Kritiko de la formoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Rudolf Bultmann Portrait.jpg
Rudolf Bultmann, teoriulo de la Kritko de la Formoj

Kritikoj de la formoj (germane: Formgeschichte, "Historio de la formoj") estas ekzegeza metodo laŭ kiu necesas kompreni la originan kuntekston en kiu naskigis kaj uziĝis kaj daŭre formiĝis determinita teksto. La medio en kiu la teksto kreskiĝis (Sitz im leben (= sidiĝinte en la vivo) estus la ŝlosilo-vojo por kompreni la tekston mem.
“Formo” ĉi tie estas traduko de la germana Gattung, kiu tradukeblas ankaŭ, kaj laŭ iuj eĉ pli korekte, per literatura ĝenro.
Tiu metodo klopodas izoli kaj kribri la antaŭliteraturajn travivaĵojn de la biblia teksto rekonstruante la socian vivon kaj la instituciojn en la ŝtato-religio de la antikva Izraelo.

Elstaruloj de tiu metodo estas la germanaj Hermann Gunkel, Sigmund Mowinckel kaj Martin Dibelius. Kaj estis uzita tiel intense de Rudolf Bultmann, ke ĝi identiĝis kun li: fakte, li konvinkiĝis ke la skribitaj dokumentoj de la Biblio baziĝas sur kolekto de buŝaj tradicioj, kies akumuliĝo finiĝis en la finan redakton. Li asertas ke ”estranto” de la disvolviĝo de tiuj tradicioj estis la kultura medio en kiu ili kreskis. Ekzemple, la psalmojestas konsiderataj liturgiaj tekstoj por publika kaj oficiala uzado simile al la komponaĵoj de la antikva mondo en similaj cirkonstancoj. La Evangelioj, tial, ne raportus akurate kaj realisme pri la eventoj de la vivo de Jesuo, sed estus prefere mitoj kreitaj de la unua kristanaj komunumoj, kaj reflektus la sociajn, teologiajn kaj kulturajn prizorgaĵojn de la epoko.
Laŭ la antaŭsupozoj de la kritiko de la formoj (aŭ ĝenroj), tiuj diversaj popolaj literaturaj formoj, legendoj, fabeloj, mitoj kaj paraboloj, estus elvokitaj aŭ elpensitaj kiam iu komunumo eltenis kelkajn problemojn, kaj eĉ la procedo per kiu la problemo estis alfrontitaj estus produktintaj kromajn modifojn de la rakonto. Tio kion ni hodiaŭ havas en la Evangelioj aŭ en la Malnova Testamento, tial, ne estus fakte atesto de la vivo de Jesuo, sed prefere kredaĵoj kaj praktikoj evoluiĝantaj en la praa Eklezio.

Utilas aldoni ke ĉi kaze la vortomito uzata ne reflektas la veran naturon de la tradicia koncepto pri mito kiu kuntrenas iluzion kaj foje falsaĵon. La medio en kiu naskiĝas kaj disvolviĝas tiu teorio estas tiu kristana protestanta, kaj ĝiaj epigonoj neniam dubas pri la objektiveco kaj kredindeco de la kristanaj dogmoj. Senmetigi, ĉi-kaze, signifas malkovri la formiĝon de la ideo kiu tamen reflektas la realon akiritan per la revelacio.

kritiko al la “kritiko de la formoj”

Laŭ duonjarcento, kaj poste per transdono de la parto de tiu metodo, tiu metodo fariĝis la sistemo por aliri la sanktajn tekstojn dum ĝia lingvaĵo invadis ankaŭ la komunajn eldirojn.
Tiu ekzegeza teorio naskiĝis tuj post la epoko en kiu esploristoj de la unua fazo opiniis ke ne eblas elfosigi el la Novatestamentaj dokumentoj la veran vivon kaj spiritan fizionomion de Jesuo. Por eviti la konsekvencojn de tiu konkludo, la novaj teoriuloj evitis la problemon akceptante tiun tezon sed aldonante ke por la kredo je Jesuo ne necesas sciado pri la historieco pri Jesuo.

Sed aliaj esploristoj obĵetis ke tiu kritika sistemo mankas je logiko, kaj ke ankaŭ sen tiu teorio eblas alveni al la vera nukleo de la vivo kaj instruo de Jesuo. Vidu: Esploro pri la historia Jesuo kaj Ernst Käsemann.

Hodiaŭ estas malpli ekzaltata tiu teoria metodo, precipe rilate ĝiajn konkludojn, ol iam kaj, kvankam ŝatata pro ĝiaj esploraj tezoj kiuj permesas plipenetri en la formiĝon kaj redaktadon de la Novatestamentoj dokumentoj.

La Pontifika Biblia Komisiono de la Katolika Eklezio en 1964 publikigis deklaracion en kiu katolikaj teologoj estas kuraĝigitaj en la utiligo de tiu metodologio, sed kun zorgemo, tamen, pro la konstato pri ĝia emo al la ekskludo de ĉiu supernaturaĵo el la sanktaj tekstoj glitanta en la direktoj de simpla simboligo. Kaj ankaŭ pro tio, diros aliaj esploristoj de la tria fazo, kristanismo rezultus pli fideisma doktrino ol fondita sur konkreta kaj palpebla fizika-historia konstato.

Ankaŭ la Papo Benedikto la 16-a, en siaj malsupre cititaj verkoj montras profiti de la elementoj de la teorio de la formoj – kaj ĝenerale de la “historiaj metodoj -, konstatigante, tamen, ke ĝiaj konkludoj ne havas ĉiam sciencajn fundamenton.

Vidu ankaŭ

Biografio

  • J. MACKENZIE, Dictionary of the Biblio Bruce Publishing Company, New York 1965
  • R. Bultmann, Die Geschichte der synoptischen Tradizione', Göttingen 1931
  • Pontificia Commissione Biblica, Istruzione storica In Evangeliorum veritate, 21-a de aprilo 1964
  • Benedikto la 16-a, Jesuo de Nazareto, Romo, 2007
  • Benedikto la 16-a, Jesuo de Nazareto de la transfiguriĝo ĝis la eniro en Jerusalemon, Romo, 2011.

Eksteraj ligiloj