Krisztián Gergye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krisztián Gergye
Krisztián Gergye
Krisztián Gergye
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1976 (1976-08-04) (47-jaraĝa)
en Kőszeg
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Institut Seni Indonesia
Okupo
Okupo dancisto • koreografo • reĝisoro • ludisto
vdr

Krisztián Gergye [kristiAn gerdje], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergye Krisztián estas hungara dancisto, koreografo, reĝisoro.

Krisztián Gergye[1][2] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1976 en Kőszeg.

Krisztián Gergye

Biografio[redakti | redakti fonton]

Krisztián Gergye post lernado venis al Budapeŝto. Lerni baleton en tiu aĝo li malfruis, tial li frekventis kurson de indonezia popoldancisto Bagus Kentus Norontako en 1996. Post la kurso li estis konstanta partoprenanto de indoneziaj spektakloj. Baldaŭ li ricevis stipendion kaj en Javo li origine lernis la dancon. En 2001 li establis propran dancan trupon, samtempe li koreografis kaj reĝisoris. Inter 2008-2013 li laboris en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li estis liberprofesiulo. Li ricevis premiojn en la 2010-aj jaroj.

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kínos (2004)
  • Lautrec táncolni fog (2016)
  • Macskadémon (2022)

Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Halál és a Lányka (2002)
  • Csongor és Tünde (2006)
  • Az Őrült Nők Ketrece (2014)
  • A Pál utcai fiúk (2019)
  • Liliomfi (2022)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]