Krisztina Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krisztina Varga
Krisztina Varga en 2016
Krisztina Varga en 2016
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1982 (1982-06-10) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo reĝisoro • koreografo • aktoro
TTT
Retejo https://libreart.net/w/index.php?title=Krisztina_Varga
vdr

Krisztina Varga [kristina], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Krisztina estas hungara reĝisoro, koreografo, dancisto.

Krisztina Varga[1] naskiĝis la 10-an de junio 1982 en Budapeŝto.

Krisztina Varga en 2017
Krisztina Varga en 2020
Krisztina Varga

Biografio[redakti | redakti fonton]

Krisztina Varga estis edukita en Budakeszi (tuj apud Budapeŝto). Jam dum la bazlernejaj jaroj ŝi aliĝis amatore al teatra trupeto, sed dancon ŝi studis private de Béla Földi nur ekde sia aĝo 20. Ŝi studis ankaŭ filmon en Scienca Universitato de Szeged, poste ŝi akiris reĝisoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2014. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Csaba Horváth (koreografo) kaj Andor Lukáts. Ekde 2009 ŝi estis aktiva en dancaj spektakloj.

Ŝiaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • György Fekete: Keselyűfészek
  • Mesterség felé (danca spektaklo, ankaŭ kunkoreografo kaj dancisto)

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • György Fekete: Dögkeselyű (muzika spektaklo)
  • Attila Szervác: Ébredés (danca spektaklo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]