Kristiano la 9-a (Danio)
Kristiano la 9-a, dane Christian 9., (8-a de aprilo 1818 – 29-a de januaro 1906), reĝo de Danio. Prapatro de la linio Holstein-Sonderburg-Glücksburg de la dinastio Oldenburg, kiu ĝis nun havas la danan tronon.
En 1842 li edziĝis kun sia kuzino princino Louise von Hessen-Kassel (1817–1898). Pluraj el iliaj gefiloj geedziĝis kun anoj de aliaj regantaj eŭropaj dinastioj kaj fariĝis reĝoj aŭ reĝinoj en diversaj eŭropaj landoj, kio donis al Kristiano la kromnomon "bopatro de Eŭropo".
Antaŭe: | Reĝo de Danio | Poste: | |
---|---|---|---|
Frederiko la 7-a | 1863–1906 | Frederiko la 8-a |