Sárneczky Krisztián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krisztián Sárneczky)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Krisztián Sárneczky

SÁRNECZKY Krisztián (hungare Sárneczky Krisztián, sed konata en sciencaj publikaĵoj kiel Krisztián Sárneczky, naskiĝis la 6-a de novembro 1974 en Budapeŝto) estas hungara instruisto, amatora astronomo, kaj astrofotisto en la Konkoly Observatorio. Li estas ano de la konsilantaro de la Astronomia Hungara Asocio (Magyar Csillagászati Egyesület) kaj de la American Association of Variable Star Observers.

En 1990, li fariĝis kunordiganto de la Sekcio pri Kometoj de la Astronomia Hungara Asocio. En 1994 li iĝis ano de la Plenuma Komitato kaj en 1996 li estis nomumita sekretario. En 1996 li ankaŭ aniĝis al la American Association of Variable Star Observers.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 180 asteroidojn[1] inter 2000 kaj 2010.

La asteroido 10258 Sárneczky estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]