Saltu al enhavo

Kriviĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miniaturo el la Radzivila Kroniko : "la kriviĉioj ankaŭ sidas sur la supra Volgo, kaj sur la supra Dvino, sur la supra Dnipro. Ilia urbo estas Smolensk."

Kriviĉoj foje ankaŭ krivoj, krevoj (belaruse: крывічы, ruse: кривичи, malnovgreka: Κριβιτζοί, Κριβιτσηνοί), granda malnovorientslava etnopolitika grupo de frua mezepoko, kiu okupis signifajn teritoriojn en Orienta Eŭropo de nuntempaj nordorienta Belarusio kaj okcidenta Rusio en la areo de riveroj Volga, Dnipro, Dvina, parte Velikaja kaj Nemano.

Laŭ la diversaj skribaj fontoj en la teritorio, kiun loĝigis kriviĉoj poste formiĝis Polacka, Smolenska kaj Pskova princlandoj.

Kriviĉoj estas unu el la kernaj partoj el kiuj disvolviĝis la moderna belarusa etno.[1]

Etimologio

[redakti | redakti fonton]
Krive-Kriveite pentraĵo

Ekzistas kelkaj opinioj pri la etimologio de la nomo "kriviĉoj". Laŭ la populara hipotezo, kiun subtenas multaj esploristoj[2][3] la etnonomo devenas de la nomo de legenda fondinto de pagana religia tradicio — la supera sanktisto Krivo (Krivo-Kriveite)[4], kies kulto estis populara ĉe plejmulto de baltaj popoloj. En la novpagana litova religio Romuva la ĉefa kleriko havas la titolon "Krivis".

Aliaj hipotezoj devenigas la nomon kriviĉoj de la vorto «крэўныя»(kreŭnija) belaruse — familianoj, homoj de la sama sango. Aŭ ligas ĝin kun la malebenaj montetecaj terenoj, "крывы"(krivi) signifas malebena.

Laŭ la populara opinio kriviĉoj formiĝis rezulte de asimilado de lokaj baltaj kaj okcidentfinnaj triboj fare de la alvenantaj slavoj, kiuj iom post iom slaviĝis. Ekzistas ankaŭ opinio, ke kriviĉoj estas balta etno parenca al litovoj, latvoj, prusoj, jatvingoj kaj ĵemajtoj, kiu pro la kultura influo de najbaroj ekde la unua duono de la 9-a jarcento komencis transiri al la slava lingvo.[5]

Litova mapo de antikvaj baltaj hidronomoj

Karakteriza trajto de kriviĉiaj entombigoj estas longaj tumuloj - remparformaj tertumuloj. Ĉiuj longaj tumuloj enhavas kremaciajn entombigojn. La Kriviĉia Kurgana kulturo malsamas de la samtempaj slavaj kulturoj de la Dnipra regiono. Aliaj kriviĉiaj artefaktoj inkluzivas bronzajn serpformajn temploringojn, vitroperlojn, tranĉilojn, lancopintojn, serpojn kaj ceramikaĵojn (spindelvolvaĵojn kaj potojn faritajn sur potista rado). La Kriviĉiaj setlejoj estis dominitaj de setlejoj kun postkonstruaj domoj, kun hejtiloj enprofundigitaj en la plankon kaj situantaj en la centro de la loĝejo. Lunformaj temploringoj plej verŝajne estis alportitaj al la kriviĉiaj teroj kaj la meza Okaa regiono per ondo de migrado de la teroj de la Meza Danubo, kaj poste al la rusia Nordo.[6][7]

Usiaslaŭ la Sorĉisto, polacka princo

La unua mencio pri la Kriviĉioj (ŝajne, la Pskovanoj) troviĝas en la Rakonto de Pasintaj Jaroj kaj datiĝas de 859. Ili partoprenis en la kampanjoj de Oleg (907) kaj Igor (944) kontraŭ Bizanca Imperio.

Fine de la 10-a jarcento, la Polacka Princlando formiĝis sur la teritorio de kriviĉoj, kies loĝantaro estis nomata kriviĉoj en la kronikoj sub 1127, 1129, 1140, 1162 jaroj.[8]

La nomo "Kriviĉiaj Teroj" konserviĝis en iuj kazoj por la teritorio de norda-orienta Belarusio ĝis la unua kvarono de la 14-a jarcento.[9] En la moderna latva lingvo, Rusio estas nomata "Krievija" kaj Belarusio "Baltkrievija".

Polacka princlando sur mapo

De la nomo "kriviĉoj" ŝajne devenas la nomojn de vilaĝoj en Hrodna, Minska, Vicebska regionoj kaj aliaj partoj de Belarusio. Similaj nomoj aperas ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Vilno (la vilaĝoj Kriviĉi kaj Krivitiški en la nuna distrikto de Molėtai de la Vilna provinco, Litovio, kaj ankaŭ la nun malaperinta vilaĝo Kriviĉi apud Nemenčinė) kaj indikas la penetron de kriviĉoj en tiujn teritoriojn.[10]

Kriviĉa koncepto

[redakti | redakti fonton]
Revuo "Kriviĉ" estis eldonata en Kaŭno dum la 1920aj

Dum 19-20-aj jarcentoj inter belarusaj intelektuloj aperis historia kaj ideologia teorio laŭ kiu la prauloj de belarusoj estas kriviĉoj, kies identeco distingas belarusojn de rusoj kaj ukrainoj. La aŭtoroj de la koncepto konsideris necesa nomi belarusojn kriviĉoj, kaj Belarusion - Krivio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ^ Дзермант А. Крывічы. Гістарычна-этнагенетычны нарыс // Druvis. № 1, 2005. С. 19.
  2. Гісторыя Беларусі (у кантэксце сусветных цывілізацый). — Менск, 2005. С. 42.
  3. а б Гісторыя Беларусі (у кантэксце сусветных цывілізацый). — Менск, 2005. С. 42.
  4. К истории градообразования на территории Древней Руси, VI — первая половина XI века / М. А. Сагайдак (при участии В. В. Мурашевой, В. Я. Петрухина) // История русского искусства: в 22 т. ; отв. ред. А. И. Комеч. — М.: Сев. паломник, 2007. — Т. 1: Искусство Киевской Руси. — С. 81-108.
  5. Штыхаў Г. Крывічы // ЭГБ. — Мн.: 1997 Т. 4. С. 270.
  6. Штыхаў Г. Крывічы // ЭГБ. — Мн.: 1997 Т. 4. С. 270—271.