Kristnaska militpaŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kristnaska milipaŭzo komenciĝis je kristnaska antaŭtago, la 24-an de decembro, dum la unua mondmilito, kiam germanaj soldatoj ornamis la lokon ĉirkaŭ la tranĉeoj en Ipro, Belgio por Kristnasko. Ili metis kandelojn sur arbojn, kaj kantis kristnaskajn kantojn. La britaj soldatoj respondis tiujn agojn per la kantado de anglalingvaj kristnaskaj kantoj.

Ili vizitis la alian partion sur neŭtrala teritorio, kie ili donis donacetojn inter ili - viskion, cigarojn, ktp. Per la militpaŭzo oni povis ripozi sin kaj entombigi la mortigitojn.

En multaj lokoj la paŭzo finiĝis post kristnaska nokto, sed kelkloke ĝi daŭris ĝis la novjara tago.

Dum Pasko en 1916 okazis simila militpaŭzo sur la orienta fronto.

Filmo pri la okazaĵo estis farita, Joyeux Noël.