Kristo la Reĝo (Almada)
| Kristo la Reĝo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Koordinatoj | 38° 40′ 43″ N, 9° 10′ 17″ U (mapo)38.678611111111-9.1713888888889Koordinatoj: 38° 40′ 43″ N, 9° 10′ 17″ U (mapo) [+] | ||||
![]() |
|||||
| Kristo la Reĝo | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La (Nacia) Sanktejo de Kristo la Reĝo (portugale Santuário (Nacional) de Cristo Rei), aŭ simple Kristo la Reĝo, estas statuego de Kristo en Almada, sude de Lisbono, Portugalio. [1][2][3]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kun etenditaj brakoj, la figuro de Kristo la Reĝo turniĝas al la Ponto 25-a de aprilo kaj la urbo Lisbono. Ĝi staras sur 82 m alta piedestalo, kiu estas 133 m super la rivero Taĵo. La statuo mem estas 28 m alta, igante ĝin la naŭa plej alta statuo de Kristo en la mondo. La monumento estas unu el la plej altaj konstruaĵoj en Portugalio kaj la plej grava turisma allogaĵo en Almada . Pro sia alteco, la statuo estas unu el la plej bonaj observejoj super Lisbono. Kune kun Fátima kaj Santiago-de-Kompostelo, ĝi estas unu el la tri plej gravaj pilgrimaj lokoj sur la Iberia Duoninsulo.
La statuo de Kristo estis konstruita inter 1949 kaj 1959 kaj estis inaŭgurita la 17an de majo 1959. La statuo estis aprobita de la Portugala Episkopa Konferenco okazinta en Fatima la 20an de aprilo 1940 kiel preĝo al Dio por savi Portugalion de esti tirata en la Duan Mondmiliton. Ĝi estis konstruita per publikaj donacoj, plejparte de virinoj. Portugalio ne partoprenis en la Dua Mondmilito, do virinoj donacis monon por la statuo de Kristo ĉar li savis iliajn filojn, edzojn kaj patrojn de morto malhelpante Portugalion esti tirata en la militon. [4]
Ĉiujare la 8-an de junio, la nekoruptaj restaĵoj de benita Maria de la Dia Koro (d:Q441996) estas ekspoziciataj en la kapelo situanta ĉe la piedo de la statuo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sanctuary of Christ the King Arkivigite je 2012-02-11 per la retarkivo Wayback Machine in the Shrine Official Website.
- ↑ Lisbon: Art and History (English version) by Casa Editrice Bonechi (Italy)
- ↑ Footloose Pilgrims - a journal of moped travels through Europe by Dick Lynam & Bill Lynam. First Edition, 2014. (U.S.A.)
- ↑ História do Santuário Nacional de Cristo Rei (portugale). Diocese of Setúbal (2011). Arkivita el la originalo je 11 February 2012. Alirita 9 January 2012 .
Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]- Rifuĝo de Kristo la Reĝo – Oficiala retejo




