Kristien Hemmerechts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristien Hemmerechts
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1955 (1955-08-27) (68-jaraĝa)
en Bruselo
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Internacia Verkada Programo vd
Familio
Edz(in)o Herman de Coninck vd
Profesio
Okupo aŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kristien HEMMERECHTS (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1955 en Bruselo) estas flandra verkistino. Ŝi ankaŭ estas la ĉefa docento de angla literaturo ĉe la Katolika Universitato de Loveno.

Hemmerechts studis ĝermanan filologion ĉe la universitatoj de Bruselo kaj Loveno. En 1986 ŝi promociis kun ŝia tezo A Plausible Story and a Plausible Way of Telling It: A structuralist analysis of Jean Rhys's novels.

Ŝi debutis en 1986 kiel verkistino de fikcio, kun tri anglalingvaj rakontoj en la fasko First fictions, Introduction 9. Ŝia unua novelo estis Een zuil van zout el 1987. En 1998 aperis Taal zonder mij, aŭtobiografia eseo pri la mortinta edzo de Hemmerechts, la konata poeto Herman de Coninck.

Hemmerechts verkas romanojn, rakontojn, vojaĝajn rakontojn kaj eseojn. Ŝi ankaŭ verkis kelkajn scenariojn por mallongaj filmoj.

Ekde 1999 Hemmerechts havas rilaton kun Bart Castelein.

Bibliografio (fikcio)[redakti | redakti fonton]

  • Een zuil van zout, 1987 (novelo)
  • Weerberichten, 1988 (mallongaj rakontoj)
  • Brede heupen, 1989 (romano)
  • 's Nachts, 1989 (mallongaj rakontoj)
  • Zonder Grenzen, 1991 (romano)
  • Kerst en andere liefdesverhalen, 1992 (mallongaj rakontoj)
  • Wit zand, 1993 (romano)
  • Lang geleden, 1994 (rakontoj)
  • Amsterdam Retour, 1995 (vojaĝaj rakontoj)
  • Veel vrouwen, af en toe een man, 1995 (romano)
  • Kort kort lang, 1996 (mallongaj rakontoj)
  • Margot en de engelen, 1997 (romano)
  • Taal zonder mij, 1998
  • De tuin der onschuldigen, 1999 (romano)
  • De kinderen van Arthur, 2000 (romano)
  • O, toen alles nog voorbij kon gaan, 2000 (mallonga prozaĵo)
  • Donderdagmiddag.Halfvier., 2002 (romano)
  • Een jaar als (g)een ander, 2003 (taglibro)
  • De laatste keer, 2004 (romano)
  • V, notities bij een reis naar Vietnam, 2004 (vojaĝa raporto)
  • De waar gebeurde geschiedenis van Victor en Klara Rooze, 2005 (romano)