Kristoforo Kolumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la eŭropa naviganto Kristoforo Kolumbo. Laŭ li estis baptitaj la valutoj de Kostariko kaj ĝis 2001 ankaŭ de de Salvadoro - la kostarika kolumbo kaj salvadora kolumbo.

Ŝablono:Bio

Liaj esplorvojaĝoj poste konsciigis la eŭropanojn pri la ekzisto de Ameriko, sed pro pluraj kialoj estas neĝuste nomi lin la malkovranto de Ameriko. Ĉiukaze ja li iĝis mapisto, admiralo, vicreĝo kaj ĝenerala guberniestro de la Okcidentaj Indioj. Kvankam tre probable li ne estis la unua esploristo eŭropa de Ameriko, oni konsideras ĝin la malkovranto de nova kontinento —pro tio nomita Nova Mondo— por Eŭropo, ĉar li ja estis la unua kiu markis itineron por iro kaj reveno tra la Atlantiko kaj diskonigis la novaĵon (certe pro ekonomiaj interesoj). Tio definitive pelis la mondan etendon de la eŭropa civilizo, kaj la konkeron kaj koloniigon de la nova kontinento fare de kelkaj potencoj.

Lia homnomo estas ikono tutmonde kiu inspiris sennombrajn nomigojn, kiaj tiu de unu lando: Kolombio,[1] kaj tiuj de du regionoj de Nordameriko: nome la Brita Kolumbio, en Kanado, kaj la Distrikto Kolumbio, en Usono.

Biografia resumo

Fakte ne certas, ĉu li vere estis el Ĝenovo. Misteraj cirkonstancoj igis kelkajn opinii, ke li estis iu, kiu ŝajnigis la identecon de la vera Colombo post ŝippereo, kaj ke li eble estis portugalakataluna judo. Vere en siaj skriboj li neniam uzis la italan, sed strangan hispanan, kun multaj miksoj de portugalaj vortoj. La 4-an de junio 1949 la sovetia gezetara agentejo TASS eĉ publikigis la informon, ke li naskiĝis en Ruslando. La usona historiisto Henry Harrise konfirmas la rusecon de Kolumbo, sed asertas, ke li naskiĝis en Parizo.[2]

En 1476 li sin establis en Lisbono, kie pro la familio de sia edzino, Felipa Moniz, li faris kontrakton kun la grandaj esploraj kompanioj de Portugalio. Dum sia portugala periodo, li faris longajn vojaĝojn ĝis Gvineo sude kaj Islando norde. Li vojaĝis ĉiam kiel komercisto, do pasaĝero - li neniam estis profesia maristo.

Li kolektis la ideojn de Toscanelli pri la globeco de la Tero, kaj ellaboris projekton por atingi la orienton (Ĉinio kaj Cipango) per navigado okcidenten. Ĉar li miskalkulis la diametron de Tero pli malgranda ol la reala, sciencistoj malrekomendis lian planon. Laŭ la sciencistoj, Cipango (Japanio) estis 20.150 km okcidente de la Kanarioj trans la Atlantiko, sed laŭ Kolumbo la distanco nur estis 6.275 km. La nombro de la sciencistoj estis proksimume ĝusta, tiu de Kolumbo freneze malĝusta.

Rifuzite ĉe Johano la 2-a de Portugalio, Kolumbo sin proponis al la Katolikaj Gereĝoj (1487), kiuj akceptis lin nur en 1492, post la fino de la rekonkero. En la Kapitulacoj de Santa Fe (1492) Kolumbo ricevis la titolojn vicreĝo kaj admiralo (kvankam ne maristo) kaj la dekonon de la riĉaĵoj, kiujn li estis trovonta.

Vojaĝoj de Kolumbo

La ekspedicio, kiun li organizis kun la helpo de la gefratoj Pinzón, ekiris de Palos de la Frontera (en Onubo) la 3-an de aŭgusto 1492, per tri ŝipoj, nome la Pinta, la Niña kaj la Santa María. La 6-an de septembro li faris vojaĝpaŭzon en la Kanariaj Insuloj. La 12-an de oktobro li elŝipiĝis en Guanahani (en la nunaj Bahamoj), al kiu li donis la nomon Sankta Savanto (San Salvador), kaj poste iris ĝis la poste nomita insulo Hispanjolo (La Española). Je lia reveno, la Katolikaj Gereĝoj akceptis lin en Barcelono.

Dum sia dua vojaĝo (1493-1496) li alvenis al la Malgrandaj Antiloj, Puerto-Riko kaj Jamajko, kaj li fondis la urbon La Isabela en Hispanjolo.

En sia tria vojaĝo (1498-1500) li vizitis la kontinentan bordon en la elfluejo de Orinoko kaj la insulojn Trinidado kaj Cubagua, antaŭ ol li repatrujiĝis pro siaj agadoj kiel vicreĝo.

En kvara vojaĝo, li vizitis la bordon inter Honduro kaj Panamo.

Kolumbo mortis en la konvinko, ke ĉi tiuj teroj rilatas al Azio.

Historia profilo

Oleopentraĵo sur tolo de Sebastiano del Piombo, 1519, (Novjorko, Metropolitan Museum)
Monumento al Kolumbo (Madrido), skulptaĵo de Jerónimo Suñol.

Kristoforo Kolumbo defendis, ke oni povas atingi teritoriojn de Malproksima Oriento (konata tiam kiel «La Indioj») ekde Eŭropo navigante tra la Atlantiko al okcidento, kaj ke eblas realigi la marveturadon kun sukcesaj ebloj.[3] La falo de la Romia Imperio de Oriento en povo de la otomanoj en 1453, post la konkero de Konstantinopolo, ties ĉefurbo, okazigis la multekostigon de la komerco inter Eŭropo kaj la orientaj regionoj.

Kvankam jam en la 3-a jarcento a.K., la astronomo greka Eratosteno estis kalkulinta sufiĉe precize la mezuron de la cirkonferenco de la Tero; ŝajne, la hipotezo de Kolumbo pri la ebloj de la vojaĝo baziĝis en alternativaj (kaj eraraj) kalkuloj pri la grando de la sfero, ĉar li supozis, ke ĝi estas pli malgranda ol ĝi reale estas.[4][5] Tamen, Kolumbo certigis, ke li estis kompilinta informon pri la ekzisto de teroj loĝataj trans la Atlantiko. El tio li supozis, ke la orienta pinto de Azio estas multe pli proksima al Eŭropo ol supozite de la tiamaj kosmografoj. Ankaŭ eblis, ke tiaj informoj atestis la eston de insuloj kiuj povas utili kiel bazoj por veturado al la Indioj.[6]

Aliaj teorioj asertas, ke Kolumbo estis aŭdinta informon, el babilado de maristoj, pri la ekzisto de teroj multe pli proksimaj al Eŭropo ol supozite science por la esto de Azio, kaj ke li iniciatis la taskon atingi ĝin por komerci sendepende de la Respubliko Ĝenovo aŭ de la Regno de Portugalio. Unu el tiuj, konata kiel la teorio de la pramaristo, sugestas, ke dum la tempo kiun Kolumbo pasigis en la insuloj portugalaj de la Atlantiko zorgis pri portugala aŭ kastilia maristo mortonta kies karavelo estis trenita ekde la Golfo de Gvineo ĝis la Kariba Maro fare de la marfluoj.[7] Kelkaj aŭtoroj diras eĉ ke povus temi pri Alonso Sánchez de Huelva,[8][9] kvankam laŭ aliaj fontoj li povus esti portugala aŭ biskaja.[10] Tiu teorio sugestas, ke la pramaristo fidis al Kolumbo la sekreton.[11][12][13] Laŭ kelkaj fakuloj, la pruvo plej konvinka favore de tiu teorio estus la Capitulaciones de Santa Fe, ĉar ili mencias «lo que ha descubierto en las mares oçeanas» (kion li malkovris ĉe oceano)[14] kaj samtempe havigis al Kolumbo serion de privilegioj donitaj ĝis tiam al neniu.

Certe Kolumbo sukcesis ne nur alveni al marbordoj de Ameriko, sed ankaŭ revenis al Eŭropo, kaj faris totalon de kvar vojaĝoj kio kreis itineron por regula kaj sekura navigado inter Eŭropo kaj Ameriko. Kvankam oni delonge scias, ke siberianoj alvenis al Ameriko jam en la Pleistoceno, kaj ke ekzistas pruvero pri eblaj antaŭaj vojaĝoj fare de kartaganoj,[15] islamaj alandalusanoj,[16] vikingojĉinoj.[17] Tamen nur el la vojaĝoj de Kolumbo, kaj de aliaj postaj esploristoj kaj konkeristoj, oni establis konstantajn ligojn kun Eŭropo kaj oni povas paroli pri «malkovro» (kvankam nur relative), ĉar estis rekono de la koncernaj landoj kaj atestoj kontrasteblaj en la epoko. El tiu «renkonto» kelkaj eŭropaj potencoj invadis la amerikan teritorion, trudante dominadon, kaj politikan, kulturan kaj religian, sur la lokaj kulturoj.

Kolumbo projektis sian vojaĝon cele alporti el Oriento varojn, ĉefe spicoj kaj oro.[18] La spicovojo kiu inkludis spicojn, silkon kaj aliajn produktojn devenajn el Malproksima Oriento, estis alvenintaj tra la jarcentoj ĉiam tra komerca vojo kiu trapasis Azion ĝis Eŭropo, tra Malgranda Azio kaj Egipto, sed el la etendo de la Otomana Imperio tiu vojo malfaciliĝis kaj restis monopolizita por tiuj kaj ties partneroj, nome la komercistoj el Italio. La Regno Portugalio kaj la Regno Kastilio, tiam la unuaj veraj ŝtatoj de la Moderna Epoko, volis tiujn varojn sen perantoj.

Ĉar la portugaloj estis atingintaj ilian Rekonkeron kontraŭ la islamanoj jam en la 13-a jarcento, ili iniciatis la konkurencn por atingi novan vojon al spicejaj landoj kiu estu alternativo mara rekte al Orienta Azio. Portugalio eknavigis tra maroj kaj oceanoj laŭirante Afrikon kaj atingante monopolon de tiu navigado tra la Atlantiko escepte pri Kanarioj.[19][20] En 1488 la navigisto Bartolomeu Dias trafis trapasejon tra la Kabo Bona Espero, kiu konektas la Atlantikon kun la Hinda Oceano. Siaflanke, la Regno Kastilio, en la sama jaro kiam finis sukcese ties Reconquista, serĉis novan vojon al la spicoj, kaj se ĝi serĉis ilin ankaŭ en la Atlantiko, markis alian direkton —al okcidento— en akvo malproskime de la marbordo kaj nekonataj de navigistoj.

La alveno de Kolumbó al Ameriko permesis la disvolvigon de la komerco kaj la sendon al Eŭropo de granda kvanto de manĝaĵoj kultivitaj en tiuj novaj teroj, kiaj maizo, terpomoj, kakao, tabako, kapsikoj, kukurboj, fazeolojvanilo, inter aliaj, kiuj estis rapide adoptitaj de la eŭropanoj kaj de la resto de la mondo. Fakuloj ĉirkaŭkalkulis, ke tri kvinonoj de la aktualaj kultivoj de la tuta mondo estis importitaj el Ameriko.[21] En mala senco, la kolumba ekspedicio okazigis la alvenon al Ameriko de la rado, la fero, la ĉevalo, la porko, la azeno, la kafo, la sukerkano kaj la pafarmiloj, inter aliaj inventoj, animaloj aŭ kultivoj.

En sia unua vojaĝo, la navigistoj atingis Guanahani en la aktualaj Bahamoj. Post du monatoj de veturado, vizitis Kubon kaj Hispaniolon, revenis al Hispanio sep monatoj post la eliro. En sia lasta vojaĝo li bezonis nur unu monaton kaj kvar tagojn por atingi la marbordojn de Ameriko.

Fundamenta Krestomatio el 1903 enhavas rakonton pri la lasta nokto de Kolumbo antaŭ alteriĝo en Ameriko sub titolo Nokto de Enbe el Odeso.

Biografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kronologio de Kristoforo Kolumbo.

Origino

Monumento al Kristoforo Kolumbo en Barcelono. Nokta vido.
Monumento al Kristoforo Kolumbo en la Promenejo Kolumbo de Limo.
Statuo de Kristoforo Kolumbo en Valparaíso, Ĉilio, inaŭgurita en 1877.
Monumento al Kristoforo Kolumbo situanta en «Columbus Circle» (placo Kolumbo ), en Manhattan. Dezajno de la itala skulptisto Gaetano Russo, kies centra monumento estis dediĉita en 1892, kiel parto de la rememoraĵoj kiuj organiziĝis por la Kvara Centjariĝo de la Malkovro de Ameriko en Usono.

Interkonsento inter fakuloj pri la origino de Kristoforo Kolumbo estas ke li naskiĝis en la Respubliko Ĝenovo.[22] La alternativaj teorioj pri lia origino estis ĝenerale malakceptitaj de la ĉefaj fakuloj.[23]

Tiuj duarangaj teorioj asertas, ke la origino de Kristoforo Kolumbo estas enigmo pri kiu ne ekzistas unuanimeco inter historiistoj kaj priserĉistoj, inter aliaj tialoj pro la konfuzo kaj perdo de dokumentaro referenca al liaj originoj kaj praularo. Krome sia propra filo, Hernando Colón, en sia Historia del almirante Don Cristóbal Colón eĉ malheligis plie lian naskolokon asertante, ke lia patro ne volis, ke estu konataj liaj origino aŭ patrujo.[24][25] Pro tiu, inter aliaj tialoj, aperis multaj teorioj pri la naskoloko de Kolumbo. Kvankam ekzistas fidinda testamento per kiu Hernando Colón asertas, ke lia patro estis ĝenovano: «filo de Kristoforo Kolumbo, ĝenovano, unua admiralo kiu malkovris la Indiojn».[26]

La tezo apogita majoritate eltenas, ke Cristoforo Colombo naskiĝis la jaron 1451 en Savono, en la Respubliko Ĝenovo. Liaj gepatroj estus estintaj Domenico Colombo —teksisto kaj poste komercisto— kaj Susanna Fontanarossa. El la kvin filoj de la geedzoj, du, Cristoforo kaj Bartolomeo, tuj havis maran alvokiĝo. La tria estis Giacomo, kiu lernis la metion de teksisto. Pri la aliaj du restantaj, Giovanni mortiĝis juna kaj la ununura virino lasis neniun spuron.[27] Estas notariaj kaj juraj dokumentoj, kiaj la menciita testamento de lia filo en kiu oni asertas klare la ĝenovan originon de lia patro, kiuj defendas tiun tezon.[28] Krome la propra Kolumbo mem deklaras esti ĝenovano, en la dokumento nome Fundación de Mayorazgo kie li diras «della salí y en ella nací [en Ĝenovo]»,[29][30][31] sed diversaj aŭtoroj kaj priserĉistoj indikas, ke probable tiu deklaro estas interesata pro la Kolumba Koflikto kiun havis liaj posteuloj kontraŭ la krono de Kastilio,[32] kaj pro tio ĝi estis deklarita falsa aŭ apokrifo, tamen aliaj fakuloj komence de la 20a jarcento trovis en la Arkivo de Simancas dokumentaron kiu, laŭ ili, montras la aŭtentecon de tiu deklaro. Tiu dokumento estis trovita en 1925 kaj enhavis ĉiujn la koncernajn subskribojn kaj sigelojn, kiuj estis validigitaj de speciala komisiono kiu ratifis la fidindecon de la dokumento elsendita la 28an de septembro de 1501.[33][34] Ekzistas ankaŭ leteron de Pedro de Ayala, ambasadoro de la Katolikaj Gereĝoj en Anglion, en kiu alude al la angla celo esplori la Atlantikon, mencias, ke tiu projekto enkalkulus «alian ĝenovanon kia Kolumbo».[35] [36] Krome la municipaj aŭtoritatoj de Ĝenovo montris, inter la jaroj 1931 kaj 1932, fidindajn dokumentojn kiuj eltenis la originon ĝenovan.[33][37]

Aliflanke kelkaj aŭtoroj kaj priserĉistoj defendis aliajn hipotezojn pri la origino de Kolumbo. Unu el tiuj estas la hipotezo kataluna; Luis Ulloa, perua historiisto kiu loĝis en Barcelono kelkajn jarojn, asertis, ke Kolumbo estis origina el Katalunio[38] kaj de marista tradicio, baze sur, inter aliaj tialoj, la fakto ke en liaj skribaĵoj, ĉiuj en kastilia lingvo, estas lingvaj idiomaĵoj propraj de la kataluna lingvo.[39] Por Ulloa, Kristoforo Kolumbo estis kataluna nobelo kiu nomiĝus reale Joan Colom, nome navigisto malamiko de la reĝo Johano la 2-a (Aragono), kontraŭ kiu li estus luktinta je la servo de Renato de Anĵuo, aspiranto al trono kaj kiu krome estus la supozita John Scolvus kiu estus alveninta al la nordo de Ameriko en 1476, kiu poste estus proponinta la projekton de la malkovro al la reĝo Fernando la Katolika por profito de la Reĝlando Aragono.[40] Tiu teorio estis sekvita, ampleksigita aŭ modifita de diversaj aŭtoroj, ĉefe historiistoj kaj priserĉistoj katalunaj, kvankam estas ankaŭ priserĉistoj de aliaj landoj kiaj la usonano Charles Merrill kiuj apogis tiun tezon.[41] Male tiu hipotezo estis kritikita indike ke ties partianoj dediĉas grandan parton de siaj penoj por kontraŭdiri nombrajn historiajn dokumentojn kiuj montras la ĝenovan originon de la navigisto, dum ili ne alportas dokumenton kiu montru la supozitan katalunan devenon.[42][40][43]

El la kataluna hipotezo aperis diversaj tendencoj kiaj la tezoj pri Balearoj. Unu el ili, tiu majorka, identigas Kolumbon kun ekstergeedza filo de la princo de Viana naskiĝinta en Felaniĉo, Majorko.[44][45] Tamen la priserĉisto, ĵurnalisto kaj komerca ŝipkapitano, Nito Verdera, malakceptis tiun tezon.[46][47] Verdera, male eltenis la teorion ke Kolumbo estis kriptojuda kaj naskiĝinta en Ibizo.[48]

Alia hipotezo indias ke Kolumbo estas de galega deveno. Celso García de la Riega eltenis tiun teorion[49] baze sur dokumentoj de la epoko kolumba;[50] tamen, poste ili estis malakceptitaj pro la studoj realigitaj kaj de la paleografo Eladio Oviedo Arce,[51] kaj de la Reĝa Akademio de Historio[50] en kiuj oni konkludis, ke tiuj dokumentoj, aŭ estis falsaj aŭ estis manipulitaj en datoj postaj al ties kreado.[52]

Estas aliaj teorioj kiuj atribuas devenon andaluza, precize el Sevilo,[53] kastilia de Guadalajara,[54][55] ekstremadura de Plasencia[56]eŭska.[57]

Estas ankaŭ la teorio de la origino portugala, bazita en la interpretado de la anagramo de la subskribo de Kolumbo aŭ en la ekzisto de supozitaj portugalismoj en liaj skribaĵoj. La esperta filologo Ramón Menéndez Pidal konfirmis, ke temas pri portugalismoj[58] kontraŭ kiuj defendis, ke temas pri galegismoj aŭ katalunismoj,[59][60] kvankam la historiisto Antonio Romeu de Armas nuancis, ke tio rilatas al fakto ne ke li estus naskiĝinta en Portugalio sed al naturigo pro la jaroj kiujn li pasigis tiulande.[61] Estas ankaŭ teorioj kiuj indikas eblan devenon el sefardoj, laŭ la tezoj de la historiisto Salvador de Madariaga.[62] Por Madariaga, Kolumbo estus ĝenovano, sed liaj prauloj estus judoj katalunaj fuĝintaj el la persekutado de finoj de la 14-a jarcento.[63][64] Kolumbo estus eksjuda novkristano, kio klarigus, laŭ Madariaga, ties penon por kaŝi sian devenon.

Ankaŭ aliaj landoj postulas esti lulilo de la admiralo, kiel tiuj kiuj postulas, ke li estis eble greka;[65] angla;[66] korsika;[67] norvega[68]kroata.[69][70]

Lingvo de Kolumbo

Unuaj jaroj

La projekto

La navigisto de la Atlantiko

La serĉado de patroneco

Portugalio

Kastilio

Capitulaciones de Santa Fe

Kolumbo en Palos, interveno de Martín Alonso Pinzón

Kolumbo en Moguer

Kvar vojaĝoj al la Indioj

En la popola kulturo

El rakonto "Historio de ŝipo" (de porinfana verkisto B. Ĵitkov)

"...Sed kiel homoj navigis trans marojn, kiam neniu sciis, kiel anticipe kalkuli, ke la ŝipo ne renversiĝu? Ja depratempe ŝipoj navigis! Jen Kolumbo krozis la oceanon per sia "Santa-Maria". Se nun tiu ŝipo intencus iri oceanon, oni ellasos ĝin el neniu haveno de la mondo.
Ne, mi mensogas! Ĝuste al tiu ŝipo, precize kiel "Santa-Maria", oni permesis transiri de Eŭropo al Ameriko. Tio okazis en 1898 jaro, kiam estis celebrata 400j de "malfermo" de Ameriko. Oni faris ĝustan kopion de la Kolumba ŝipo. Homoj startis kaj ripetis la unuan vojon de Kolumbo. Jes, tamen, la "kolumboj" navigis kun vartistino: granda oceana vaporŝipo iris apude por ĉiu okazo. Feliĉe la vojaĝo trapasis glate kaj niaj "kolumboj" malfermis Amerikon duan fojon.

Sed kiam en 1492j Kolumbo navigis en fora maro pli kaj pli okcidenten, nek li, nek lia teamo timis, ke ilia ŝipo renversiĝos. Ili timis alion: ke tie la tero finiĝas kaj ke de la rando akvofalo fluegas en abismon, kaj tien direktiĝas forta torento, kiu des pli fortas, ju pli proksimas al la rando. Tien estus entirata ajna ŝipo kaj de tiu pereo neniu sukcesos forboardi, kaj neniu ankro savos. La teruraĵojn do timis kolumbaj homoj, sed ne tion, ke ilian ŝipon renversos vento kaj faligos per veloj al akvon.

La veloj sur kolumba karavelo estis ne altaj, kaj centro de ventopremo lokiĝis sufiĉe malalte. Krome, dum tiama ekipo de l' ŝiparo, maristoj ne uzis deflankajn ventojn, sed iris nur tiel, ke la vento blovu almenaŭ iom demalantaŭe. Kaj se estis vento absolute flanka, kiam la risko renversiĝi estas la plej granda, do stiranto turnis la ŝipon tiel, ke ĝi iru tamen iom laŭvente. Certe oni strikte atentis la veteron, havis ne multajn velojn, kiujn forigi eblis unumomente, ĉe subita tempesto.

En la arto - atenti veteron, regi ŝipon, tiel, ke ondoj malpli ĝin superfluu, kaj ke vento ĝin ne faligu - ho! - en la afero homoj delonge jam akiris multan sperton. Kaj dum kolumbaj tempoj, jam tiom da spertegaj maristoj estis, ke en Mediteraneo eble ne malpli da ili troviĝis ol da ŝoforoj estas en Moskvo..."

Idealoj de Kristoforo Kolumbo

Interesus ankaŭ la personeco de Kolumbo kaj la pasioj kaj la celoj kiuj lin movis. Inter kiuj eble ne lastas la celo provizi la regantojn je oro kaj financaj rimedoj por sukcesi krei armeon por liberigi la Sanktan Landon, nome Palestinon tiam okupitajn de islamanoj. Rilate tion, ne elfuĝu el la atento ke se la religia fono de Kolumbo estas vere sincera, ĝi sonas iomete eksterĥore ĉar ĝuste en tiu jarcento la idealo de la krucmilito jam mortis de longe: Kristoforo Kolumbo, paradokso de la historio!, malfermas la novan epokon per idealo malnova! (Tzvetan Todorov. La Conquête de l'Amérique : La Question de l'autre)

Aliaj projektoj

Referencoj

  1. http://www.colombia.com/colombiainfo/infogeneral/ Acerca de Colombia. Orgullo Colombiano www.colombia.com Alirita la 6-a de januaro de 2008; Etimología de Colombia http://etimologias.dechile.net/?Colombia www.etimologias.dechile.net Alirita la 6-a de januaro de 2008; http://www.simon-bolivar.org/bolivar/gran_colombia.html La Gran Colombia www.simon-bolivar.org Alirita la 6-a de januaro de 2008.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/10, paĝo 27: Kie naskiĝis Kristoforo Kolumbo? verkita de Galuco Rodriguez Correa.
  3. Bartolomé de las Casas Paĝo 57.
  4. Historia general de España y América, volumo 7. El descubrimiento y la fundación de los reinos ultramarinos: Hasta finales del siglo XVI 1982, Ediciones Rialp, S.A isbn=9788432121029 paĝoj 86-87}}
  5. LOSADA CASTRO, Basilio. Paĝo 26.
  6. Cristóbal Colón Personalidad del descubridor: rasgos biográficos y formación científica. En Biblioteca Cervantes Virtual (http://www.cervantesvirtual.com/bib/portal/colon/include/pcolon_colon664b.html?nomportal=colon) Konsultita 19/04/2014
  7. Bartolomé de las Casas «Tomo I. Capítulo XIV.»
  8. DE LORENO, Baldomero, Cristóbal Colón y Alonso Sánchez, Capítulo I, paĝoj 47-51 http://www.archive.org/stream/christobalcolbon00lorerich Imprenta de El Guadalete, Jerez de la Frontera, 1892
  9. LOSADA CASTRO, Basilio. Paĝo 32.
  10. FERNÁNDEZ DURO, Cesáreo, Colón y la historia póstuma, http://www.us.archive.org/GnuBook/?id=colbonhistoria00fernrich 70-72. Imprenta Fundición de M. Tello, Madrid, 1885}}
  11. Francisco López de Gómara Paĝoj 37-39.
  12. http://www.reformation.org/spanish-garcilaso-de-la-vega.html Comentarios Reales De Los Incas, Inca Garcilaso de la Vega www.reformation.org, alirita la 7an de aprilo 2009
  13. http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/80261663989693164754491/p0000001.htm#I_0_ La tradición de Alonso Sánchez de Huelva, descubridor de tierras incógnitas, Cesáreo Fernández-Duro, alirita la 7an de aprilo de 2009, Cervantesvirtual.com
  14. FERNÁNDEZ HERRERO, Beatriz, La utopía de América: teoría, leyes, experimentos http://books.google.es/books?id=Lcv7a0tM7XgC Anthropos, 1992 73-76 isbn=9788476583203
  15. Aristotelo, Mirabilis Auscultationes, ĉap 84. Citita en: FERNÁNDEZ HERRERO, Beatriz, La utopía de América: teoría, leyes, experimentos, http://books.google.es/books?id=Lcv7a0tM7XgC Anthropos Editorial, 1992 48 isbn= 9788476583203
  16. url= http://www.islamyal-andalus.org/islam_america/antes/islam_precolon.htm El islam en América en la época precolombina www.islamyal-andalus.org Alirita la 20an de aprilo de 2009
  17. Gavin Menzies, 1421: The Year China Discovered the World ISBN 978-0-593-05078-1
  18. Kolumbo substrekas la celon de la serĉo de oro en sia taglibro Diario de Viaje (resumo fare de Bartolomé de las Casas: Sábado 13 de octubre (1492):
    Citaĵo
     [...] Yo estava atento y trabajava de saber si avía oro y vide que algunos de ellos traían un pedaçuelo colgado en un agujero que tienen en la nariz. Y por señas pude entender que yendo al Sur o Bolviendo la isla por el Sur, que estava alli un rey que tenía grandes vasos de ello, y tenía muy mucho[...] 
    — Cristóbal Colón, Diario de Viaje.
  19. ROJAS DONAT, Luis Dos análisis histórico-jurídicos en torno al descubrimiento de las Indias: la accesión y la ocupación 1997, Revista de estudios histórico-jurídicos, 19 ISSN 0716-5455
  20. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis Paĝoj 134-135.
  21. Mann, Charles (2006), 1491, Madrid, Taurus, paĝo 241
  22. Phillips, William D., kaj Carla Rahn Phillips. The Worlds of Christopher Columbus. Cambridge: Cambridge University Press, 1992. Paĝo 9.
    «Even with less than a complete record, however, scholars can state with assurance that Columbus was born in the republic of Genoa in northern Italy, although perhaps not in the city itself, and that his family made a living in the wool business as weavers and merchants ... The two main early biographies of Columbus have been taken as literal truth by hundreds of writers, in large part because they were written by individual closely connected to Columbus or his writings. ... Both biographies have serious shortcomings as evidence».
  23. Davidson (1997, pp.3ff), Phillips & Phillips (1992, pp.85ff)
  24. COLÓN, Hernando. Capítulo I, págs. 4-5.
  25. DÍAZ-TRECHUELO, María Lourdes. paĝo 25.
  26. Cristobal Colón paĝo 30
  27. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Paĝoj 105-106.
  28. http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/09255041078758473085635/p0000001.htm#I_0_ La patria de Cristóbal Colón, según las actas notariales de Italia, alirita la 25-an de marto de 2009, Ángel de Altolaguirre y Duvale, Boletín de la Real Academia de la Historia, tomo 72 (1918), pp. 200-224 www.cervantesvirtual.com.
  29. El decubrimiento y la fundación de los reinos ultramarinos
  30. Testamento de don Cristóbal Colón en el que fundó mayorazgo en su hijo don Diego. Archivo General de Indias. Signatura: PATRONATO,295,N.101. PARES.
  31. Congreso de Historia del Descubrimiento (1492-1556): actas (ponencias y comunicaciones). Tomo III http://books.google.es/books?id=lrSiIV46LCsC paĝoj 477-480 Real Academia de la Historia, 1992, isbn= 9788460082033,
  32. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Págs. 104-105.
  33. 33,0 33,1 SVET, Yakov. paĝo 26.
  34. http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/12368305409045940543091/p0000001.htm#I_0_ Declaraciones hechas por Don Cristóbal, Don Diego y Don Bartolomé Colón acerca de su nacionalidad, alirita la 25-an de marto de 2009, Ángel de Altolaguirre y Duvale, Boletín de la Real Academia de la Historia, tomo 86 (1925), pp. 307-325 www.cervantesvirtual.com
  35. http://www.cervantesvirtual.com/obra-visor/los-cabotos-0/html/00b779d6-82b2-11df-acc7-002185ce6064_5.html Los Cabotos, alirita la 11-an de decembro de 2013, Cesáreo Fernández Duro, Boletín de la Real Academia de la Historia, tomo 2 (1893), pp. 257-282 www.cervantesvirtual.com
  36. página 30
  37. La historiografía americanista en España
  38. ULLOA, Luis, Christophe Colomb, Catalan http://books.google.com/books?id=GD0LAAAAYAAJ&hl=es&source=gbs_ViewAPI&pgis=1 Librairie Orientale et Américaine Maisonneuve, 1927.
  39. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Paĝoj 99-100.
  40. 40,0 40,1 PLA ALBEROLA, Primitivo http://www.cervantesvirtual.com/portal/colon/include/pcolon_colon.jsp?nomportal=colon Cristóbal Colón, alirita la 27an de novembro de 2008, Portal Cristóbal Colón, www.cervantesvirtual.com
  41. MERRILL, Charles J, Colom of Catalonia : origins of Christopher Columbus revealed http://books.google.es/books?id=n3sDLgAACAAJ& Demers Books LLC, 2008, isbn= 9780981600222
  42. [1]
  43. [2]
  44. VERD MARTORELL, Gabriel, Cristóbal Colón y la revelación del enigma http://books.google.es/books?id=ueALAAAAYAAJ&client=firefox-a&pgis=1 G. Verd Martorell, 1986, isbn= 978-84-398-7877-3
  45. VERD MARTORELL, Gabriel, Cristóbal Colón era noble y de sangre real http://books.google.es/books?id=5qIyAAAAIAAJ&client=firefox-a&pgis=1 G. Verd Martorell, 1992 isbn= 978-84-604-1727-9
  46. http://www.cristobalcolondeibiza.com/esp/esp11.htm Cristóbal Colón no era hijo natural del Príncipe de Viana, alirita la 30an de marto de 2009, VERDERA, Nito www.cristobalcolondeibiza.com
  47. LAS HERAS, Antonio, paĝo 114 http://books.google.es/books?id=Z2y5biSFqkgC&printsec=frontcover&client=firefox-a#PPA114,M1 La trama Colón: Manipulación en el descubrimiento de América http://books.google.es/books?id=Z2y5biSFqkgC&client=firefox-a Ediciones Nowtilus S.L, 2006, isbn= 9788497632850
  48. VERDERA, Nito, Cristóbal Colón, originario de Ibiza y criptojudío http://books.google.es/books?id=IkY-AAAACAAJ&client=firefox-a Consell Insular d'Eivissa i Formentera, Conselleria de Cultura, 1999 isbn= 978-84-88018-42-7
  49. GARCÍA DE LA RIEGA, Celso, Colón español, su origen y patria http://books.google.es/books?id=gshjF2ae0NEC&printsec=frontcover&source=gbs_summary_r&cad=0#PPP1,M1 Sucesores de Rivadeneyra, Madrid, 1914.
  50. 50,0 50,1 ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Paĝoj 97-98.
  51. http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/colon/01159074097818348558813/p0000001.htm#I_0_ La naturaleza de Colón. Colón no es gallego, konsultita la 29an de marto de 2009, 1917, Publikita en: «La Idea Moderna», ĵurnalo de La Coruña, lundo 28a de majo de 1917 www.cervantesvirtual.com
  52. Congreso de Historia del Descubrimiento (1492-1556): actas (ponencias y comunicaciones). Tomo IV http://books.google.es/books?id=peTy7yfhKVQC 458 Real Academia de la Historia, 1992, isbn= 9788460082033
  53. ASTRANA MARTÍN, Luis, Cristóbal Colón, su patria, sus restos y el enigma del descubrimiento de América http://books.google.es/books?id=SzsLAAAAYAAJ Editorial Voluntad, s.a, Madrid, 1929.
  54. SANZ, Ricardo; SANZ GARCÍA, Ricardo; DEL OLMO, Margarita; CUENCA, Emilio, Nacimiento y vida del noble castellano Cristóbal Colón, Guadalajara, Nueva Alcarria, 1980 isbn=9788430036813
  55. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Paĝoj 102-103.
  56. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Paĝoj 98-99.
  57. MENÉNDEZ POLO, Francisco, Colón vizcaino, 1936.
  58. MENÉNDEZ PIDAL, Ramón, La lengua de Cristóbal Colón: El estilo de Santa Teresa y otros estudios sobre el siglo XVI, http://books.google.es/books?id=b2ddAAAAMAAJ&client=firefox-a&pgis=1 Espasa-Calpe Argentina, S.A, 1942
  59. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Paĝo 103.
  60. DÍAZ-TRECHUELO, María Lourdes. paĝo 29.
  61. ROMEU DE ARMAS, Antonio, El "portugués" Cristóbal Colón en Castilla http://books.google.es/books?id=AU3dAAAACAAJ Ediciones Cultura Hispánica del Instituto de Cooperación Iberoamericana, 1982, isbn= 9788472322899.
  62. DE MADARIAGA, Salvador, Vida del muy magnífico señor don Cristóbal Colón http://books.google.es/books?id=834WAAAAMAAJ& Espasa-Calpe, 1975, isbn= 9788423949281
  63. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Paĝoj 103-104.
  64. VALLS I TABERNER, Ferrán; SOLDEVILA, Ferrán, Història de Catalunya http://books.google.es/books?id=sYhPzJ24_lkC& L'Abadia de Montserrat paĝo 331, 2002, isbn= 9788484154341
  65. GOODRICH, Aaron, A History of the Character and Achievements of the So-called Christopher Columbus, D. Appleton and Co, New York, 1874, la unua eldono isbn=9780795011443
  66. MOLLOY, Charles, De Jure Maritimo et Navali, Printed by J. Walthoe, Londono, 1682.
  67. Dr. Savelli, In souvenirs historiques de la Legion Corse dans le royaume de Naples, 1826.
  68. SANNES, Tor Borch, Christopher Columbus- en Europeer fra Norge? http://books.google.es/books?id=PfwlAAAACAAJ Norsk maritimt forlag, Oslo, 1991 9788290319125
  69. SINOVCIC Vincent, Columbus: Debunking of a Legend http://books.google.es/books?id=j5wWAAAACAAJ Rivercross Publishing,inc, Novjorko, 1990, isbn=9780944957066.
  70. ARRANZ MÁRQUEZ, Luis. Paĝo 97

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj