Gefratoj Elisabeth Dorothea of Saxe-Gotha-Altenburg • Dorothea Maria of Saxe-Gotha-Altenburg • Bernardo la 1-a de Saksio-Meiningen • Johano Ernesto la 4-a de Saksio-Koburgo-Saalfeld • Frederiko la 1-a de Saksio-Gotao-Altenburgo • Ernest, Duke of Saxe-Hildburghausen • Henriko de Saksio-Römhild • Albert V, Duke of Saxe-Coburg vd
Edz(in)o Christiane of Saxe-Merseburg • Sophie Marie of Hesse-Darmstadt vd
Infanoj Cristiana of Saxe-Eisenberg vd
Profesio
Okupo aristokrato • politikisto vd
Laborkampo politiko • governance • nobelaro vd
Aktiva en Eisenberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monumento en la kastela parko en Eisenberg

Christian de Saksio-Eisenberg (naskiĝas la 6-an de januaro 1653 en Gotao, mortinta la 28-an de aprilo 1707 en Eisenberg) estis la ununura duko de Saksio-Eisenberg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Christian estis la kvina filo de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) el ties geedzeco kun Elisabeth Sophia, filino de duko Johann Philipp (Saksio-Altenburg). Christian interesiĝis jam frue pri historio kaj arto. Li trejnitis ĉe la Universitato de Strasburgo ironte kune kun la fratoj Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen) kaj Henriko (Saksio-Römhild) je Grand Tour en Nederlandon, Svislandon, Savojon, Franclandon kaj Italujon.

Post la morto patra li regis ekde 1675 kune kun la fratoj la landon Saksio-Gotha-Altenburg. Li rezidejigis Eisenberg kaj ekloĝis tie en 1677 en la pligrandigita kaj laŭ li nomita Kastelo Christiansburg. Pro la frua morto de la unua edzino Christiane (Saksio-Merseburg) konstruitis la belega baroka Kastela kirko. Post la divido landa inter la frataro Christian ricevis krom la urbon kaj la distrikton Esenberg ankaŭ la distrikton Ronneburg, Roda kaj Camburg. Li aranĝigis ĝardenon ĉirkaŭkastelan kaj en 1683 ankaŭ teatron malgrandan. Pro tro pompa kortegumado la financa situacio baldaŭ ekproblemis. En la postaj jaroj li interesiĝis pli kaj pli pri alkemio kaj pensis havi kontaktojn kun fantomoj. Kun multaj spertuloj siatempaj li havis bonan rilaton kaj leteran interŝanĝadon. Pro tio li venigis poŝtoficejon al Eisenberg. Krome li subtenis la lernejojn (tiam estiĝis la posta Christian-gimnazio) kaj malfermis monejon. La urbon je propraj kostoj li provizis per freŝa akvo venanta per plumbaj tuboj kiujn li mem estis fariginta en laborejo sia.

Li mortis havante multajn ŝuldojn; same kiel la fratoj Albrecht (Saksio-Coburg) kaj Henriko (Saksio-Römhild) sen heredantoj. Mallonge antaŭmorte li al ĉiuj subuloj nuligis la impostopag-taskon por la daŭro de tri jaroj. Inter la restintaj fratoj kaj ties herendantoj ekestis kverelo (Coburg-Eisenberg-Römhilder Erbstreit) kiu haltis nur en 1735. La plejmulto de la teritorio venis en la manojn de la dukoj de Saksio-Gotha-Altenburg.

Geedzeco kaj idaro[redakti | redakti fonton]

La unua edzino estis ekde 1677 Christiane (Saksio-Merseburg), filino de duko Christian la 1-a. Ili havis unu filinon, Christine kiu nuptis en 1699 la dukon Philipp Ernst (Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg). En 1681 li edzinigis princinon Sophie Marie (Hesio-Darmstadt), filinon de landgrafo Ludwig la 4-a. Ili restis seninfanaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. "Numismatische Fachbücher"