Kriterioj por esplori pri Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lernejo de Ateno. Fresko de Rafaelo, Vatikano

La kriterioj por esplori pri Dio temas pri esplormetodoj prefere uzitaj de filozofoj la teologoj, aŭ de homoj serĉantaj pri Dio. Tiu artikolo estas malgranda resumo kun malgrandaj priskriboj kaj komentoj. Kredantaj pensuloj kutime opinias ke se malfacilas paroli kun ekzakto pri Dio, tio dependas de la fakto ke Li estas radike malsama kaj tutalia el la homo, absolute nedifinebla; ateistoj subtenas ke ne eblas esplori pri estaĵo neekzistanta kaj se tion oni faras la rezulto povas nur pruvi la neraciecon de la koncepto pri Dio.

Ili skize estas:

Fideismo[redakti | redakti fonton]

Fideismo, asertante la kompletan racian nekonon pri Dio, finiĝas - kun apofatismo (vidu sube) - por rifuĝiĝi, kaj apogiĝi, nur sur la Biblio aŭ sur religiaj tradicioj por solidigi sian kredon. Aspektoj aŭ spuroj de fideismo ofte kaŝiĝas en diversaj konfesantoj de religioj. Fideismo estas, tamen, rifuzata de la Katolika Eklezio, laŭ kiu la kredago devas esti ankaŭ rezulto de la malkovro de ĝiaj raciaj fundamentoj. Oni vidu: Fides et Ratio de Johano Paŭlo la 2-a.

Apofatismo[redakti | redakti fonton]

Apofatismo similas al fideismo kun aldono de racia vesto al siaj konkludoj kaj strebo doni raciajn pruvojn pri la ne ebleco alproksimiĝi al Dio per la racio. Necesas, do, laŭ tiu teologio, ke la parolado pri Dio limiĝu al adora akcepto pri Dio difinita per la neado de lia kvalifiko direbla.

Agnostikismo[redakti | redakti fonton]

agnostikuloj ne scias ĉu Dio ekzistas aŭ ne: la pruvoj por la jesa aserto egalas al tiuj por la nejesa. Tiu vidpunto havas sekvulojn precipe en la moderna epoko. Ĝi ne konfuzendas kun Gnostikismo laŭ kiu inter Dio kaj la mondo furiozas definitiva opono ĉar la mondo estas la malbono dum Dio estas la bono.

Antromorfismo[redakti | redakti fonton]

En la mala flanko de apofatismo, fideismo kaj agnostikismo troviĝas antropomorfismo kaj panteismo.

Laŭ antropomorfismo, Dio estas direbla ĉar li estas ja jes aparta kaj malsama el la mondo, sed estas kiel gigantigita homo, kiu ne malsamas el la homo "kvalite”, sed “kvante”, kaj agadas laŭmaniere de la homo, eĉ plenumante malbonaĵojn kaj mizerajn agojn kiel, ekzemple, en la kazoj de la grekaj dioj, jam kritikitaj de antaŭsokrata filozofo Ksenofono, kiu en la 4-a/5-a jarcentoj a.K.. Kontraŭis antropomorfismon (falante, tamen, en panteismon): do oni povas utiligi la samajn vortojn por esprimiĝi pri Dio kaj pri la homo.

Panteismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ panteismo Dio estas ja jes direbla ĉar Li koincidas kun la mondo aŭ kun iuj aspektoj de la mondo aŭ kun iuj komponantoj de la homo (ekzemple. la animo), do oni povas uzi la samajn vortojn por paroli pri Dio kaj pri la homo. Tio videblas en panteismo de Giordano Bruno, Spinozo, [[stoikismo|stoikistoj]…

Dio estas direbla laŭ kristanoj: analogio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kristanaj teologoj kaj filozofoj subteneblas ke Dio estas direbla: Dio estas certe neprenetebla de la homa inteligento ĉar li estas vere kvalite malsama kaj distinkta el la mondo, tamen li ne estas tute nealirebla al la homa inteligento, kiu povas gajni kelkajn nociojn pri Li, verajn kaj komunikeblajn per vortoj kaj rezonadoj.

Tiun problemon komencis alfronti kaj solvi Dionizio la Areopagano, aŭtoro de la 5-a/5-a jarcentoj kiu multe influis la postajn rezonantojn pri tiu problemo. Kio eksurfacis en Dionizio, kaj kio estis poste pliklarigita de skolastikuloj kaj brile de Tomaso el Akvino, estas ke ni povas utiligi la saman lingvaĵon por Dio kaj por la mondo pere de la analogio de la ento, kiu estas la meza vojo inter samsamismo kaj [malsamsamismo]]: fakte la atribuo de la sama kvalito al du aŭ al tri aŭ al pluraj entoj povas okazi laŭ tri manieroj:

  • Laŭ senco absolute identa, nome kun la celo diri la samon, kaj tiam okazas samsamismo aŭ unusencismo: tiel la termino ‘’’’homo ‘’’’ indikas identmaniere la saman realon se referencatan al ĉiuj apartenantoj al la specio de la homo sapiens, utligitan por indiki jen ĉinon jen eŭropanon.
  • Laŭ senco analogia, kiam oni uzas la saman lingvan terminon por indiki entojn kiuj estas parte similaj kaj parte malsamaj: ni diras sana la lokon kaj sana la vizaĝkoloron.

La analogio esprimas similecon, eble tre feblan, sed ne egalecon, indikas do similecon sed ankaŭ malsimilecon. Ekzemple, la loko estas dirata sana ĉar favoras al la sano kaj la koloro de la vizaĝo estas dirata sana ĉar manifestas sanon.

Nu, la homa kono pri Dio estas analogia, ĉar inter Dio kaj la kreaĵo ĉeestas nur analogio: ĉeestas malsimileco kaj samtempe sameco. Tiu lasta, minimume, ĉar Dio estas la Esto dum la kreaĵoj havas la eston.

Certe, komparante Dion kaj la homon estas pli granda la ‘’’malsameco’’’ ol la ‘'sameco, do ne eblas atribui ion ajn al Dio kaj al la kreaĵoj laŭ samsamisma aŭ unusencisma maniero. Sed Dio ne estas tute Alia oni povas paroli pri li kaj pri kreaĵoj sen fali en ‘’’malsamismon’’’. Sed esprimante ĝuste analogimaniere.

Teologioj aserta, negativa, natura… kaj analogio de la ento[redakti | redakti fonton]

  • Aserta teologio estas aparta aspekto de la ĝenerala teologio, kiu, kiel scieble, trairas vastajn kampojn de scio pri Dio kaj pri aferoj koncernantan la rilatojn inter Dio kaj mondo kaj inter Dio kaj la homo: fakte ĝi dividiĝas inter teologio natura kaj teologia revelaciita (supernatura), teologio spekulativa kaj pozitiva, teologio asketa kaj mistika ktp. Rilate analogion tiu teologio baziĝas sur konvinko ke la homa lingvaĵo esta aparte purigebla kaj aplikebla al Dio kun la konscio ke tiel ĝi restas ĉiu-kaze malproksima el la vero
  • Negativa teologio estas ankaŭ konata per la nomo "Via Negativa" (latine: "Negativa vojo"). Ĝi estas tipo de teologio kiu provas priskribi Dion nur per deklaroj pri tio, kio oni ne povas diri pri Dio - oni provas gajni kaj esprimi komprenon pri Dio per priskribo de tio, kio Dio ne estas, anstataŭ per priskribo pri tio, kio Dio estas. Ĉi-kaze ankaŭ la analogia metodo estas io tro aŭdaca ĉar Dio estas tro malsama kaj nedifinebla kompare kun la aĵoj de la homa sfero.
  • Natura teologio (aŭ racia teologio aŭ, antaŭnelonge, fundamenta teologio) estas la branĉo de la teologio kiu distingiĝas per la provo pruvi, per la nura uzo de la racio, la ekziston kaj la atributojn de Dio. Ĝi uzas analogion de la esto. 'Ĉi-kaze la analogia sistemo estas vaste profitata, foje tion aŭdace ke rezultas lingvaĵo anropomorfa.
  • Mistika teologio estas branĉo de la teologio kiu koncentriĝas sur la animaj kondiĉoj aŭ statoj kiuj havas mistikajn spertojn kiuj ne povas esti produktitaj de la homa volo. Ties lingvaĵo oscilas ĉiam sur analogio kaj ekĉesa lingvaĵo ĉar ĝi ŝajnas sperto pri io nespertebla. La transcendeco urĝas kiel evidento.

La kono pri Dio laŭ la Biblio[redakti | redakti fonton]

“Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris”. (Jo 1,8). Tamen svarmas la emo Lin reprezenti. Rilate tion la biblia Dio malpermesis (Eliro 20,4) al la izraela popolo Lin reprezenti per bildoj por malhelpi ke la bildo anstataŭu la realon.

Tamen Jesuo uzas homan lingvaĵon por konigi diajn atributojn, kiel la amon kaj la mizerikordon ktp; kaj mem, kiu laŭ la kristana kredo estas vera Filo de Dio, vivas en la realaj homaj strukturoj kun korpo, videbla, tusebla kaj krucumebla… En tio ĉi trovas rekonon la analogia lingvaĵo.

Ĉe la ortodoksimo eskzistas tiu distingo: La dia esenco estas nekonebla al kreaĵoj (kaj homoj kaj anĝeloj), dum la energioj aŭ nektritaj diaj agoj povas esti konataj pere de sperto kaj estas la vojo tra kiuj Dio komunikiĝas al la homoj kaj la homo kaj la homo atingas lathéosis aŭ diiĝon. Kompreneble kaj la esenco kaj la energioj estas nedisigele Dio; Tiu distingo, tamen, estas profitata por ekspliki kiel Dio povas esti absolute transcenda kaj samtempe aktivi ene de la kreita universo. [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sankta Gregorio. Arkivita el la originalo je 2008-02-07. Alirita 2015-03-18.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1]: itallingva pri “Hodiaŭ teologio”
  • Katekismo de la katolika Eklezio: [2]. Diverslingve

Bibliografio[redakti | redakti fonton]