Kritikoj al la Katolika Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La kritikoj al la Katolika Eklezio koncernas pridoktrinajn rimarkojn kaj riproĉojn rilate la kondutmanieron aŭ aktivecajn aspektojn latine kompendie diritajn modus operandi (agadmaniero) formulitajn kaj akumulitajn laŭ la jarcentoj. En la pasinto la filozofiaj kaj teologiaj kritikoj superregis (por taŭga priskribo pri ili oni vidu priskribojn de kristanaj eklezioj). Sed kun la alfaciĝo de klerismo, la kritikaj atentoj transiĝis precipe sur temojn de la historio, de politiko kaj de la kulturo, krom sur tiuj de la filozofio.

Nuklea aludo al la precipaj kritikoj [1][redakti | redakti fonton]

Kritikoj el la historio[redakti | redakti fonton]

La analizo pri la historio de la Eklezio en Eŭropo kuntrenis diversajn studulojn akuzi la Eklezion pri tiuj kiujn hodiaŭ estas difinitaj krimoj kontraŭ la homaro de ĝi plenumitaj, laŭ akuzantoj, laŭlonge de la jarcentoj.

La eklezio agnoskas iujn el tiuj agoj kaj preterlasoj, tiel ke en la jaro 2000 la papo Johano Paŭlo la 2-a publike pardonpetis “pro la pekoj de katolikoj laŭlonge de la jarcentoj” [2]. Tra la komuna konsento pri tiu “pardonpeto” aperis kritikoj, kiel la jenaj: la papo pardonpetis al Dio kaj ne al la viktimoj, kaj la papo uzis, priskribante la kulpojn de kristanoj, la limigan adverbon “foje” kontraste kun la “ĉiam” uzita en la aludo pri la kulpoj de aliaj.[3].

Kutime la eklezio ne elmetas “oficialajn poziciojn” koncerne historiajn eventojn; tiu tasko estas plenumita, eventuale kaj subhistoria aspekto, de ĝia intelektula flanko.

Kristanaj persekutoj kontraŭ la paganoj[redakti | redakti fonton]

[11] En la kristanaj eklezioj kutime tio estas agnoskata kaj bedaŭrata; sed intelektula kristana flanko, kiel historiistoj, rimarkigas ke la akuzoj foje estas malavare ampleksigitaj kaj ke, foje, la persekutaj eventoj dependis de la civilaj aŭtoritatoj aŭ de herezaj sektoroj, kio ofte estas uzata kiel senkulpigo de la tuta institucio. [12]

Krucmilitoj[redakti | redakti fonton]

La anonco de “sanktaj militoj” flanke de papoj estis objektoj de multaj kritikoj kaj koncerne la krucmilitojn en la Sankta Lando (Palestino) kaj koncerne la lukton kontraŭ la herezaj movadoj (kiel la krucmilito kontraŭ albigensoj (aŭ kataroj).

La katolika Michael Coren en sia libro: “Why Catholics Are Right”[4] asertas, kune kun diversaj historiistoj, ke veras ke la Eklezio ne agis ĉiam prudente, sed ankaŭ precizigas: "la Sankta Lando estis ĉiam kristana lando, sed, certamomente, en la 7-a jarcento, ĝi estis invadita kaj okupita de islamanoj". Ne eblas taksi la krucmilitojn kiel imperiismajkoloniismaj militoj ĉar (aldonas aliaj historiistoj), kvankam tromalfrue, ili celis la defendon de la kristanaj popoloj. Tamen aliaj fakuloj vidas klare imperiisman sintenon en la okupo de foraj teroj fare de eŭropaj regnoj aŭ regnanoj. Krome ne forfuĝas ke iuj krucmilitoj fakte estis bataloj kontraŭ agresoj dum la defendo de la kristanaj popoloj fariĝis defendo de la eŭropa civilizo. Tamen oni ne povas negi la devojiĝon de multaj el la krucmilitoj.

Tiasence konkludas ankaŭ la historiisto pri mezepoko Paul Crawford.[5]

Tamen kristanaj pensuloj kutime rekonas ke almenaŭ mankis prudento kaj modero.

Indekso de la malpermesitaj libroj[redakti | redakti fonton]

La indekso de malpermesitaj libroj (latine: Index Librorum Prohibitorum) estis listo de publikaĵoj malpermesitaj de la Katolika Eklezio, establita en 1558 de la Inkvizicio aŭ (Sankta Ofico), iniciate de Paŭlo la 4-a. La Katolika Eklezio, fakte, atribuis al si la rajton zorgi pri la legaĵoj de la fideluloj por ke ĉi tiuj ne influiĝu per verkoj taksataj danĝeraj por la kredo kaj moralo.

Post la eniriĝo de la preso kaj la risko de la kreskanta disvastiĝo de la ideoj de la Reformacio, la problemo fariĝis primara tiom ke ĝis la fino de la 7-a jarcento la ekleziaj kredodefendantoj provis malhelpi per cenzuroj kaj punoj la presadon kaj posedon de libroj entenantaj tezojn kontraŭkatolikajn..[6]

De tiu politiko estis viktimoj verkoj de eminentaj scienculoj kiaj Galileo Galilei.[7]

En la indekso estis inkluzivitaj ankaŭ verkoj de filozofoj kaj religianoj kiel la dominikanoj Giordano Bruno, Tommaso Campanella kaj Erasmo de Roterdamo. En tiu Indekso finiĝis ankaŭ poetoj kiaj Giacomo Leopardi kaj Ludovico Ariosto, kaj fakuloj pri juro kiel Cesare Beccaria (nur pro marĝenaj asertoj neprikredaj). Foje temis nur pri suspekto pri herezo, se ne pri erara analizo pri la verko, kiel en la kazo de Antonio Rosmini.

La verkoj plej kontrolitaj estis tiuj de verkistoj kaj pensuloj katolikaj, malpli intense tiuj de ne katolikaj; kaj foje, aparte sojle de la nuntema epoko, nur tiuj potence influaj en la katolika socio. Tiel ne ĉiam estis indekse cenzuritaj la verkoj de Karl MarxMein Kampf de Hitler ĉar jam kondamnitaj de la katolika konscienco.

La indekso laŭlonge de kvar jarcentoj estis ĝisdatigita almenaŭ 20 fojojn, la lasta ĝisdatigo okazis en 1948, kaj estis aboliciita nur post la Dua Vatikana Koncilio, en 1966, iniciate de papo Paŭlo la 6-a. Ekzistas diversaj publikigaĵoj kun la diversepokaj listoj de libroj malpermesitaj kaj foje la motivigoj de la cenzuro.

El tio ĉio la kritikistoj volas dedukti ke la katolika eklezio subpremis, kaj subpremas, la kulturon kaj la liberon de la homa menso. Rilate tiun dedukton la intelektuloj katolikaj, kaj ne nur, obĵektas de kaj la historio kaj la konstanta sinteno montras ke la katolika eklezio “generis” neforgeseblajn gefilojn en ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj kaj sociaj perfektiĝoj. Videndas ĉe Socialaj enciklikoj. Tamen unu afero tute ne malas kun la alia.

Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko la Eklezio establis ekleziajn tribunalojn por persekuti herezulojn, uzante ankaŭ la ĵus kopiitan, el pasinta antaŭkristana romia imperio kaj poste influe de la eklezio aboliciitan, torturon kaj punante per karcero kaj foje per mortpuno personojn krimigitaj pro herezo aŭ, ekde 1484 ankaŭ, kvankam malpli intense en la latinidaj popoloj, pro sorĉarto. Se interesas precizigaj respondoj pri tio oni vidu jenajn verkojn.[8]

Antisemitismo[redakti | redakti fonton]

Vidu pli da informo ĉe Kontraŭjudismo, Juda problemo kaj Pio la 12-a kaj holokaŭsto.

La kristana eklezio, kaj poste aparte tiu katolika, estas akuzita pri alestiĝo de kontraŭjuda sento laŭlonge de jarcentoj montrante judojn kiel mortigintoj de Kristo aŭ Dimortigintoj; la buleo Cum nimis absurdum de papo Paŭlo la 4-a (1555), leĝfondis la Geton en la urbo Romo por pli efike ilin defendi el atakoj kaj malpermesi al ĉiuj fremdaj eniri noktotempe. En la getoj, kutime hebreoj devis subiĝi al perforta predikado celantaj al iliaj konvertiĝo. Krome ili nepre estis enfermitaj.

Aboliciita, pormomente, dum la Unua Repubblica Romana (1798-1799) de (1798) kaj dum la Dua Repubblica Romana (1849), nome en la periodoj en kiuj la papoj ne povis ekzerci sian povon, la roma geto ĉesis nur kun la aneksigo de Romo al la Regno de Italio. Cetere ĝi estis la lasta restanta en la Okcidenta Eŭropo.

Tamen (se plu konsideri la eventojn de Italio), spite de la emancipiĝo permesita de la italia ŝtato, kaj de la sinsekva integriĝo (diversaj elstaraj judoj ne nur en la artoj aŭ sciencoj, sed ankaŭ en politiko, ekde la ministro pri financoj Sidney Sonnino al urbestro de Romo Ernesto Nathan), la promulgo de la faŝistaj rasaj leĝoj de 1938 kontraŭis la procezon de la unuiĝo de Italio. En tiu okazo, ĉiukaze, diversaj gravuloj de la kultura katolika medio ne reagis negative kontraŭ tiaj leĝoj. Agostino Gemelli, ekzemple, (jam socialisto antaŭ sia monaĥiĝo kaj fondinto de la Katolika Universitato de la Sankta Koro de Milano, epoke de la promulgo de la rasaj leĝoj, prezidento de la Papa Akademio de la Sciencoj), aperas en la listo de la 360 subskribintoj de la Manifesto de la rasaj scienculoj de 25 de julio 1938.[9] Tiel li komentis: “Ni vidas aktualiĝi tiu terura verdikto kiun la dimortiganta popolo alvokis sur sin mem kaj per kiu ĝi vagadas tramonde.[10] Rimarkindas, tamen, ke la antisemita matrico de Gemelli estis strikte religia.[11] Fakte, ne alskribiĝas al Gemelli iu ajn kontraŭsemita ago laŭlonge de sia profesia aktivado aŭ ene de la Universitato, en kiu neniam manifestiĝis epizodoj de kontraŭjudismo aŭ kontraŭeco rilate judojn.

Malgraŭ la kontraŭjudismo antaŭenigita de la faŝista reĝimo kaj radikiĝinta en diversaj niveloj de la itala socio, ankaŭ en la katolika mondo, la Apostola Seĝo pere de Vatikano strebis energie forkonfesi tiujn sintenojn rilate la judan popolon. Gudrun Sailer [13], germana ĵurnalistino de la Radio Vatikana, en dokumento de National Geographic Channel, ĉerpante el la Sekreta vatikana arĥivo, rakontis la historion de la unua virino dungita en Vatikano, Hermine Speier [14], 'judino' kaj laikulino enirinta la staton de Vatikano en 1934 ref>[15].</ref>

Kiam aŭtune de 1943 la Unua Registaro Badoglio aboliciis tiujn leĝojn, multaj subskribintoj embarasite reagis kaj Gemelli kune kun Pietro Tacchi Venturi (same subskribinto de la rasa manifesto) reagis dirante ke se iuj alineoj de tiu leĝo meritas abrogacion, aliaj havis akcepteblan aspektojn. Sed, eĉ liaj amikoj, komentis, ke li subskribis la manifeston celante savi sian kreaĵon nome la katolika universitato jam aprobita kaj pliigita ne sen la konsento de la faŝista reĝimo.

Ankaŭ el tiuj pozicioj descendas la akuzo, lanĉita kontraŭ la Katolika Eklezio kaj aparte kontraŭ la papo Pio la 12-a, pri supozita sinteno morbida kaj indulga, aŭ eĉ permesema, dum la furiozado de la Holokaŭsto pro tio ke li neniam eksplicite malaprobis la persekuton fare de la Nazia Germanio elpensinto kaj organizanto de la fama Fina solvo de la juda problemo.[12].

Akuzo ankaŭ pli severaj asertas ke la katolikaj hierarkioj (apogiĝintaj sur longa kontraŭjuda tradicio) provis eviti la kolizion kun la Reich: aparte la germana episkoparo kaj la Apostola Seĝo (kondiĉita de la defendo de la “kristana Eŭropo” kontraŭ komunismo) kontribuis, ankaŭ se nevole, por plibremsi la reagojn kontraŭ rasismo kontraŭjuda kiu ebligis la ŝoahon [13]

Tamen la Katolika Eklezio eligis kondamnajn Enciklikojn kontraŭ ambaŭ plej influaj totalismajn ideologiojn de la 20-a jarcento, nome naziismo de Hitler kaj komunismo de Lenin kaj de Stalin.

Ĉi-rilate Philippe Chenaux, franca prieklezia historiisto specialiĝinta pri la rilatoj inter komunismo kaj katolikismo, publikigis “La lasta herezo. La Katolika Eklezio kaj komunismo en Eŭropo ekde Lenin al Johano Paŭlo la 2-a”[14], konsente rezencito de eminentaj judaj intelektuloj kiel Paolo Mieli. La fakulo raportas kiel papo Benedikto la 15-a kaj Pio la 12-a (kaj grandparto de la eklezio) engaĝiĝis por defendi kaj kristanojn kaj judojn el la perfortoj de la totalismaj reĝimoj; kaj ke ili ne sukcesis sammaniere kaj por la siaj kaj por la judoj.[15]

Kritikoj pri la “politiko” de Pio la 12-a[redakti | redakti fonton]

Pio la 12-a estis ofte kritikitaj pro la fakto ke dum la dua mondmilito li sindetenis pri publika kondamno de la kontraŭjudaj persekutoj ktp, dum, eble por konservi la neŭtraleco de la Apostola Seĝo, li elektis ĉiam diplomatan lingvaĵon en oficialaj deklaroj.

Samtempe, tamen, ne forgesendas la agado de sennombraj pastroj kaj fratuloj kaj fratulinoj kaj laikoj kaj episkopoj – kiuj ne povis tiel senmezure agadi sen aprobaj konsento kaj invito de la sama papo – kiuj savis el la deportado, kaj do de la holokaŭsto, miloj da judoj.[16]

Ĵuse, la ‘ekumenecaj’ renkontoj kun reprezentantoj de la juda kredo malstreĉis la rilatojn inter la du religioj, kaj papo Johano Paŭlo la 2-a publike rekonis iujn kulpojn de la pasinta Katolika Eklezio kontraŭ tiuj kiuj estas “difinitaj pli aĝaj fratoj”; rilate la epokon de la dua mondmilito oni atendas la kompletan desekretigon de la aktoj entenataj en la Sekreta vatikana arĥivo (Intertempe estis eldonitaj kelkedek volumojn).

Iuj ĵusaj historiaj esploroj tendencas demonstri la senbazecon de la akuzoj lanĉitaj kontraŭ Pio la 12-a: kelkaj neeldonitaj dokumentoj tie kaj tie ĉiam pli surfaciĝas, ekzemple tiu trovita ĉe la arĥivo de jura pontifika instituto Socio de la Sankta Koro[17]. En ĝi, taglibro-registro de plej gravaj eventoj koncernantaj la instituton, estas notite kun dato 16-a de oktobro 1943: “Hodiaŭ la Tre Reverenda Patrino Manuela Vicente estis kunvokita en Vatikano. Ŝi iris kun fratino Platania, ĉe la Ŝtatsekreteriejon kie L. E. Monsinjoro Montini ŝin preĝinvitis, iniciate de la Sankta Patro, loĝigi tri judajn familiojn minacatajn, kiel multajn aliajn, kaptiĝi far la germanoj- Li ankaŭ ofertis aŭtomobilon por ke la “Patrino” povu rapide plenumi laŭinstigite. Ŝi, kun la konsento de la ĝenerala superulino fratino Pirelli, ne trovis tuj kompletan konsenton ĉar jam dekkvin personoj logiĝas en la domo Betania kaj oni nun studas la manieron trovi aliajn rifuĝejojn por plejbone kontentigi la dezirojn de la Sankta Patro kiu sin degnas al ŝi montri tian konfidon”.[18]

Tiuj dokumentoj, registritaj de ĵurnalisto Giovanni Preziosi pruvas ke Vatikano, same kiel la Aliancanoj, estis informita pri la intenco de la naziaj okupantoj de Romo. Alie “ne kompreneblas la zorgemon per kiu Pio la 12-a, pere de Monsinjoro Montini, estis urĝe petinta la helpon ĉe la Ĝenerala Superulino de la dirita Socio de Sankta Koro por ke la fratulinaro pretigu ĉe ĉiuj siaj filioj azilon kaj protektadon por la judoj persekutataj. Tiutempe, do, la Apostola Seĝo sentis la devon kaj intervenis malfermigante la pordojn de ĉiuj religiaj romaj institutoj por la, tiamaj nesciaj, judoj, evitante tamen ne tro veki la atenton de la okupaciantoj por povi daŭrigi la sekretan gastadon en la diversaj strukturoj de la Urbo kaj de ceteraj zonoj de Italio”.[19]

Dankeme pro tiu gastigado, la 2-an de junio 1944, okaze de la nomfesto de la papo, ĉiuj rifuĝintoj en la religia domo de Gianikolo (Villa Lante) unuanime decidis kaj sendis bonaŭguran telegramon. Jarojn poste, la ambasadoro de Israelio ĉe la Apoostola Seĝo, Mordechay Lewy, agnoskis ke la savo de tiom da judoj ne realiĝintus sen la strategio de Vatikano. Li ankaŭ aldonis ke estus eraro pensi ke la helpo al la judoj dum la dua mondmilito alvenis el konventoj kaj religiaj institutoj sen apogo de la supera religia aŭtoritato. Ekde la rastado, en la geto, de la 16-a de oktobro 1943 kaj en la sekvaj tagoj ekstere de la geto, tuj monaĥejoj kaj orfejoj kondukitaj de eklezianoj unuanime malfermis la gastajn pordojn: oni ne havas motivon por pensi ke tio okazis sen kaŝita superregado de Vatikanaj aŭtoritatoj, kiuj kelkmaniere estis informitaj pri tiuj "ensaltoj". La deklaro de la ambasadoro estis informataj de L’Oservatore Romano:[20]

Bedaŭrinde, Vatikano, kvankam la diplomata premo, ne sukcesis malhelpi la ekveturon de la trajno, plenplena de judoj, en la direkto de la Germanio, nome al koncentrejoj kiuj poste riveliĝos la suspektataj ekstermaj lageroj.[21]

Kritikoj al la katolika moralo[redakti | redakti fonton]

Moralo de la sekseco[redakti | redakti fonton]

Naskoregulado kaj lukto kontraŭ Aidoso[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio deadmonas siajn fidelulojn utiligi nenaturajn metodojn por la naskokontrolo, kiaj la Kontraŭkoncipilojn favore de perioda seksabstino kaj monogamia geedziĝo [22]

Ĝi multfoje kaj rekte kaj malrekte reĵetis la uzadon de la kontraŭkoncipiloj ĉiaspecaj eĉ kamuflitaj[23]

Nivele de teologio, tiuj asertoj de la katolika morala doktrino trovas fundamenton en la kristanaj antropologio kaj tradicio. Ne ĉiuj kristanaj eklezioj tiupunkte de la kristana moralo konfesas la samajn principojn. Okazas, ekzemple, ke la luterana eklezio akceptas kontraŭkoncipan praktikon.

Kelkloke oni riproĉis al la katolika eklezio ke ĝiaj ekonomiaj regantoj reflektus distanciĝi, per forlaso de posedata akciaro de firmao, kvotita en borso, kiu ekproduktis kontraŭkoncipajn pilolojn. Sed tio naskiĝis ne el neglekto aŭ memkontraŭdiro sed el la fakto ke akcioj ofte kovras firmaojn kaj plurnaciajn koncernojn kiuj ŝanĝas apartenon aŭ produktaĵon. Multaj vidas tiun konduton kiel ege hipokrita.

Samseksemo[redakti | redakti fonton]

Kiel jam la juda, la katolika eklezio ne taksas laŭmorala la samsekseman praktikon, kvankam ne kondamnante la personojn samsekseme orientitajn nepraktikantajn tiun ilian inklinon. Energie la Eklezio reĵetas la akuzon laŭ kiu la sinteno de kondamno por samseksemo ne fontus el moralaj kriterioj, sed el homofobio kiu, fakte, estus instigo al la diskriminacio [24]

Jam en 1986 la Kongregacio por la doktrino de la kredo, en ”Letero al la episkopoj de la Katolika Eklezio por la pastorala zorgo pri samseksemaj personoj” senhezite sin esprimis tiel: “Firmece malaprobindas ke samseksemaj personoj estis kaj estas objekto de malsimpatiaj esprimoj kaj de perfortaĵoj. Tiaj kondutaj sintenoj meritas la kondamnon far la paŝtistoj de la Eklezio, kie ajn ili okazas. Ili montras mankon de respekto por la aliuloj, difektanta elementajn principojn sur kiuj baziĝas la civila kunvivado. La propra digno de la personoj devas ĉiam esti respektata en la paroloj, en la agoj kaj en leĝaro”.[25] Samenhavaj dokumentoj abundas en la eklezio. Tamen, spite de tio, tie kaj tie ne malplaĉas daŭrigi identigi moralan juĝon kun homofobio.

Moralo pri la homa vivo[redakti | redakti fonton]

Aborto[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio, sammaniere de la aliaj kristanaj konfesioj, similigas aborton al hommortigo kaj samkuntekste mallaŭdas leĝaron kaj sciencajn manipuladojn (kiel la eksperimentojn sur homaj embrioj) kiuj faktelaŭ la katolika hierarkio promovas kaj disvastigas tian praktikon. Tiu pozicio estas kontraŭata de tiuj kiuj ne identigas aborton kun hommortigo kaj depostulas la elektoliberon de la virino; kaj krome de tiuj kiuj, turniĝante al la sendependo de la Ŝtato el la Eklezio, taksas la agadon de katolikoj kontraŭ la abortajn leĝojn kiel klerikalan entrudiĝon en ŝtatajn aferojn.

Politika naskokontrolo[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio taksas “kontraŭa al la digno de la homa persono” ke ŝtato aŭ ĉiu ajn organizo perleĝe altrudu kaj favoru naskolimigon per aborto, steriligo aŭ nenaturaj kontraŭkoncipaj metodoj; tia opono, subtenata kaj de katolikaj movadoj kaj de Apostola Seĝo en internaciaj organismoj kiel ĉe Unuiĝintaj Nacioj,[26][27]

Dum diversaj subevoluiĝintaj landoj opinias ke la multo da filoj garantias prestiĝon, riĉecon kaj sekurecon en maljunulaĝo, la subtenantoj de la naskiĝokontrolo opinias ke la ĉeesto de multaj infanoj en malriĉega vivkondiĉo puŝas al la pliiĝo de la infanlaboro kaj al la ekscesa postulo de nutraj elementoj kun ĝenarala malriĉigo. Rilate tion, la katolika eklezio, tamen, deklaris, pere de la encikliko Humanae Vitae de Paŭlo la 6-a, ke la decido generi, ĉe la geedza paro, devas antaŭkonsideri la kondiĉojn fizikajn, ekonomiajn, psikologiajn kaj sociajn. Tio signifas ke se malĉeestas kelkaj el tiuj favoraj kondiĉoj, la paro estas devigata prokrasti novan naskon. Kaj tio okazu en la senkontraŭkoncipa konservo de la geedzaj rilatoj ĉar Dio enskribis en la virina korpo la leĝojn kaj la ritmojn de la fekundo.[28]

Mortopuno[redakti | redakti fonton]

Kiel jam en la pasinto, la mortopuno ne estas eksplicite ĉiukaze ekskludita ĉe la hodiaŭa katolika doktrino:

  • Kvankam por neniu krimo jam ekde 1967, la mortopuno estis formale forigita el la Artikolo 4 de la Libro IIa de la fundamenta leĝo de la Vatikanurbo (datita la 7an de junio 1929), nur la 12an de februaro 2001, iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a, malaperis: la normo, fakte, nerekte referencis al la mortopuno indikante ke “la puno minacata kontraŭ tiu kiu en la teritorio de la Vatikanurbo krimas kontraŭ la vivo, la integriĝo aŭ la persona libero de la Supera Pontifiko” estas tiu indikata en artikolo 1a de la leĝo de la Regno de Italio de 25 de novembro 1926 n. 2008”. Tiu normo, ĝuste, minacas mortopunon por la krimoj tie antaŭviditaj.
  • La Katekismo de la Katolika Eklezio, de 1997, substrekas ke “La tradicia instruo de la Eklezio ne ekskludas, post la plena konstato pri la identigo kaj responso de la akuzito, sinturnon al la mortopuno, se tio estas la la unika vojo praktikebla por la efika defendo kontraŭ maljusta agresanto kontraŭ la vivo de homaj estuloj” [29]
  • La koncepto estas reprenita el la dokumento de 2005 titolita “Kompendio de la Sociala Doktrino de la Eklezio”, kiu recitas: “Kvankam la tradicia instruo de la Eklezio ne ekskludas [...] la mortopunon «kiam ĉi tiu estas la unika vojo praktikebla por efike defendi de maljusta agresanto la vivon de homaj estuloj», la nesangaj metodoj de subpremo estas prefereblaj ĉar “plibone respondaj al la konkretaj kondiĉoj de la komuna bono kaj pli konformaj al la digno de la homa persono”[30]
  • En junio 2004 papo Ratzinger sendis, kiel prefekto de la Kongregacio de la doktrino de la Kredo, leteron al la kardinalo Theodore Edgar McCarrick - ĉefepiskopo de Vaŝingtono – kaj al la ĉefepiskopo Wilton Daniel Gregory – prezidento de Episkopara Konferenco de Usono – en kiu estas asertate ke “eblas tamen [...] sin helpi per mortopuno”[31].

Eŭtanazio[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio kontraŭas la Eŭtanazion intencitan kaj kiel asistan sinmortigon kaj kiel vivfinigo en personoj nekonsciaj supozitaj senaj je vivespero. Tiu pozicio devenas el la absoluta valoro de la homa vivo intencita kiel nedisponebla dia kreaĵo.

Proponantoj de la asista sinmortigo taksas tiun pozicion de la Eklezio limigo de la homa libero, kiu en ĝia memdecido rajtus decidi la finiĝon de sia vivo. Tiu kiu defendas la eŭtanazion taksas ke estas kompatago puŝi al rapida morto la senesperan suferanton.

Sacerdotaj oficoj[redakti | redakti fonton]

Eklezia fraŭleco[redakti | redakti fonton]

Iuj klerikoj de la Katolika Eklezio estas devigataj al fraŭleco. Tiu regulo valoras por la sacerdotoj de la katolika latina Eklezio, kiu estas la plejgranda parto. En kelkaj de la orientaj katolikaj eklezioj tiuj, kiuj deziras esti pastroj, povas aliri la geedziĝan sakramenton antaŭ ol ricevi tiun de pastra ordino, sed ne poste. Ne temas pri simpla eklezia ordono sed ordono akompanata de teologiaj motivigoj. La kritikoj obĵetigas tiel:

  • La doktrino kaj la praktiko de deviga fraŭleco ne havas eksplicitan biblian bazon; eĉ, male, supraĵvide aperas la malo kiel en 1Tim 4.3: ”admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron”. Notinde, krome, ke multaj se ne preskaŭ ĉiuj apostoloj estis edziĝintaj (vidu 1Kor 9,5). Tiu apostolo, kiu diris tion, Paŭlo, mem elektis ne edziĝi, kaj praktikis faston. Tio, kio inspiras akcepton de senedzineco estas la deziro kaj la sekva eblo sin plej libere dediĉi al servo de Dio inter la fideluloj.
  • La subpremado de la seksemo konstituus violenton sur la pastroj. Sed la interesitoj observas ke ili antaŭ ol “subpremiĝi” elektas alian amon kiu kompensas la korajn kaj sentajn inklinojn.

Aliuloj diras: “Estante, teorie, senigitaj je iu ajn sperto pri seksa interrilato, pri parrilato kaj patreco, la pastroj ne taŭgas kompreni tiujn spertojn en la vivo de la komuna popolo, kaj tio igus la eklezion strukture netaŭga esplori kaj sugesti kontentigajn utilajn kondutnormojn al la fideluloj”.

  • Laŭdire, la seksa deziro subpremita trovus, foje, “ellason en neakcepteblaj kondutoj inter kiuj ankaŭ pedofilio”.

Virina sacerdoteco[redakti | redakti fonton]

Lastjarojn, ero da virinaj teologiistoj [16], argumentantaj pri la neceso enkonduki reformojn en la ekleziajn regadojn, komencis proponi ĉiam pli insiste la postulon de rekonsidero pri la ebleco de virina sacerdoto. Ilia oficiala pozicio estas ke, sen tuŝi la doktrinan aŭtoritaton de la papo, estas ilia devo alertiĝi pri ties eraro kiam estas rifuzata la ordino por virinoj.[32].

Komuna doktrino de la eklezio estas ke la virinoj ne povas esti sacerdotoj aŭ episkopoj ĉar (A) ĉi tiuj estas konsideritaj posteuloj de la viroj apostoloj kaj (B) en la Eŭkaristia Celebrado pastroj agas in persona Christi (en la persono de Kristo), nome kiel se ili estus Kristo mem, kiu enkarniĝinte virforme ne povas esti reprezentata de virino; (C) krome, la plurmila historio de la eklezio neniam vidis ordinitajn virinojn. La malfacilaĵoj trafitaj de la subtenantoj de la “progresivaj” pozicioj devenas el la fakto por la katolika eklezio ke la tradicio repetiĝanta laŭ la jarcentoj (aŭ la konstanta Instruo de la Eklezio) havas neeraripovan dogman valoran.

En 1994, per Apostola letero (Ordinatio sacerdotalis, Sacerdota ordiniĝo), papo Johano Paŭlo la 2-a fermis definitive la eblecon plue pliesplori kaj pridiskuti, en oficialaj katolikaj medioj, la hipotezon de la virina sacerdoteco.[33][34]

“Malgraŭ ke pri la sacerdota ordiniĝo praktikenda nur sur viroj estas konstanta kaj universala tradicio de la Eklezio kaj estas firme instruata de la Eklezia Instruo en plejĵusaj dokumentoj, tamen en nia epoko diversloke oni ĝin tenas diskutebla aŭ ankaŭ atribuas al tiu eklezia decido neakceptanta sacerdotiĝon de virinoj nuran “disciplinan” valoron. Pro tio, celante liberigi je ĉiu dubo pri problemo je granda graveco, kiu apartenas al la dia konstitucio de la Eklezio mem, puŝite de mia devo firmigi la fratojn (vidu: Lk 22,32) mi deklaras ke la Eklezio nenimaniere havas povon transdoni al virinoj la ordinajn karakterojn kaj ke tia verdikto devas esti konsiderata definitiva ĉe la tuta eklezio”.

Du obĵetojn oni kontraŭmetis al tiu papa deklaro:

1) “ĝi ne estas dogma deklaro. Tio fakte ne estas indikata en la apostola letero”. Ĝuste rilate tion sinsekvaj precizigoj konfirmis ja jes la gravecon de la dokumento, sed ne la dogmecon, male apostolaj aŭtoritatoj deklaris ke la papa dokumento ne havas la solenon kaj intencon proklami alian novan dogmon.[35]

2) laŭlonge de naŭ jarcentoj en la eklezio funkciis, kiel administrantoj de sakramentoj, diakoninoj, do virinoj ordinitaj kiel hodiaŭ la diakonoj-pastroj- episkopoj: do la tiu apostola letero de la papo baziĝas sur “firma” punkto nesolida.[36] Tamen aliaj historiistoj-teologoj respondis ke la Unua koncilio de Niceo asertis ke la tiamaj virinoj ne ricevis la ‘ordinon’ kaj konservis staton de laikeco kaj ne plenumis taskojn rezervitajn al la pastraro, sed nur kelkajn plenumeblajn de ĉiuj kristanoj sendistinge, kiel bapti[37] aŭ porti eŭkaristion al malsanuloj.

Ordino kaj samseksememuloj[redakti | redakti fonton]

En la kristana moralo oni distingas la samsekseman inklinon el la pri ĝi persona konsento kaj praktikado. La simpla inklino estas nek bona nek malbona.

En 2005, la Kongregacio por la Katolika Edukado promulgis dekreton “pri la kriterioj por la privokiĝa esploro rilate personojn kun samseksemaj inklinoj en la perspektivoj de sacerdoteco” adresita al episkopoj kaj edukantoj en seminarioj[38]. Jen elstaraj pasaĵoj: “Ne povas esti akceptitaj por la ordinoj personoj kiuj a) praktikas samseksemon, b) prezentas samseksemajn inklinojn profunde radikiĝintajn, c) subtenas la tezojn de la tieldirita “kulturo Geja”. Kaj tio sendepende de la respekto ŝuldebla al ĉiu persono”.

“Kiam, male, temas pri samseksemaj inklinoj kiuj estus nura esprimo de nedaŭra problemo, kiel, ekzemple, tiu de adolesko ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝinta, eĉ tiuj devas esti certe superitaj ekde almenaŭ tri jaroj antaŭ ol la aliro al la diakona ordino”

Seksaj misuzoj sur neplenaĝuloj flanke de klerikularo[redakti | redakti fonton]

En 2002 gravega skandalo renversis la katolikan eklezion en Usono kiam allumiĝis iuj seksaj misuzoj plenumitaj sur neplenaĝuloj de iuj pastroj, kiuj jam estis sekrete delokigitaj, sen tamen denunco pri la krimoj kaj, foje, sen sufiĉa singardemo por eviti la refalon kun risko de damaĝo por aliaj neplenkreskuloj. La skandalo enkondukis al demisio la kardinalon Bernard Francis Law, ĉefepiskopo de Boston.

La denuncoj sparkis en diversaj lokoj; sed pli ol la denuncoj (kaj la relativa skandalo), la tento estis altiritaj el la fakto ke iuj episkopoj emis kaŝi la krimojn kvankam ilin akre kondamnante. Rilate tion, oni provis kuntreni la nunan papon, Benedikton la 14-an, kiu epoke de iuj tiaspecaj faktoj ankoraŭ kardinalo prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo, limiĝus al delokigo aŭ deoficigo de kulpuloj, neniam tion denuncante al la civila aŭtoritato; eĉ li emanintus informojn por eviti la intervenon de la ŝtataj juĝistaroj. En tiu kampanjo distingiĝis BBC [39].

Facilis, kvankam ne multe efike, por la katolikaj aŭtoritatoj pruvi ke la akuzoj kontraŭ la papo estis senfundamentaj, eĉ ke la dokumentoj enkampitaj havis tutaliajn celojn kaj karakteron.

Intertempe, bonŝance, la regantoj de la eklezio prenis konsciencon pri la enormeco de la fenomeno kaj pri la devo ĝin forigi ĉiumaniere, kaj estis promulgitaj pli severaj leĝoj aparte rilate la subtenon de la viktimoj.

Transdoniĝo de pekeco al krimeco[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio estas kritikata ankaŭ pro tio ke ĝi juĝas kaj taksas morale taŭgaj aŭ netaŭgaj la leĝnormojn kaj decidojn de la ŝtatoj laŭ kriterio de la revelaciita moralo, eĉ ĝi provus ĉiu-kaze enirigi en ŝtatajn leĝojn siajn religiajn vidpunkton: ĝia kriterio, kiun ĝi puŝas en la ŝtatajn leĝojn, estus tiu kiu ne distingas la koncepton pri peko el tiu pri ŝtata leĝo kiu emas respekti la diversajn vidpunktojn de la socio.

Al tiuj obĵeto kaj akuzo, la intelektularo katolika respondas ke la eklezio proponas kaj urĝas normojn derivitajn, ne de la revelacio, sed de la natura morala leĝo (oni vidu la doktrinojn proponitajn en la Socialaj Enciklikoj.

Ekonomiaj kaj financaj interesoj de Vatikano[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu listo kaj ĝia prezentado estas preskaŭ nura ĝermo
  2. La papo parolis pri katolikoj, ne pri aliaj kristanaj eklezioj, kvankam foje en la parolado aperis la vorto “kristana” kaj same ne parolis pri la katolika eklezio kiel institucio.
  3. Piergiorgio Odifreddi, Perché non possiamo essere cristiani (e meno che mai cattolici (Kial ni ne povas nin difini kristanoj – kaj malpli ol neniam katolikoj, 2007)
  4. http://www.mcclelland.com/catalog/display.pperl?isbn=9780771023217.
  5. [1] Nova libro kiu alfrontas kaj refutas modernajn kritikojn kontraŭ la Eklezio. Alia sampensa Michael Hesemann, Contro la Chiesa, Miti, leggende e bugie, San Paolo, 2009. ISBN 978-88-215-6383-6
  6. V. Frajese. Nascita dell’Indice (naskiĝo de la Indekso), 2006.
  7. La aktoj de lia proceso konsulteblas en la retejo archivio segreto vaticano. La Eklezio kun Johano Paŭlo la 2-a agnoskis ankaŭ publike kaj altloke la eraron plenumitan dum la proceso kontraŭ Galilejo kaj lin oficiale rehabilitis en 1992 [2]
  8. F. Cardini, M. Montesano. La lunga storia dell’inquisizione, 2005, Michael Hesemann, Contro la Chiesa, Miti, leggende e bugie, San Paolo, 2009. ISBN 978-88-215-6383-6]
  9. F. Cuomo. I Dieci. 2005.
  10. Focus Storia 3/2005, pp. 80 e segg.
  11. M. Bocci. Agostino Gemelli Rettore francescano. 2003.
  12. D. J. Goldhagen. Una questione morale, 2003; S. Zuccotti. Proprio sotto le sue finestre, 2002
  13. Giovanni Miccoli, da MicroMega 6/2008
  14. [3]
  15. Benedikto la 15-a, impresita de la feroco soveta kontraŭ kristanaj laikaj kaj pastroj, engaĝiĝis ĉe Lenin provante trovi akordon inter la Apostola Seĝo kaj Sovetunio: la celo estis malfermi la rusiajn limojn, krome la akordo antaŭvidis humanecan intervenon zorgatan de la Apostola Seĝo mem. La dialogo fiaskis. En 1926 papo Pio la 11-a ordonis procedi al la religia reorganizo en Rusujo moviĝanta foje kun la maksimuma sekreteco. Ĉio okazis ankaŭ kun nombraj perdoj. Komunismo provis, krome, penetri katolikismon, aparte en Francio profitante de invito al la repacigo, kaj sukcesis ĉe kelkaj katolikaj medioj, sed la alertiga konsilio de la ĉefdiocezo de Parizo denoncis ke “tiuj (komunistaj) pozicioj ne povis esti konsideritaj katolikaj”. Ankaŭ Pio la 11-a montris fortan malkvieton pro tiu malfermo al komunismo konsiderita de li la malbono, la regno de Satano, kune kun Jacques Maritain, François Mauriac kaj Luigi Sturzo. En majo 1938 Vatikano oficiale relanĉis normalajn kontaktojn kun la nova totalisma registaro de hispana Francisco Franco per nomumo de apostola nuncio en la persono de monsinjoro Gaetano Cicognani. Sed tuj post la bombado de Durango kaj Guernica, la Apostola Seĝo protestis pro la suferoj truditaj al la popolo. Vatikano, spite de multaj petoj de la katolikaj medioj, neniam montris aprobon por la frankista milita aktiveco, sed ja tion faris la katolikaj episkopoj hispanaj flanke de Franco.
  16. Tio estas dokumentita de miloj da atestaĵoj, eĉ de judoj mem, kaj de la menciitoj en la Yad Vashem de Jerusalemo.
  17. [4]
  18. Sennombraj similaj okazaĵoj estis raportitaj ĉe la Osservatore Romano [5] kaj reprenitaj fare de multaj presagentejoj. Malmultajn tagojn post la 16-a de oktobro okazis la rastado de la juda geto de Romo.
  19. La 25an de oktobro 1943 Pio la 12-a elirigis vatikanan cirkuleron ordonante gastigi persekutitajn judojn en ĉiuj religiaj institutoj kaj eĉ en la Katakomboj. Por malhelpi nazifaŝistajn traesplorojn la Apostola Seĝo sendis al ĉiuj romaj konventoj afiŝon, subskribitan de la milita reganto de Romo Rainer Stahel (skribitan itale kaj germane), afiŝendan ĉe la enirejoj. En ĝi estis deklarite ke ”ĉi tiu establo estas propraĵo de la Apostola Seĝo”, kaj do ĝi estis taksenda Eksterteritoria Zono. La papo prizorgis ankaŭ por ke tiu lia direktivo filtriĝu tra la tuta Italio samcele. En alia noto de la taglibra registro de la domo “Villa Lante”, datita “9a novembro 1943”, oni legas: "Cirkulero, subskribita de la Vicdirektanto, avertas paroĥestrojn, konventojn kaj religiulajn domojn, ke malprobablas ke ili estu imunaj de nazifaŝistaj traesploroj kaj rekvizicioj". Villa Lante ricevis tiun komunikaĵon el la paroĥo kaj multaj rifuĝintoj fuĝe foriĝis, sentante sin ne sufiĉe protektaj. Superulino Boggiano, kutime informita pri tiaĵoj kaj ofte rilatante kun la Vikariato kaj kun la diversaj civilaj aŭtoritatoj, estis konsultita. La dokumento sendita de la Vikariato daŭre havas valoron (la ŝajnigo de la eksterteritorieco) ankaŭ por ke ĝi estas kontraŭfirmita de la milita reganto Stahel, kiu tamen jam forlasis Romon ĉar kunvokita en Germanio”.
  20. [6]
  21. Post la konkordato de 1933, inter la Apostola Seĝo kaj la Tria Regno morgaŭe de la povo-ascendo de Adolf Hitler, la Katolika Eklezio 1934 aligis al la Indekso de la malpermesitaj libroj (por katolikoj) bazajn tekstojn de la nazia propagando, sekve en oktobro de la sama jaro la Kongregacio por la doktrino de la kredo (tiam “Sankta Ofico”) cenzuris Rasismon, naziajn ŝtatajn naciismon kaj totalismon. La 19-an de marto (1937) estis presrajtigita la encikliko Divini Redemptoris, kiu akuzis komunismon pri intrinseka perversio. Pio la 12-a, ĉe la eksplodo de la Dua mondmilito akceptis roli kiel peranto inter la germana rezisto kaj la Angla imperio por komploto celanta detronigi Hitleron. En la somero de 1941, kiam Hitler atakis Sovetunion, ne mankis, substrekas Chenaux, "instigoj al la eminenta ĉefo de kristanaro, eĉ flanke de eminentaj katolikaj altranguloj, por ke li substancisme benu la armeojn de Akso kontraŭ la bolŝevisma Rusio." Sed li tion ne faris
  22. Paŭlo la 6-a. Encikliko Humanae vitae. 25-a de julio 1968. Pontifika konsilio por la familio. Famiglia e diritti umani. 15-a de novembro 2000
  23. Pri tiu oni vidu la sennombrajn deklaraciojn de la diversaj pontifikaj akademioj kaj Konsiloj kiaj la Papa Akademio de Sociaj Sciencoj. Valoru kiel ekzemplo la deklaracio de la prezidento de la menciita Akademio, Vatikana delegito Mary Ann Glendon, leĝodocentino ĉe la universitato de Harvard, Fourth World Conference on Women dum la UNOa konferenco “Pri la virino” de Pekino (1995): “La Apostola Seĝo nenimaniere apogas kontraŭkoncipilojn aŭ la uzon de kondomoj, kaj kiel sistemo por la familia planigado kaj en programoj por la prevento de AIDOSO|HIV.
  24. Franco Grillini. «Omofobia della Chiesa cattolica ai massimi livelli».
  25. Lettera ai vescovi della Chiesa cattolica per la cura pastorale delle persone omosessuali (art. 10)
  26. [7] Letero de Johano Paŭlo la 2-a al sinjorino Nafis Sadik, ĝenerala sekretariino de internacia konferenco pri popolo kaj evoluiĝo 1994 kaj plenuma direktorino de UNFPA
  27. angle «Catholic Church abuses its position at the UN». National Secular Society, 4a Februaro 2004
  28. [8]
  29. [9].
  30. [10]
  31. angle Origina teksto de la letero (vd. paragrafon 3an).
  32. «The Ordination of Women in the Roman Catholic Church», da WomenPriests.org].
  33. Apostola letero Ordinatio Sacerdotalis, Vatikanurbo, 12-a de majo 1994.
  34. Virinoj partoprenantaj kiel "aŭskutantinoj" konsulteblaj en la Dua Vatikana Koncilio estis entute 23: 12 laikaj kaj 11 fratinoj (religiulinoj).
  35. F. A. Sullivan. Creative Fidelity, 2003, p. 22. Notindas tamen ke aliaj konfesioj de la kristanismo jam enkondukis la virinan sacerdotojn, kiel la Vandana kaj la Anglikana. Sed iuj de tiuj konfesioj ne konfesas virinan sacerdotecon kaj reduktas pastron (aŭ pastoron) nur al “kondukanto de religiaj ceremonioj ktp”.
  36. Jackie Clackson. «Has the Church never ordained women?». El WomenPriests.org].
  37. La bapto en la unuaj jarcentoj okazadis nur per mergiĝo kaj do oportunis ke okaze de virinoj administris nur virinoj. Fakte, kiam oni enkondukis la metodon de la aspergo, ankaŭ tiu virina rolo malaperis.
  38. Italingva teksto
  39. BBC: Sex Crimes and Vatican (subtitole en itala), da video.google.com. Rilate tiun kampanjon la ĉefepiskopo de Birmingham, Vincent Nichols, difinis tiun televidan dokumentarion “tute devia”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Piero Bellini. Respublica sub Deo. Il primato del sacro nell’esperienza giuridica dell’Europa preumanista. Roma, Bellini, 1ª ed. 1981. ISBN 8800460003
  • Karlheinz Deschner, Con Dio e con il Führer. La politica dei papi durante il nazionalsocialismo, Pironti, 1997. ISBN 887937169X
  • Karlheinz Deschner Il gallo cantò ancora, Massari, 1998. ISBN 884570128X
  • Congregazione per la dottrina della fede. Documento «Memoria e riconciliazione - La Chiesa e le colpe del passato». Vatikanurbo, 12-a marto 2000.
  • Karlheinz Deschner La croce della Chiesa. Storia del sesso nel Cristianesimo, Massari, 2000. ISBN 8845701506
  • Mario Pincherle, Paolo il falso discepolo di Gesù, Macro edizioni, 2000. ISBN 8875072957
  • angle Marcos Arévalo, Victoria Jennings, Irit Sinai. «Efficacy of a new method of family planning: the Standard Days Method», da Contraception, vol. 65 n. 5, pag. 333-8; Washington, D.C.: Georgetown University, 12-a de decembro 2001.
  • Karlheinz Deschner La Chiesa che mente. I retroscena storici delle falsificazioni ecclesiastiche, Massari, 2001. ISBN 8845701654
  • Karlheinz Deschner Anticatechismo. Duecento ragioni contro le Chiese e a favore del mondo, Massari, 2002. ISBN 8845701719
  • Susan Zuccotti Proprio sotto le sue finestre. Il Vaticano e l’olocausto in Italia, Milano, Mondadori 2002. ISBN 8842498106
  • Maria Bocci. Agostino Gemelli Rettore francescano / chiesa-regime-democrazia. Brescia, Morcelliana 2003. ISBN 8837219172
  • Karlheinz Deschner Opus diaboli, LiberLibri, 2003. ISBN 8885140343
  • Daniel Jonah Goldhagen. Una questione morale. La chiesa cattolica e l’olocausto. Milano, Mondadori 2003. ISBN 8804512539
  • angle Francis Aloysius Sullivan. Creative Fidelity: Weighing and Interpreting Documents of the Magisterium. Eugene: Wipf & Stock Publishers 2003. ISBN 1592442080
  • Franco Cardini, Marina Montesano. La lunga storia dell’inquisizione. Luci e ombre della “leggenda nera”. Roma, Città Nuova Editrice 2005. ISBN 8831103385
  • Franco Cuomo. I Dieci. Chi erano gli scienziati italiani che firmarono il manifesto della razza. Milano, Baldini&Castoldi-Dalai 2005. ISBN 8884908256
  • Monografia «Fascismo», Focus Storia, n° 3/2005 (estate).
  • Vittorio Frajese. Nascita dell’Indice. La censura ecclesiastica dal Rinascimento alla Controriforma. Brescia, Morcelliana 2006. ISBN 883722091X
  • Piergiorgio Odifreddi. Perché non possiamo essere cristiani (e meno che mai cattolici). Milano, Longanesi 2007. ISBN 8830424277
  • Karlheinz Deschner Sopra di noi... niente. Per un cielo senza dèi e per un mondo senza preti, Ariele, 2008. ISBN 8886480814
  • Umberto Folena, La vera questua. Analisi critica di un'inchiesta giornalistica,2008, Avvenire Nuova Editoriale Italiana, Milano, id=ISBN 9771120602306
  • Curzio Maltese. La questua - Quanto costa la Chiesa agli italiani. Feltrinelli, 2008. ISBN 880717149X
  • Karlheinz Deschner La politica dei papi nel XX sec. Vol. 1: Da Leone XIII 1878 fino a Pio XI 1939, Ariele, 2009. ISBN 8886480849
  • Karlheinz Deschner La politica dei papi nel XX sec. Vol. 2: Da Pio XII 1939 fino a Giovanni Paolo II 1991, Ariele, 2011. ISBN 8886480857
  • Il libro nero dell'inquisizione. La ricostruzione dei grandi processi, Benazzi Natale - D'Amico Matteo, Piemme.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

[17] [18]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pordefendaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Kontraŭdefendaj fontoj[redakti | redakti fonton]