Saltu al enhavo

Krizolito

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krizolito de la insulo Zabargad (aŭ "Sanktjohana Insulo") en la Ruĝa Maro

La mineralo Krizolito, foje nomata ankaŭ "olivino", laŭ difino de la Reta Vortaro estas "multekosta ŝtono, plej perfekta kristalo de peridoto, bele verdeta, travidebla." Temas pri multloke kaj grandkvante trovebla silikato kun la kemia struktura formulo (Mg,Mn,Fe)2[SiO4].

Ĝi strukture parencas al la same silikata mineralo Topazo, kaj longe estis konfuzita kun ĝi. Tiel eĉ la nomo Topazo laŭ la romia natursciencisto Plinio la Maljuna venus de la insuleto Topazos (supozeble la insulo ZabargadSanktjohana Insulo), kiu situas en la Ruĝa Maro, kvankam fakte tie de antikvaj tempoj miniĝas ne topazo, sed krizolito.

Uzo kiel gemo

[redakti | redakti fonton]

Krizolito estas valora gemo, kiu tamen, pro sia relativa abundo, ne tro multekostas, eĉ por grandaj, altkvalitaj pecoj.