Kristologiaj doktrinoj de la unuaj jarcentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Voĉo de 3-a de julio 2013

La kristologiaj doktrinoj de la unuaj jarcentoj estas teologiaj instruaĵoj kaj movadoj de la unuaj jarcentoj de kristana erao. Ĵuse atinginte certan gradon de konsolido kaj institualigo, iuj de tiuj doktrinoj estis taksataj heterdoksaj kaj konsideritaj herezaj ĉe la plej granda parto de la kristanaj eklezioj kaj ĉe la verkoj de la Patroj de la Eklezio. Tiuj malakordoj estis tre radikiĝintaj en la kristana komunumo kaj la Koncilio de Niceo de 325 reprezentis la gravan momenton de tiu konfronto ĉar ĝi esti la unua koncilio de la kristanato, efektivigita per la konstato ke la kristologia temo jam ricevis politikan gravon.

Tiuj doktrinoj koncernas, do, la difinon de la naturo de Jesuo Kristo, lian diecon, liajn rilatojn kun la juda tradicio kaj kun la antaŭkristana monoteismo, ĉiuj punktoj de amplekso de doktrinoj kiun oni pliposte difinos Kristologio.

La movadoj kiuj subtenis tiuj doktrinojn ofte originis ekleziajn organizaĵojn kiuj, ne koincidante kun tiuj de la tradiciaj eklezioj de la instituciita plej granda parto, estos difinitaj "skismaj eklezioj".

Sektoj kaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Habelanoj[redakti | redakti fonton]

Sekto disvolviĝinta en Nord-Afriko[1] en la 4-a jarcento, sed jam estiĝinta epoke de Sankta Aŭgusteno de Hipono.

Ĝiaj membroj estis subtenantoj de la absoluta abstino de la seksaj rilatoj. Ili devenigis sian nomon el la biblia Habelo kiu, laŭ ili kaj laŭ kio rakontita de la rabenaj tradicioj, estis edziĝinta kun la ĝemelino de sia frato Kaino sen tamen ŝin koni sekse. Ĉi-kaze Jesuo estis tute ignorita kaj la ideala salvo estis frukto de la kredo je doktrino de Abelo.

Adelofagoj[redakti | redakti fonton]

Sekto florinta en la 4-a jarcento. Ĝiaj adeptoj negis la diecon de la Sankta Spirito dum malcertas kio ili pensis pri la naturo kaj funkcio de Jesuo. Ilia rigida etika kriterio: “Ne manĝu publike!”

Adoptismo[redakti | redakti fonton]

Tiu kristologia doktrino akcentas la humanecon de Jesuo, vidante en li nur historian okazan instrumenton, subordigitan al la povo de la Patro: do nenio dia kuŝas el li. Tiu koncepto tre simila al Subordiĝismo laŭ kiu la Filo estas strikte subordigita al la Patro, ne egala al li (laŭ la doktrino de la Triunuo).

Apolinarismo[redakti | redakti fonton]

Tiu doktrino naskiĝis verke de la episkopo Apolinaro el Laodikeo (310-390 p.K.), aŭtoro de Apolinarismo, teologo kiu distingiĝis en la lukto kontraŭ Arianismo. Por provi savi la diecon de la persono de Jesuo, negata de Arianismo, Apolinaro subtenis la formulon de la 'unika naturo (greke: μiα φύσις) de Jesuo, laŭ kiu la Dia Verbo sin unuigus en Jesuo Kristo al iu nekompleta homeco, nome al homeco dotita de la animo veneta kaj besta sed senigita el tiu racia: la Dia Verbo substituintus en Jesuo tiun mankan racian animon.

Sekve de la kondamno de tiu doktrino en la Unua koncilio de Konstantinopolo (381) kaj de sinsekva ekzilo de ĝia fondinto, ĝiaj sekvuloj malapere disperdiĝintis.

Arianismo[redakti | redakti fonton]

Arianismo estis la kristologia movado plej elstara de la 4-a jarcento: laŭ Ario, sacerdoto de Aleksandrio de Egiptio (256-336), la figuro de la Patro devas estis lokigita en elstarega pozicio ene de la Sankta Triunuo, subordigante tiel la Filon al Patro kaj reduktante Jesuon al la homa dimensio, nur simila al tiu de la Patro. Ario konsideris vere transcenda kaj "nekreita" nur la Patron, kiu estus la unika vera Dio: tial Jesuo ne povas esti konsiderita vera Dio, ankaŭ se – ĉar lia filo – partoprena en la dia graco; laŭ Ario ankaŭ la Verbo (aŭ Logos) ne estas vera Dio.

La Patroj de la Eklezio, specife sankta Aŭgusteno de Hipono, akre batalis kontraŭ tiu herezo.[2] Kaj fine estis kondamnita en la Unua koncilio de Niceo, sed li ne malaperis tuj kaj per oni katekizis diversajn popolojn.

Diofizismo[redakti | redakti fonton]

Diofizismo (El la grekaj: Θεός kaj φύσις) estas doktrino kiu allasas ke en Jesuo la kunekziston de du naturoj, la homa kaj la dia, laŭ la dekretoj de la kvara ekumena koncilio, tiu de Kalcedono (451). Laŭ tiu teorio, tamen, la homa kaj la dia naturoj estas tiel unuigitaj ke ne eblas separo aŭ distingo sed en harmonio kaj manko de kontraŭeco en la unueco de la persono de la Filo. En Dio, do, ĉeestus io kreita, la homa naturo de Kristo! Laŭ la ortodoksa doktrino en Jesuo ĉeestas ja jes du naturoj en harmonio sed distinktaj kaj nekonfuzitaj.

Docetismo[redakti | redakti fonton]

Docetismo estas kristologia doktrino, aŭ koncepto pri la supozita vera naturo de Kristo. Ĝia nomo devenas el la greka verbo dokéin, kiu signifas “aperi” aŭ “ŝajni”. Ĝi referencas al la konvinko ke la Diflo ne povis ricevi la homan naturon ĉar tiu estas la malbono, do li nur aperis kiel homo kaj ŝajnigis suferi ktp.

Akre la Patroj de la Eklezio batalis kontraŭ tiu radikata teorio detruanta fakte la similon de la Difilo kun la homo! Ĝi estis la unua herezo kontraŭ kiu jam la Sankta Skriboj alarmis.

Donatismo[redakti | redakti fonton]

Donatismo prenas la nomon de Donato el Nigraj domoj (en 315 episkopo de Kartago). Tiu movado naskiĝas kaj kreskis en Nord-Afriko dum la kvara jarcento: ĝi akcentis la kritikon kontraŭ tiuj episkopoj kiuj ne rezistis okaze de la persekuto de la imperiestro Diokleciano kaj estis liverintaj, obee al la romiaj aŭtoritatoj, la sanktajn librojn.

Laŭ la donatistoj la sakramentoj administrataj de tiaj sacerdotoj ne estus validaj ĉar maldignaj. Tio, se vera, enkondukus taksi la sakramentojn neefikaj el si mem, sed en dependo de la digneco de la administranto.

Tiu doktrino, energie kontraŭata de papoj kaj de Sankta Aŭgusteno de Hipono, akiris ankaŭ revolucian dimension kun socialaj depostuloj, kiel la forstrekado de la ŝuldoj, terurajn agojn kontraŭ la bienposedantoj ktp.

Naskiĝis ankaŭ skisma afrika Eklezio establiĝinta precipe de fanatikuloj kiuj serĉis la martiriĝon eĉ aŭdacante organizi amasan sinmortigon, sin lanĉante en krutaĵojn aŭ sin stuparumante.

Tiu kristana movado rekte ne kontraŭis la ortodoksan kristologian doktrinon, sed reduktis lian elaĉetan funkcion.

En 411 imperiestro Honorio deklaris kontraŭleĝa tiun religian movadon, poste, la invadoj de la Vandaloj (429) en la kristana Afriko antaŭe kaj sekve tiu de la islamanaj Araboj submergis tiun eklezion.

La verkoj de Aŭgusteno kontraŭ la Donatistoj estas diversaj. Vidu "Contra Cresconium grammaticum Donatistam", "Contra Gaudentium Donatistarum episcopum", "De baptismo contra Donatistas", "Epistola ad Catholicos contra Donatistas", "Psalmus contra partem Donati", "Post collationem ad Donatistas".

Manikeismo[redakti | redakti fonton]

Temas pri religio fondita en Persio de predikisto Mani (216-276) kiu celis krei universan religion kiu kunfandu karakterizojn de Zaratuŝtrismo kun Kristanismo (probable kun spuroj de markionismo kaj Bardsanismo kaj de Budhismo kiun li estis koninta vojaĝante tra Hindio.

El doktrina vidpunkto manikeismo povas esti konsiderata formo de gnostikismo dualisma kiu metas, en opona eterna kontrasto, en la sama pozicio la Malbono (la Mallumo, la Diablo) kaj la Bono (la Lumo, Dio): la dio kultita de la religioj estus reale la diablo, dum la vera Dio estus deus absconditus, nome Dio tiel transcenda ke ne eblas lin kompreni.

Etike manikeismo antaŭvidas tre rigoran asketismon kaj vidpunkte de la sekso kaj vidpunkte de nutro, ĝis malpermesi geedziĝon kaj uzon de certaj trinkaĵoj.

La manikea eklezio estas loĝata de "perfektoj" (asketuloj, kiuj konstituas la veran kaj propran eklezion, kaj de "neperfektoj" (aŭskultantoj kaj katekumenoj).

Tiu doktrino ekscitis grandan intereson ĉe multaj intelektuloj, kiel pruvas la kazo de Aŭgusteno de Hipono. kiu, tamen, fine, kritikis tiun doktrinon per la verkoj Contra Faustum Manichaeum, Contra Secundinum Manichaeum, De duabus animabus contra Manichaeos, De Genesi contra Manicheos e De natura boni contra Manichaeos: kiuj laŭ longa tempo estis la unikaj fontoj por informiĝi pri tiu movado.

Tuj kontraŭata de la romiaj kaj persiaj imperiestroj, ĝi havis malmultan disvastiĝon en okcidenta, sed enradikiĝis en Centra Azio kaj Ĉinio.

Ĝi reviviĝis por indiki dualismajn kristanajn poziciojn ĉe Markionismo kaj en diversaj momentoj de Mezepoko kiel pere de Bogomiloj kaj Kataroj.

En tiu movado la naturo, kaj precipe la funkcio, de Kristo estis tute sur la kruco ĉar se la materio (korpo) estas malbono, Kristo ne havas korpon aŭ eĉ li bezonas liberigon.

Markionismo[redakti | redakti fonton]

Markiono (85-160?), episkopo de Sinopo sur la Nigra Maro, fondis tiun doktrinon. Iuj Patroj de la Eklezio (ekzemple Epifanio el Salamis indikis en Cerinto lian inspiranton.

La markiona Eklezio estis probable bone organizita kun klerikaro ("la perfektuloj") akurate preparita kaj kondukanta samtempe vivon aktivan kaj asketan, fakte ĝi travivis longe kaj eble transvivis en Bogomilismo kaj Katarismo

Lia doktrino baziĝas sur kontraŭmeto inter la Nova kaj Malnova Testamentoj, inter la dio de la Biblio kaj tiu de Jesuo Kristo, nome inter la dio “uzurpanta kaj nejusta” kaj tiu justa kaj mizerikorda, kiu sendis sian Filon por la savo de ĉiuj.

Kvankam ne encentrita sur la problemoj pri la naturo de Jesuo Kristo, tiu kristologio nur iomete malkonsentas kun tiu de la tiama Granda Eklezio.

Modalismo[redakti | redakti fonton]

Doktrino de la 2-a kaj 3-a jarcentoj laŭ kiu la tri diaj personoj estus nur tri aspektoj de la unika Dio. Temas pri formo de la dieldirita monarkiismo, kristana fluo kiu celis konservi integra kaj senlima la monarkio]]n de Dio (aŭ lia absoluta unikeco), interpretante la personon de Jesuo, kiel homa estaĵo kiu gastigis en si la dian ĉeeston.

Kompreneble, kvankam malmulte influa, ĝi estis rifuzita kaj kondamnita de la Patroj.

Monofizidismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiu doktrino, subtenita en 5-a jarcento de Eŭtiko, monaĥa teologo de Konstantinopolo, Jesuo posedis unusolan naturon (μόnoς + φύσις), "hibridan", frukton de la absorbo en tiun dian, de tiu homa, kiu, do, estis nur ŝajna.

Tiu doktrino estis kondamnita en la kvara ekumena Koncilio de (453), sed ĝia versio, dirita Miafizismo, estas nune vivanta en la Armena Apostola Eklezio, en la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj en la Siria Ortodoksa Eklezio. Sed laŭ diversaj teologoj ofte temas nur pri malsama lingvaĵo kompare kun la doktrino de la katolika kaj ortodoksia eklezioj

Monotelitismo (aŭ monotelismo)[redakti | redakti fonton]

Tiu kristologia doktrino de 7-a jarcento asertis la ekziston en Jesuo de unu sola volon (μόnoς + thélein): la homa volo estos determinita kaj absorbita en sia tera agado de la dia volo. Monotelitismo povas esti konsiderata kiel specifaĵo de monofizidismo, kun tamen akcento translokigita de la homa naturo al la unueco de volo: monotelitistoj opiniis fakte ke la homa naturo estis subordigita al tiu dia, konservante tamen distingon inter la du naturoj (kiel dirite de la kalcedona koncilio). Ĉi-kaze la homa integreco de Jesuo estus damaĝata se ne detruita!

Monotelitismo, formulita unuafojon de Severo el Antioĥio komence de la 5-a jarcento, estis reellaborita en la ((7-a jarcento]] de la patriarko de Konstantinopolo Sergio kun la celo rekrei la unuecon inter la ortodoksio kaj monofizidismo: male, ĝi naskis ardan kaj komplikan debaton.

La Tria koncilio de Konstantinopolo (680-681) solvis la problemon, asertante la ekziston en Jesuo de du distinktaj voloj, ĉiu laŭ sia malsama naturo, sed ĉiam en akordo ĉar ili trovas sian unuecon en la unusola persono de Jesuo.

Montanismo[redakti | redakti fonton]

Montanismo naskiĝis en Frigio danke al Montano, eksa pastro de la diino Cibelo, en la dua duono de la 2-a jarcento p.K. La precipaj karakterizoj de tiu kristana movado estis:

  1. granda graveco atribuata al profetismo;
  2. atendo de ĵusa Parusia (nome definitiva reveno de Jesuo Kristo surteren);
  3. asketeco kaj rigorismo (precipe rilate la seksa materio).

Pro tiuj malsamaĵoj plifortiĝis la kontrasto kun la oficiala Eklezio kaj la montanista karisma eklezio, en kiu grave rolis profetoj kaj virinoj.

Nestorianismo[redakti | redakti fonton]

Monaĥo Nestorio, patriarko de Konstantinopolo, inter la jaroj 428 kaj 431, kaj ideanto de tiu kristologia koncepto, subtenis la jenajn tezojn:

  1. Jesuo Kristo estas formita de du naturo perfekte distinktaj, du personoj unuiĝintaj unu al la alia pere de ligilo pure morala;
  2. Maria povas esti nomata nur "patrino de Jesuo" kaj ne "patrino de Dio";
  3. Ne eblas ke la Verbo (Logos) povis efektive enkarniĝinti kaj mortinti sur la Kruco.

La nestoria, dirita ankaŭ "dufizismo (el la antikvgrekaj: dys, 'du', kaj ‘physis’, 'naturo') ekstrema", estis akrege batalata de Cirilo de Aleksandrio kaj esti kondamnita en la Koncilio de Efeso de 431. Nestorianoj rifuĝiĝis en Persio, fondante la Nestorian Eklezion, kaj plenumis grandan misian aktivecon en Hindio kaj en Ĉinio ĝis kiam sur ilin plonĝis persekutoj de la mongolaj islamanaj princoj, kiuj reduktis la nestorianojn al malmultaj miloj da fideluloj.

Novacianismo[redakti | redakti fonton]

Tiu kristana movado, kiu determinis ankaŭ eklezian dividiĝon, prenas sian nomon el la roma presbitero Novaciano (258) kiu, post dekomenca modera pozicio pri la afero de "lapsi", sin igis subtenanto de decido ege rigora kaj neakordiĝebla, sintenante tiel kontraŭ la "oficiala" decidoj de la oficiala Eklezio: pro tio li estis ekskomunikita en roma koncilio de 251.

Laŭ Novaciano la Eklezio devas esti konstituita de spirita malgranda ŝafaro neeviteble konfliktanta kun la tera urbo (substance, Eklezio de profetoj kaj martiroj, dum laŭ oficiala Eklezio, la Eklezio estas popolo kie kuniĝas ĉiuj fideluloj kun iliaj niveloj de spiriteco.

Novaciano kaj liaj sekvuloj predikis rigoran doktrinon kaj la neceson de spirita renovigo ene de la Eklezio.

Tiu movado ne movis kristologiajn problemojn,

Pelagianismo[redakti | redakti fonton]

Pelagianismo estas kristana movado vastigita post 410 de breta monaĥo Pelagio (354 (427 ĉirkaŭ.) en Afriko kaj en Palestino: temas pri askeza doktrino tre rigora, kiŭ avas kiel fundamenton “perfektiĝo”, aŭ speco de heroa koncepto pri la homo ĉar konsideras la homo substance libera el la efikoj de la origina peko kaj tial kapabla atingi la savon per siaj nuraj fortoj.

Laŭ Pelagio la Graco mem nenio alia estus ol la libera volo kaj la elaĉeto de Jesuo Kristo simpla premo al la bonfaro ĉiupeca.

Aŭgusteno estis la granda kontraŭulo de tiu movado, kaj pretigis verkojn tute dediĉitajn al la pruvado pri la erareco de la Pelagiaj tezoj kiel videblas en ('"De natura et Gratia contra Pelagium", "Contra duas epistolas Pelagianorum", "Contra Iulianum haeresis Pelagianae", "De gestis Pelagii", "De Gratia Christi et de peccato originale contra Pelagium".

La tuta eklezio reagis rifuzante peladianismon, en kiu Jesuo Kristo perdas, fakte, sian dignon de elaĉetinto.

Priscilianismo[redakti | redakti fonton]

Tiu movado naskiĝis el la menso de hispana episkopo Prisciliano, de Ávila, ĉirkaŭ 345 kaj ekzekutita kun siaj ses sekvuloj ordone de la uzurpanta romia imperiestro Magno Maksimo, post denunco fare de iuj hispanaj episkopoj.

Priscilianismo, kiu en radikiĝis en Hispanio, Provenco kaj Akvitanio, probable supervivis ĝis la fino de la 4-a jarcento, aparte en Galegio (hispana regiono).

Priscilianismo eble estis influita de gnostikaj majstroj alvenintaj el Egiptio. La precipaj instruaĵoj estis:

  1. rigida asketismo;
  2. gnostika dualismo;
  3. modalismo en la triunua kampo (aŭ rilate al la la tri diaj personoj estas nur tri malsamaj aspektoj de la unika persona Dio
  4. docetismo en kristologio (aŭ rifuzo de la karneco de Jesuo);
  5. sociala depostulo;
  6. kredo en la 'astrologio (kiu estis, eble, la motivo de lia mortkondamno).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giordano Berti, Dizionario del Cristianesimo, Vallardi Editore, Milano 1997, ISBN 88-8211-127-X.
  2. Vidu: "Contra sermonem Arianorum" kaj "Contra Maximinum haereticum episcopum Arianorum".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]