Kritiko de Islamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kritiko de Islamo ekzistis ekde kiam Islamo formis siajn unuajn ideajn stadiojn. Frue skribita kritiko venis de Kristanoj, antaŭ la 9-a jarcento, el kiuj multaj vidis Islamon kiel radikalan Kristanan herezon.

Poste en diversaj lokoj aperis kritiko de la Islama mondo, kaj ankaŭ de judaj verkistoj kaj de ekleziaj kristanoj. Objektoj de kritiko inkluzivas la moralecon de la vivo de Mohamedo, la profeto de Islamo, kaj en lia publika kaj en persona vivo. Aferoj rilate al la aŭtentikeco kaj moraleco de la Korano, la Islama sankta libro, ankaŭ estas diskutitaj de kritikantoj.

Aliaj modernaj kritikoj koncentriĝas pri la demando pri homaj rajtoj en modernaj islamaj landoj, kaj la traktado al virinoj en islamaj juro kaj praktiko. Iuj kritikantoj de multkultureco sugestas ke Islamo havas negativan influon sur la kapablo de islamaj enmigrintoj por adaptiĝi en okcidentajn landojn.