Krita eksponento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krita eksponento estas parametro priskribanta ŝanĝojn de fizikaj kvantoj proksime de faztransiro. Mirinde, kritaj eksponentoj ne dependas de precizaj detaloj de la fizika sistemo, sed sole certaj universalaj propraĵoj: la dimensio, la nombro de gradoj de libereco, ktp. Teorie, oni povas kalkuli kritajn eksponentojn per iloj kiel la teorio de Landau, la renormuma grupo, ktp.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Supozu fizika sistemo havas faztransiron ĉe temperaturo . Difinu la reduktitan temperaturon

.

Do estas la senorda fazo, estas la orda fazo, kaj ĉe la faztransiro.

La krita eksponento de ia kvanto estas tie difinita ke

proksime de la faztransiro. Alivorte,

.

Kelkfoje la dekstra kaj la maldekstra limesoj estas malsama; tiam oni difinas

.

Alivorte, priskribas la senordan fazon kaj la ordan fazon. (Kelkaj aŭtoroj uzas kaj anstataŭe.)

Listo de gravaj kritaj eksponentoj[redakti | redakti fonton]

La parametro de ordo estas parametro kiu nulas ĉe kaj supre de la faztransiro kaj ne nulas sube. La fontkampo estas ekstera parametro karakterizanta la sistemon: ekz., la premo (por la likvo-gaso transiro) aŭ la ekstera magneta kampo (por magneta transiro). La impresiĝemo (angle susceptibility, france susceptibilité) estas difinita kiel

.
  • : tia ke , kie estas la specifa varmo.
  • : tia ke (por ).
  • : tia ke .
  • : tia ke ĉe la krita punkto .

Kritaj eksponentoj pri la korelacia funkcio[redakti | redakti fonton]

La korelacia longo estas karakteriza longo de la korelacia funkcio de kampo en la sistemo:

.

La parametro estas krita eksponento. Alia krita eksponento estas la krita eksponento respondanta al la korelacia longo, k.e.,

.